Progreso/Unesma Yaro/Numero 1/Kompleta numero
Nia programo
|
1 |
Deklaro de So Prof. Otto Jespersen
|
8 |
Raporto pri la decidoj de la konstanta komisio
|
9 |
Kroniko
|
11 |
Bibliografio. Libri : Les vrais principes de la Langue auxiliaire, da Ido
|
26 |
一 Jurnali :
|
Frankfurter Zeitung : So Ostwald
|
26 |
Die Woche : So Ostwald
|
27 |
Wissen und Leben : So Lorenz
|
28 |
Tra la Mondo : So Montrosier
|
29 |
Korespondo
|
30 |
La Lingvo internacia tute ne pretendas anstataŭi frue aŭ malfrue la naciajn lingvojn en ilia naturala kaj politika « domeno », sed nur helpi la internaciajn rilatojn en ĉiuj okazoj, en kiuj la naciaj lingvoj ne sufiĉas. Nu ili iĝas pli kaj pli nesufiĉantaj, pro la rapida multigo de l'internaciaj rilatoj ; kaj oni povas solvi la problemon, nek per alpreno de la lingvo de unu nacio (tio estas tute neebla pro la legitimaj rajtoj kaj pretendoj de ĉiuj ceteraj nacioj), nek per la revivigo de mortinta lingvo, ekz. de la latina : ĉar tiu lingvo estas tro malfacila, ne respondas al la bezonoj de la moderna spirito, ĝi estas nur privilegio de la instruitoj, kaj ĝiaj adeptoj fariĝas ĉiam pli malmultaj. Tiuj, kiuj provis « adapti » la latinan al la modernaj uzoj, faris el ĝi lingvon tute artifican. Tio sola pruvas, ke la vera kaj praktika solvo de la problemo povas nur esti lingvo artificala.
Aliflanke, la sciencoj bezonas ĉiam pli organon precizan [ 2 ]por esprimi siajn konceptojn, trovas nur neperfektan kontentigon en la naciaj vulgaraj lingvoj, kaj kreas al si laŭgrade artifican lingvon, jam grandaparte internacian. Tiel la lingvo internacia estas postulato, ne sole de la praktika vivo, sed ankaŭ de la sciencoj, kiel diris iam la fama filologo Prof. Hugo Schuchardt[1].
La konstruo de Lingvo internacia estas do, « ne fantaziaĵo, sed problemo scienca kaj teknika[2] » ; kaj, kiel ĉiuj problemoj de tiu speco, ĝi povas esti solvata nur per gradozaj proksimigoj al la celo, kaj per la kunlaborado de multaj samtempaj aŭ intersekvantaj pioniroj.
La unuaj revis pri filozofia lingvo, kiu estus pure logika instrumento kaj kvazaŭ resumo de la homa scienco ; sed ĉiu el tiuj projektoj estis ligita al filozofia koncepto, kaj valoris nur tiom kiom tiu ĉi ; ĝi estis persona verko, kiu devis perei kun sia kreinto.
Poste, inĝeniozaj inventistoj konstruis lingvojn vere artificajn, laŭ siaj propraj ideoj teoriaj, kreante arbitrajn vortojn kaj arbitrajn gramatikajn formojn : tiaj estis Volapük kaj ĝiaj imitantoj. Sed ili ankaŭ estis kreaĵoj de la persona fantazio de sia aŭtoro : kaj la imitantoj mem de Volapük montris klare, ke oni povas inventi tiom da Volapük-oj kiom oni volas, per simpla ŝanĝo de la arbitraj radikoj, afiksoj kaj fleksioj.
La demando pri Lingvo internacia fariĝis scienca nur kiam aperis la ideo, ke tiu lingvo ne devas esti inventata aŭ kreata, sed simple trovata aŭ malkovrata : ke ĝi ekzistas jam, « virtuale », en niaj eŭropaj lingvoj, kaj ke oni devas nur ĝin ekstrakti el ili, miksante al ĝi miniman parton de persona arbitro[3]. [ 3 ]Du grandaj faktoj ĝustigas tiun koncepton : unue, la fakto, ke ĉiuj eŭropaj lingvoj havas saman originon kaj multajn komunajn trajtojn, ĉu en ilia gramatiko, ĉu en ilia vortaro : due, la fakto ke, pro la multigo de l’internaciaj rilatoj, tiuj lingvoj havas ĉiam pli da vortoj komunaj. La simileco de ilia konstruo permesas koncepti gramatikon internacian ; la komuneco de multaj vortaj aŭ radikoj permesas formi vortaron internacian. La verkado de la lingvo internacia ne estas plu afero de persona fantazio, sed afero de scienco, nome, de lingvoscienco.
Sur tiu firma kaj larĝa bazo, liverita de niaj eŭropaj lingvoj, la konstruo de lingvo internacia iĝas problemo tute preciza kaj difinita, kies solvo dependas de sciencaj kaj objektaj konsideroj. Pro la sama motivo, tiu solvo estas atingebla, ne plu per persona genio aŭ invento, sed per pacienca kaj multa persona laboro, kaj per intersekvaj alproksimigoj al tute difinita celo. La antaŭaj provoj servis, parte por montri la bonan vojon, parte (kaj precipe) por montri la malbonajn ; ĉar ĝenerale, en ĉiuj homaj entreprenoj, oni konas la bonan vojon nur kiam oni provis multajn malbonajn.
Hodiaŭ (kaj nur de ĉirkaŭ 20 jaroj) la ideo de Lingvo internacia estas tute klara kaj preciza ; kaj ĉiuj lastaj « projektoj » estas nur alproksimigoj pli malpli feliĉaj al tiu idealo. Oni do ne devas diri, kiel la nekompetentoj, ke ekzistas multaj lingvoj internaciaj konkurantaj, inter kiuj la publiko ne scias, kiun ĝi devas elekti. Ne : ekzistas unu Lingvo internacia ideala, kies la nunaj projektoj estas realigoj pli malpli perfektaj. Ili ne estas vere konkurantaj, sed kun-kurantaj : ili pli kaj pli proksimiĝas al la idealo, kaj konsekve unu al la alia, tiamaniere ke jam nun oni povas konsideri ilin kiel dialektojn de unu sama lingvo.
Por realigi la veran Lingvon internacian, restis nur fari kvazaŭ kunfandaĵon el ili, ne per kruda miksado, sed per scienca elekto de la bonajoj de ĉiu el ili, kaj per scienca kritiko de iliaj respektivaj difektoj. Tia estis la tasko de nia [ 4 ]Komitato, kaj la celo de ĝia zorga esplorado. Nun, ĉar Esperanto ŝajnis al ĝi « relative » la plej perfekta el tiuj solvoj, kaj cetere ĉar ĝi sin rekomendas al la atento kaj simpatio per siaj sukcesoj, ĝi estis alprenata kiel bazo de tiu laboro. En tiu senco, kaj nur en tiu senco, ni estas Esperantistoj, nome, tial ke ni alprenis « principe » Esperanton, aŭ pli ĝuste, la principojn de Esperanto, kiel bazon por la estonta Lingvo Internacia.
Ĉar oni ne devas forgesi tion : la Lingvo internacia ne estas farita, ĝi eĉ neniam estos farita (ne pli ol ia ajn el niaj « vivantaj » lingvoj), ĝi fariĝas kaj devas konstante fariĝi, kompletiĝi, perfektiĝi per la kunlaborado de ĝiaj anoj. Nia Komitato opiniis, ke la plej bona fundamento por tiu senfina disvolvado estas nun liverita de Esperanto, kaj ke ĝiaj principoj povas kaj devas regi la estontan Lingvon internacian. Ĝi intencas nur purigi kaj precizigi tiujn principojn, kiuj pli malpli konscie gvidis la aŭtoron, kaj reguligi aŭ kompletigi ilian aplikadon, profitante ankaŭ la bonaĵojn de aliaj tre estimindaj sistemoj aŭ projektoj.
Tiuj principoj solaj estas la vera « fundamento de Esperanto, kaj ne kelkaj vortoj, frazoj aŭ reguloj skribitaj unufoje por ĉiam, kiel netuŝebla modelo. Oni faris grandan eraron, kredante ke la lingvo estas definitiva, kaj gravan kulpon, volante fiksi ĝin sub ĝia primitiva formo. Ĉiu homa invento povas, eĉ devas esti plibonigata kaj perfektigata, kaj ofte estas granda diferenco inter ĝia primitiva formo kaj ĝia definitiva realigo. Oni honoras en Stephenson la inventinton de la lokomotivo ; tamen oni ne uzas plu lian lokomotivon (kvankam ĝi bone funkciis, kaj sufiĉis en sia tempo), kaj se li estus dekretinta, ke oni neniam konstruos lokomotivojn de alia tipo aŭ grandeco, oni estus ridinta pri li. Same estas en ĉiu fako de l’ homa industrio. Ĉiu progreso estas benata kaj favore akceptata, nur se ĝi ne pretendas bari la vojon al pluaj progresoj. Nu, kiam oni volis starigi, kiel « netuŝeblan » modelon kaj regulon, libron kiu enhavas ekzemplojn aŭ ĝermojn de [ 5 ]gravaj difektoj, oni necese baris la vojon, ne sole al ĉiu korekto aŭ plibongo, sed al la « libera evolucio », kun oni ĉiuflanke deziras por la lingvo. Tial la plej utila ago, ne sole por la Lingvo internacia, sed por Esperanto mem, estis la forigo de tiu barilo.
Tion signifas la titolo mem elektita por nia revuo de nia estimata prezidanto, So Ostwald[4]. Laŭ liaj propraj vortoj, « ĝi esprimas, ke nia nuna laboro kaj agado neniel celas revolucion, sed naturan kaj logikan disvolvon de la principoj, kiuj regis la kreadon de Esperanto, kaj kiuj koincidas kun la principoj de la evolucio de la lingvoj indo-eŭropaj ». La bazo scienca kaj objekta, kiun aludas tiuj ĉi vortoj, garantias la lingvon kontraŭ ĉiuj « arbitraj » ŝanĝoj, kaj kontraŭ pluaj senfinaj reformoj, per kiuj oni penas terurigi Esperantistaron. Unue, ni faras aŭ faros nenian « arbitran » ŝanĝon, ĉar kontraŭe, ni povas kaj intencas ŝanĝi nur tion, kio estas « arbitra » en ĝi. Due, la reformo ne povas esti senfina, ĉar kiam oni estos atinginta la maksimumon de internacieco (kiu estas la idealo de la lingvo), oni povos plu nenion deziri, kaj oni povos plu ŝanĝi nenion. Se do oni faras tuj tiujn du agojn (forigo de arbitraĵoj kaj proksimigo al plej granda internacieco), neniu plua plibonigo estos utila, kaj eĉ ebla: tiam, kaj nur tiam, oni povos vere aserti, ke ĉiuj eblaj plibonigoj konsistos nur en aldonoj kaj riĉigoj. Sed por ke tiuj aldonoj kaj riĉigoj mem estu eblaj (ni pruvos tion), estas necesa unue starigi la lingvon sur ĝiaj veraj principoj, kaj purigi ĝin de ĝiaj difektoj. Neutila, eĉ malutila estas konstrui novajn etaĝojn aŭ aldoni pavilonojn al domo, kies la fundamentoj estas ne sufiĉe fortaj aŭ sanaj.
Al tiu gradoza kaj reguloza konstruado de la estonta Lingvo internacia, « neniam perfekta, sed ĉiam perfektigebla », ni alvokas kaj invitas ĉiujn amikojn de la komuna ideo, kaj aparte ĉiujn Esperantistojn. Ni malfermas en tiu ĉi revuo [ 6 ]liberan kaj amikan diskutadon pri ĉiuj demandoj, teoriaj aŭ praktikaj, rilataj al la Lingvo internacia. Ni forigas nur absolute la personajn diskutojn kaj la polemikojn ; kaj oni akceptos nenian artikolon, kiu havos tian karakteron. Por ke la diskutado estu tute libera, ĉiu aŭtoro estos responsiva[5] pri siaj artikoloj, kaj la redaktistaro responsos nur pri la artikoloj subskribitaj de si mem.
Por pruvi nian simpation rilate al la Esperantistoj, ni komencos uzante Esperanton primitivan (EP), kaj iom post iom ni enkondukos Esperanton simpligitan (ES), tiamaniere ke ĉiu leganto povos sen ia peno alkutimiĝi al la nova lingvo (kiu cetere estas facile legebla de ĉiu Esperantisto). Ni akceptos ĉiam artikolojn en EP ; sed per kompenso ni enpresas jam en tiu ĉi numero pecojn en ES. Ni povos laŭ okazo enpresi pecojn aŭ specimenojn, ĉu de aliaj lingvoj, ĉu de alia reforma projekto de Esperanto, por komparo kaj kritiko. Sed nia « oficiala » lingvo estas Esperanto sub ĝiaj du formoj, EP kaj ES, kiuj estas reale nur du dialektoj de la sama lingvo.
Tiamaniere la du lingvoj povos pace kaj amike konkuri sub la okuloj de la publiko, kiu cetere estas, ĉiuokaze, ilia superega juĝanto. Tiu metodo ne povas malplaĉi eĉ al la plej konservemaj Esperantistoj. Ĉar ili mem diras, ke ni prezentas al ili nur « teoriajn projektojn », kaj ke ili ne povas akcepti lingvon ne elprovitan per la praktiko. Tute ĝuste ! Sed tiam ili ne povas mallaŭdi, ke ni elprovu kaj praktiku la « novan » lingvon, ĉar ili mem invitas nin al tiu « praktiko ». Ni estus povintaj organizi tiun provon kun la Lingva Komitato, se ĝi estus konsentinta kun ni ; nun kiam ĝi rifuzas eĉ diskuti niajn proponojn, ni faros tiun provon publike, kaj ĝi estos nur pli pruvanta kaj efika.
Cetere, multaj Esperantistoj diras, ke ili konsentas akcepti plibonigojn, sed nur « iom post iom » kaj post zorga provado. [ 7 ]Nu, ili devos esti kontentaj, ĉar ni faros tiun provadon por ili, kaj, se ili volas, kun ili. Ili deziras, ke la reformo de Esperanto okazu gradoze, ne senteble, per malrapida transiro. Sed ili estas tute liberaj efektivigi la reformon tiamaniere, se ili volas… kaj povas. Kelkaj eĉ anoncas jam sian intencon, alpreni de nun kelkajn el la plibonigoj, kiujn ni proponas al ili. Sed per tio mem ili realigos tiun nesenteblan transiron de la malnova Esperanto al la nova. Ili do ne povas plendi, ke ni alportas al ili sistemon bone studitan kaj tute pretan, kiu difinas klare al ĉiuj okuloj la celon, al kiu ĉiu proksimiĝos pli malpli rapide, laŭ sia propra gusto. Ili parolas ĉiam pri « natura evolucio », kaj ŝatas nur la rezultatojn tiel akiritajn. Nu, ili mem faros la « naturan evolucion », kaj la lasta decido apartenos al tiu « uzado », al tiu « Vivo », pri kiuj ili tiel respekte paroladas.
Kompreneble, se ni ne akceptas la malnovan Fundamenton, ni neniel intencas starigi alian, novan Fundamenton, t. e. netuŝeblan libron aŭ modelon. Certe, la principoj kaj ĉefaj reguloj de « nia » lingvo estas firmaj kaj zorge pripensitaj, ĉar ili estas fonditaj, unue sur la principoj mem de Esperanto, due sur la dudek-jara sperto, kiun oni faris pri tiu lingvo. Tamen, ES estos submetata, same kiel EP., al la kritiko en nia revuo ; kaj ni ne rifuzos ŝanĝi en ĝi tiun ĉi aŭ tiun detalon, se la diskuto aŭ la sperto pruvas decidige, ke ĝi estas maloportuna.
Cetere, ni ne bezonas diri, ke nia Komitato neniam intencis altrudi ion al iu. Elektita de la Delegitaro por montri al la Societoj aliĝintaj la plej bonan lingvon internacian alprenindan, ĝi plenumis sian taskon en plena senpartieco kaj nedependeco. Ĝi liveras nun la rezultaton de siaj laboroj al la Delegitaro kaj al la publiko, ne kiel dekreton, sed kiel konsilon. Certe ĝiaj decidoj havas nur moralan aŭtoritaton, eĉ por tiuj, kiuj akceptis antaŭe ĝian arbitracion kaj partoprenis al ĝia elekto. Sed tio sufiĉas, des pli ke en lingvaj demandoj ekzistas nenia alia aŭtoritato. Ke tia estis ĉiam kaj ankoraŭ estas [ 8 ]la pensmaniero de nia Komitato, pruvas la sekvanta Deklaro de So Jespersen, kiu estis enprenita en la Protokoloj de la kunsidoj en Paris, kaj kiun ni publikigas tie ĉi laŭ deziro de la konstanta Komisio, por montri al ĉiuj, en kia spirito la Komitato faris sian laboron kaj decidon, kaj por difini laŭte la spiriton mem de nia revuo.
En nomo de la Konstanta Komisio :
« Estas en la naturo de lingvo, natura aŭ artefarita, ke ĝi ekzistas nur per kaj por la homoj, kiuj uzas ĝin por komuniki siajn pensojn al aliaj personoj. Ĉiu individuo povas enkonduki en ĝi ŝanĝojn, konscie aŭ nekonscie. Se li trovas neniun, kiu lin imitas, lia novigo estas per tio mem mortinta. Se, kontraŭe, li trovas imitantojn, aŭ se la sama novigo estas uzata sendepende de pluraj, ĝi iĝas regulo, des pli ke ĝi estas pli ofte uzata. Estus ŝtonigi lingvon, voli starigi unu solan libron kiel regulon neŝanĝeblan por ĉiuj aŭ por ĉiam. Same, sola persono aŭ akademio, eĉ se ĝi estus elektita de ĉiuj registaroj de la mondo civilizita, povas neniam ordoni leĝojn absolutajn kaj netuŝeblajn en temo de lingvo, kian ajn aŭtoritaton ĝi posedas por doni konsilojn por la plej bona uzado ».
[ 9 ]Dum la kunsidoj de la Komitato estis jam deciditaj en la Gramatiko de Ido la sekvantaj korektoj :
§ 1 : j povos esti pronuncata kiel j franca ; x, kiel gz ; qu, kiel kv.
§ 13 : minme estos anstataŭata per minim(‑e).
§ 16, noto aldonota : « Infinitivo aŭ participo konstituas propozicion. Ekz. : Me vidis leono ekirar ek sua kaverno ; me trovis il lektanta sua jurnalo ».
§ 40 : Oni uzos no por diri D. nein, E. no, F. non, k. t. p. Ne D. nicht, E. not, F. ne… pas.
§ 42 : Oni povos forigi de post nomo de mezuro aŭ kvanto : metro drapo ; taso teo.
§§ 69, 77 : proxim(‑e) anstataŭ prox(‑e).
§ 82 : La vorteti ad, ed, od povos esti eliziitaj, t. e. forlasi la d por belsoneco ; sed ad estos uzata plena en kunmetado.
§ 88 : sis anstataŭ ses (nombro 6).
§ 139 : sufikso ‑end anstataŭ ‑ind (« kiu devas esti… »).
§ 140 : sufikso ‑ind anstataŭ ‑ign (« kiu meritas esti… »).
§ 150 bis : oni alprenas novan prefikson mis‑ por esprimi : erore, malprave. Ekz. : mis-audar, mis-komprenar.
La konstanta Komisio faris nur unu kunsidon, la 25 oktobro matene. « Ĉeestis : Soj Ostwald, Baudouin de Courtenay, Jespersen kaj Couturat. Pri la pronomoj, nenia decido estis farata. Pri la konjugacio, la komuna opinio estis, ke konvenas konservi plej kiel eble la konjugacion de Esperanto. Oni poste diskutis diversajn praktikajn demandojn, kaj la Komisio disiĝis, rezervante fini la diskutojn per korespondado, kaj, se bezone, ree kunveni ». (Traduko de la protokolo de tiu kunsido, subskribita de la kvar membroj ĉeestantaj).
La Komisio ricevis poste kelkajn proponojn, ĉu de siaj membroj, ĉu de eksteruloj, rilate al diversaj punktoj de la gramatiko. Ĉiuj tiuj proponoj estis komunikitaj al la membroj kaj letere diskutitaj. La 13a decembro 1907, laŭ la deziro esprimita de la prezidanto, So Ostwald, la sekretarioj sendis al la membroj demandaron enhavantan ĉiujn demandojn diskutitajn kaj decidotajn. La voĉdonado pri tiu demandaro [ 10 ]estis fermita la 20a februaro 1908, kaj jen estas la resumo de la decidoj faritaj :
La pronomoj personaj estos, en ununombro : me, tu, vu (2a pers. respekta) ; il (m.), el (f.), ol (n.) ; en multnombro : ni, vi, li (por la 3 genroj) ; kaj, kun distingo de genro (laŭ bezono) : ili, eli, oli. Pronomo refleksa : su (ne varianta).
La pronomoj-adjektivoj posedaj estos : mea, tua, vua, por la 3a pers. unun. : sa ; nia, via, lia ; ilia, elia, olia. Se oni bezonas distingi la genron de la posedanto en ununombro, oni prefixigos al sa la pronomojn : il, el, ol, kaj oni ricevos tiel : ilsa, elsa, olsa. La multnombro de ĉiuj tiuj pronomoj estos farata anstataŭante ‑a per ‑i (nur kiam ili estas pronomaj, t. e. solaj). La poseda pronomo de la refleksa estas sua, multn. : sui. La uzo de tiu pronomo estas deviga nur kiam sa aŭ lia estus dusenca.
Konsekve : oni reprenas nun (anstataŭ nunk) ; nu (anstataŭ na), kaj yes (anstataŭ si).
La montraj pronomoj estos : por proksimeco : (i)ca ; por malproksimeco : (i)ta. Ne variantaj kiel adjektivoj ; kiel pronomoj, faros multnombron per i anstataŭ a : ici, iti. Neŭtrala formo (por objekto nedeterminata) : ico, ito. La komenca i povas esti forigata, se la bonsoneco ĝin permesas.
Kiam oni bezonos montri la genron, on prefixigos il, el, ol al la formoj sengenraj ca, ci, ta, ti. Oni ricevos tiel : ilca, elca, olca ; ilci, elci, olci ; ilta, k. t. p.
La formoj kun c servos kiel ĝeneralaj montriloj (sen distingo de proksimeco) ; la formoj kun t servos kiel korelativoj de la pronomoj relativaj qua, qui, quo (ta qua, ti qui, to quo).
Oni alprenas la konjugacion sintezan de Ido en pasivo, t. e. la formojn (laŭvolajn) : amesas (esas amata), amesis (esis amata), amesos (esos amata), amesus (esus amata), amesez (esez amata), amesar (esar amata). Sed oni ne alprenas la konjugacion sintezan de Ido en aktivo, t. e. la sufikson ‑ab, por la tempoj kunmetitaj, antaŭaj (formoj : amabas, amabis, amabos, amabus, k. t. p.)
Oni alprenas la sufikson ‑opl anstataŭ ‑obl (por nombroj), por havi la verbon obligar devigi.
Oni alprenas la sufikson ‑er (kiu estis forigita kun sia nuna senco) por montri la amatorojn (de arto, metio aŭ sporto), distingatajn de la profesiistoj : cikl-ero, cikl-isto.
Oni alprenas la prepozicion segun anstataŭ slon (laŭ Esp.). [ 11 ]Oni alprenas la sufikson ‑yer anstataŭ ‑ing kaj ‑yer (de Ido) samtempe : t. e. anstataŭ ‑ing de Esperanto kaj ‑uj uzata por la nomoj de arboj aŭ plantoj (derivitaj de la nomo de floro aŭ frukto), kun la senco ĝenerala : « kiu portas ». Ekz. : pomyero, rozyero, fragyero ; kandelyero, plumyero, cigaryero. Cetere la uzo de ‑yer en tiu lasta senco estos malofta.
Oni nenion decidis pri la demando, ĉu oni alprenos por la nombroj da dekoj nomojn apartajn, kiel duenti, trienti, k. t. p. ; nek pri la demando, ĉu oni alprenos por kelkaj prepozicioj, kiel ad, kun, formojn diferencajn en kunmetado.
La Delegitaro por alpreno de internacia helpanta lingvo riprezentas nun 310 Societojn de ĉiuj landoj kaj ĉiuj specoj, kiuj aliĝis al la Deligitaro, elektis delegitojn kaj aprobis la sekvantan Deklaron (redaktitan la 17a Januaro 1901 de la unuaj delegitoj) :
« I. Estas necesa elekti kaj propagandi Lingvon helpantan internacian destinatan, ne por anstataŭi la naciajn lingvojn en la interna vivo de ĉiu popolo, sed por helpi la skribajn kaj voĉajn komunikojn inter personoj havantaj diversajn patrajn lingvojn.
II. Lingvo helpanta internacia devas, por utile ludi sian rolon, plenumi la sekvantajn kondiĉojn :
1o Povi servi al la kutimaj interrilatoj de la sociala vivo, al la komercaj interkambioj kaj al la sciencaj kaj filozofiaj rilatoj ;
2o Esti facile akirebla por ĉiu persono de meza elementa instruo, kaj aparte por la personoj de eŭropa civilizado ;
3o Esti nenia el la naciaj lingvoj.
III. Estas utila organizi Delegitaron ĝeneralan riprezentantan la aron de la personoj, kiuj komprenas la necesecon kaj la eblecon de helpanta lingvo kaj deziras ĝin uzi. Tiu Delegitaro elektos Komitaton enhavantan membrojn, kiuj povos kuniĝi dun kelka tempo. — La rolo de tiu Komitato estas difinita per la sekvantaj artikoloj.
IV. La elekto de la Lingvo helpanta apartenas unue al la [ 12 ]Internacia Asocio de Akademioj, kaj poste, en kazo de malsukceso, al la Komitato difinita en art. III.
V. Konsekve la unua tasko de la Komitato estos prezenti en devitaj formoj, al la Internacia Asocio de Akademioj, la dezirojn esprimitajn de la societoj kaj kongresoj aliĝintaj [al la Delegitaro], kaj inviti ĝin respekte al realigo de Lingvo helpanta.
VI. La Komitato havos rajton krei Societon propagandan, por disvastigi la uzon de la Lingvo helpanta, kiu estos elektita.
VII. La subskribantoj, nun delegitoj de diversaj kongresoj kaj Societoj, decidas, ke ili faros klopodojn ĉe ĉiuj Societoj sciencistaj, komercistaj, turistaj, por ricevi ilian aliĝon al la jena projekto.
VIII. Estos akceptataj en la Delegitaron la riprezentantoj de Societoj regule konstituitaj kiuj estos aliĝintaj al la jena Deklaro ».
Kiel oni vidas, neniu vorto en tiu Deklaro esprimas, ke oni devis elekti la Lingvon helpantan inter la lingvoj jam ekzistantaj, kaj kontraŭe, la art. VI donas al la Komitato la rajton fondi Societon por propagandi la elektotan lingvon, kio pruvas ke tiu lingvo povis esti tute nova. Nenia kondiĉo « restriktiva » estis metita al la libereco de la Komitato, ekster la tri principaj kondiĉoj en art. II. Kaj estis memkomprenebla, ke, se la Komitato trovus nenian lingvon plenumantan tiujn kondiĉojn, ĝi povis kaj eĉ devis krei ĝin, se bezone, por plenumi sian taskon kaj la dezirojn de la aliĝintoj. A fortiori ĝi povis elekti lingvon jam ekzistantan, sed kun kondiĉo de plibonigoj aŭ kompletigoj : des pli ke neniu lingvo ekzistanta estas kompleta kaj preta por ĉiuj uzoj montritaj en art. II. La rajto mem « elekti » implikas la rajton « plibonigi » : ĉiutage oni « elektas » komercaĵon kun ŝanĝoj aŭ plibonigoj, kaj nur sub tia kondiĉo[7].
La Delegitaro enhavis, la 1an Oktobro 1907, 310 societojn[8], kaj aliparte ricevis la aprobon (subskribitan) de 1250 membroj de Akademioj kaj Universitatoj[9]. Ĝi decidis, per voĉdonado, je fino de l’ jaro 1906, fari la necesajn klopodojn ĉe l’ Internacia Asocio de [ 13 ]Akademioj. La demando estis prezentata de la Scienca Akademio de Wien, kaj l’Internacia Asocio decidis per 12 voĉoj kontraŭ 8 kaj unu « absteno », ke la demando ne estos enskribita en la tagordon (29a majo 1907). Tiu decido neniel tuŝis la fundon de la demando, kaj lasis la Delegitaron tute libera plenumi sian programon. Ĝi balotis (25a junio 1907) Komitaton enhavantan 12 membrojn el diversaj landoj (per pli ol 242 voĉoj el 253 voĉdonantoj kaj el 331 delegitoj.) Tiu komitato kunvenis en Paris de 15a ĝis 24a oktobro 1907 (kelkaj membroj estis laŭregule riprezentataj de anstataŭantoj), faris 18 kunsidojn, kaj post longa studado kaj diskutado de multaj projektoj (eldonitaj aŭ neeldonitaj) de L. I., ĝi faris la sekvantajn decidojn :
16a Oktobro. — La Komitato decidis aligi al si Son Prof. G. Peano, el Torino. Poste ĝi elektis Son Prof. Förster, el Berlin, kiel honoran prezidanton; Son Prof. Ostwald, el Leipzig, kiel efektivan prezidanton; Sojn Prof. Baudouin de Courtenay, el S. Peterburg, kaj Jespersen, e Kjöbenhavn, kiel vic-prezidantojn.
22a Oktobro. — La Komitato alprenas en la L. I. la du digramojn ch, sh, kun la sono, kiun ili havas ĝenerale en angla lingvo. — La Komitato decidis aligi al si siajn sekretariojn, Sojn Couturat kaj Leau[10]
24a Oktobro. — La Komitato deklaris, ke la teoriaj diskutoj estas fermitaj, kaj elektis la konstantan Komision, kies unua tasko estos studi kaj fiksi la detalojn de la lingvo alprenota. Tiu Komisio enhavas Sojn Ostwald, Baudouin de Courtenay, Jespersen, Couturat kaj Leau. — La Komitato decidis, ke neniu el la lingvoj ekzamenitaj povas esti alprenata « bloke » kaj sen modifoj. Ĝi decidis alpreni principe Esperanton, pro ĝia relativa perfekteco kaj pro la multaj kaj diversaj aplikoj jam ricevitaj de ĝi, sub kondiĉo de iaj modifoj efektivigotaj de la konstanta Komisio en la direkto difinita per la konkludoj de l’ Raporto de la Sekretarioj kaj per la projekto de Ido, penante interkonsenti kun la esperantista Lingva Komitato. Fine, ĝi decidis aligi Son de Beaufront al la konstanta Komisio, pro lia speciala kompetenteco ».
Ĉiuj tiuj decidoj estis unuvoĉe alprenitaj, escepte tiu kiu rilatas al la digramoj.
La prezidanto kaj sekretarioj tuj konigis oficiale tiujn decidojn al Dro Zamenhof kaj al la prezidanto de la Lingva Komitato, kaj, la 2‑an de novembro, ili sendis al tiu ĉi 25 ekzemplerojn de la dokumentoj rilataj al la projekto de Ido, nomita en la lasta decido. Iom poste, ĉar la Lingva Komitato esprimis (ne oficiale) la deziron koni la konkludojn de nia Raporto, ni presigis ilin kaj sendis 100 ekzemplerojn de ili al la Lingva Komitato. Pri la intertraktado mem, kiun nia Komitato proponis al la Lingva Komitato, ni lasos paroli nian estimatan Prezidanton, Son Prof. Ostwald, publikigante ĉi sube la [ 14 ]du oficialajn leterojn, kiun li sendis al la prezidanto de la Lingva Komitato.
Al la Prezidanto de la Lingva Komitato.
14a decembro 1907.
Altestimata Sinjoro Prezidanto,
Kiel vi memoros, la 5a Decembro estis nomita al vi, laŭ la aksado de Sinjoro via anstataŭanto, kiel limtempo, je kiu la konstanta Komisio esperis ricevi la opinion de la L. K. pri la reformoj alprenindaj en Esperanto. Tamen nek mi nek la Sekretario de la Komisio ricevis informon pri tio, nek eĉ ian sciigon pri la plua tempo eble konsiderata kiel necesa.
En tiuj cirkonstancoj mi permesas al mi deklari, ke la konstanta Komisio konsideras sin de nun kiel liberan, daŭrigi siajn laborojn kaj konduki ilin al konkludo. Ĝi estos ankoraŭ, ĝis la definitiva publikigo de siaj decidoj, ĉiam preta, ricevi komunikojn de la L. K. rilate al la komuna laboro, kaj ilin konsideri plej kiel eble. Sed la konsidero de la komisio ricevita de la Delegitaro kaj de ĝia Komitato unuflanke, kaj la konsidero de la kreskanta malkvietigo de la Esperantistoj — al kiuj ankaŭ la Komisio alkalkulas sin de la fundamenta decido — aliflanke, faras al la Komisio devon, meti finon al la nuna stato de incerteco plej frue, kiel permesas la necesa zorgemeco en la traktado de la grava problemo. Tiel la konstanta Komisio rezervas al si, speciale, sin turni de nun al la publiko en ĉiu formo, kiu ŝajnos al ĝi utila.
Kun plej granda estimo.
Al la Prezidanto de la Lingva Komitato.
4a januaro 1908.
Tre estimata Sinjoro,
Al via sen-data letero, kiu alvenis al mi la 26an Decembro 1907, mi havas honoron respondi la sekvanton.
Mi havis korespondon privatan kun kelkaj Sinjoroj, kiuj apartenas al la Lingva Komitato. Nenio en ĝi rajtigis min [ 15 ]supozi, ke ĝi estis farata en nomo aŭ laŭ komisio de la L. K.
En via letero (26a Dec. 1907) troviĝas ankoraŭ nenia sciigo pri la tempo, en kiu la Lingva Komitato volas eniri en faktan intertraktadon kun la konstanta Komisio.
Aliflanke, ĉar la sciigoj, kiujn mi havis honoron sendi al vi la 14an decembro 1907, ŝanĝis en la rilato inter tiuj du korporacioj nur tiun ĉi solan punkton, ke la konstanta Komisio ne konsideras plu sin kiel devigata al la silento rilate al la publiko, mi trovas ankaŭ post ricevo de via lasta letero nenion ŝanĝindan en mia sciigo de la 14a Decembro. Por eviti ĉiujn malkompreniĝojn, mi repetas, ke ni estas volonte pretaj, akcepti ĉiam, ankoraŭ estonte, komunikaĵojn de la Lingva Komitato, kaj doni al ili la plej zorgeman kaj atentan konsideron.
Via tute sindonema
Ni aldonas nenian komentarion al tiuj du leteroj, kiuj difinas klare, per oficiala kaj plej aŭtoritata maniero la sintenadon de nia Komitato rilate al la Lingva Komitato.
Aliflanke, ĉiuj Esperantistoj konas la cirkuleron 11an de So Boirac al la Lingva Komitato (presita ekz. en L’Espérantiste de Januaro 1908) kaj la cirkuleron de Dro Zamenhof : Al ĉiuj Esperantistoj (presita ekz. en la ĵurnalo Esperanto de 15a Februaro). Ni do faros simple pri tiuj du dokumentoj kelkajn rimarkojn pure faktajn.
El la unua, oni ekscias, ke nur 61 membroj de la Lingva Komitato (ĉirkaŭ la 2/3) respondis al la demando tiel grava de la prezidanto pri la decido de nia Komitato. « 8 el la 61 respondintoj ne sentis sin sufiĉe informitaj kaj ne esprimis klare sian opinion. » 8 opiniis « tre klare kaj tre energie », ke oni devas akcepti kun danko la proponon de nia Komitato. 11 deziris, ke oni faru en la lingvo kelkajn ŝanĝojn kaj ke oni interkonsentu pri tio kun nia Komitato. Fine 34 opiniis, ke oni ne traktu kun nia Komitato, kvankam kelkaj el ili « ne malaprobas principe ĉiun ideon de ŝanĝoj en Esperanto ». Se oni supozas ke tiuj « kelkaj » estis nur 4, oni povas konkludi ke la plimulto de la respondintoj akceptas almenaŭ kelkajn ŝanĝojn en la lingvo. Tia estas la « granda plimulto » kiu, laŭ iuj, repelas energie ĉian ideon de reformo.
Ĉiusupoze, oni trovas, ke almenaŭ 27 membroj de la L. K. (el 61) ne estas kontraŭaj al ĉiu ŝanĝo; ĉar, se la 8, kiuj ne havas opinion, estus principe kontraŭaj, ili estus dirintaj tion. 34 kontraŭ 27, tio ne estas « granda plimulto » sufiĉanta por absolute repeli, ĉu ĉiun proponon de reformoj, ĉu intertraktadon kaj diskuton pri tiu temo kun nia Komitato.
Cetere, tia estis la tre saĝa konkludo de la Prezidanto, ĉar li konkludas jene : [ 16 ]« Tia estis resume la rezultato de la unua konsulto de la Lingva Komitato.... Sed tiu konsulto ne estis sufiĉe preciza kaj la demando estas tro grava, por ke mi povu konsili tujan kaj definitivan decidon. » Kaj li proponis al Dro Zamenhof : « 1e Daŭrigi korespondadon » kun nia konstanta Komisio; 2e Preparigi « raporton pri ĉiuj proponoj de lingvaj ŝanĝoj ĝis nun al ni liveritaj de la Delegacia Komitato. »
Rimarku ni, ke So Boirac mem konfesas, ke la konsulto de la L. K. ne estis sufiĉe preciza (kredeble, pro ke la demandoj mem estis sufiĉe precizaj; kaj tio sola povas klarigi la fakton iom strangan, ke 8 el la membroj deklaris sin ne sufiĉe informitaj kaj sekve havis nenian opinion)[11].
Plue (kaj kredeble pro tio) So Boirac konsideris tiun konsulton kiel la unuan, kaj esprimis klare sian intencon daŭrigi la konsultadon kaj (iom malfrue, eble) studigi la reformojn proponitajn de nia Komitato.
Tion li skribis la 7an Januaro; nu, la 18an, t. e. 11 tagoj poste, li sendis al nia Prezidanto leteron por rompi la intertraktadon, kaj la saman tagon Dro Zamenhof skribis sian cirkuleron « al ĉiuj Esperantistoj ». Kio okazis en la intervalo, por klarigi tiel subitan kaj gravan ŝanĝon? Niaj legantoj konas la leteron, kiun So Ostwald sendis en tiu tempo al So Boirac, kaj povas juĝi mem, ĉu ĝi pravigas la « rompajn » leterojn de Soj Zamenhof kaj Boirac.
Se oni atente legas tiujn du longajn dokumentojn, oni trovas en ili nur unu motivon de la rompo : Dro Zamenhof mem formulis ĝin en tiu ĉi frazo : « La postulantoj respondis, ke por ili ne estas aŭtoritata nia Lingva Komitato, nek nia Kongreso. » Nu, la Delegitaro estas institucio tute nedependanta de Esperanto kaj de l’ Esperantistaro, ĉar ĝi enhavas anojn, kiuj tute ne estas Esperantistoj, kaj ĝia programo celas nur la ideon ĝeneralan de Lingvo internacia kaj la elekton senpartian de tia lingvo. Ĝi do nek devis nek povis rajte konfesi la aŭtoritaton, ĉu de la Lingva Komitato, ĉu de la Esperantista Kongreso, sur si mem[12]. Ĝi simple proponis al la L. K. intertraktadon kaj interkonsenton, pro la identeco de la celo kaj la simileco de la solvoj ambaŭflanke akceptitaj, kiel inter du memstaraj organizacioj, kies komuna profito estas konsenti kaj sin kunligi. Tion nek Dro Zamenhof nek la L. K. volis kompreni kaj akcepti. [ 17 ]Ĉar la sama pretendo troviĝas en la letero de So Boirac, sub formo de dilemo iom komplikita, kiun ni resumas jene : Aŭ la Delegitaro, kun sia Komitato, estis institucio nedependanta de Esperanto, kaj tiam ĝi havas nenian devon al la Esperantistaro, sed ankaŭ la Esperantistaro havas nenian devon al ĝi, kaj ne devas ricevi ordonojn de ĝi (laŭtekste !) ; aŭ la Delegitaro ne ekzistas plu kaj la Komitato iĝis pure kaj simple esperantista, sed tiam ĝi devas sin submeti sen kondiĉoj al la Lingva Komitato.
Tiu dilemo estis prezentata sub formo de demando al So Ostwald. Oni devis almenaŭ atendi lian respondon pri demando, kiun sola nia Komitato havis rajton solvi (kompreneble, la unua alternativo estas la sola ĝusta). Sed oni preferis tuj solvi ĝin per propra aŭtoritato, alprenante la duan alternativon kiel solan eblan, kaj decidante ke nia Komitato, iĝinte Esperantista, devas simple obei al la Lingva Komitato (vidu la cirkuleron de Dro Zamenhof, antaŭlasta paragrafo). Unuvorte, oni asertas, ke nia Komitato volis « doni ordonojn » al la Lingva Komitato, sed efektive oni pretendas, ke ĝi ricevu ordonojn de tiu ĉi.
Tio montras la malĝustecon de la supredirita dilemo : ĝi enhavas grandegan mankon. Kiam du potencoj intertraktas por atingi interkonsenton aŭ fari kontrakton, neniu el ambaŭ donas aŭ ricevas ordonojn de l’ alia; neniu estas devigata akcepti la proponojn de l’ alia, tuj kiam ĝi akceptas intertrakti kun ĝi. Sed reale la L. K. ne volis eĉ intertrakti kun nia Komitato, kaj simple rifuzis konfesi ĝian sendependecon. Oni diras nun, ke la rompo okazis pro la « troaj pretendoj » de nia Komitato. Nu, kiam du potencoj intertraktas, la plej malgranda pretendo de ĉiu estas, ke la alia konfesu ĝian sendependecon, ĝian ekziston. Tia estis nia « troa » pretendo, kaj tion oni rifuzis al ni. Oni vidas nun, je kiu flanko estas la responsiveco[13] de la rompo.
Ni ne respondos al la ceteraj plendoj aŭ riproĉoj de Dro Zamenhof kaj de So Boirac. Ni rimarkigos nur la esprimojn, per kiuj Dro Zamenhof indikas la sciencistojn bone konatajn, kiuj komponas nian Komitaton : « la postulantoj », eĉ « la ribelantoj ». Ne sole ili tute ne konvenas al la personoj kaj al la cirkonstancoj, sed ili pruvas, ke bedaŭrinde Dro Zamenhof tre malbone komprenis la situacion, niajn intencojn kaj celon, kaj fine nian nediskuteblan rajton.
Fine, ni rimarkigos ke la korespondo inter So Prof. Ostwald kaj Dro Zamenhof estis privata, des pli ke Dro Zamenhof « tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiuj personajn rajtojn » pri [ 18 ]Esperanto[14], kaj nur la korespondo inter Prof. Ostwald kaj Rektoro Boirac estis oficiala. Do, eĉ se la leteroj de So Ostwald al Dro Zamenhof (kiujn ni ne konas) ne tute plaĉis al tiu ĉi, tio estis nenia taŭga motivo por « tuja kaj definitiva » rompo[15].
Tuj kiam ni eksciis, ke Dro Zamenhof havis tian intencon, ni sendis al li kaj al ĉiuj membroj de la Lingva Komitato la sekvantan leteron (personan, ne oficialan) por klarigi la situacion kaj se eble[16] pacigi la spiritojn :
Paris, la 26an de Januaro 1908.
Estimata Sinjoro,
La dokumentoj, kiujn ni jam sendis al vi[17], klarigis al vi la decidojn de la Komitato de la Delegitaro kaj la konduton de la estroj de Esperantistaro rilate al nia Komitato. La situacio, kiun tiu agmaniero naskis, estas plena je danĝeroj por Esperanto. Dependas de vi, dank’al via influo en Esperantistaro, eviti ilin per saĝaj kaj pacemaj konsiloj. Ni adresas do al vi, kiel al amiko de l’ideo de Lingvo internacia, por kiu ni ankaŭ batalis de sep jaroj kaj konstante batalas, insistan peton, ke vi konsideru trankvile kaj tute senpartie la nunan situacion.
Oni imagas volonte, ke la demando ekzistas nur inter la Lingva Komitato (kun Dro Zamenhof) kaj la Komitato de la Delegitaro ; kaj oni kredas, ke oni « savos » la netuŝeblan Esperanton, simple rifuzante diskuti kun nia Komitato kaj studi ĝian proponon, eĉ neigante ĝian rajton kaj la komision, kiun ĝi ricevis, ne de la Esperantistoj, sed de internacia kaj neŭtrala Delegitaro, tute sendependa je Esperanto.
Tio estas grava kaj danĝera eraro. La demando ne ekzistas inter [ 19 ]la « fidelaj » Esperantistoj kaj la « malamikoj de Esperanto », sed inter du partioj da Esperantistoj egale « fidelaj ». Pli ĝenerale kaj ĝuste, ĝi ekzistas inter du konceptoj de la « lingvo internacia » kaj de ĝia necesa disvolviĝo. La unua, mallarĝa kaj timema, ligas la lingvon, ne al ĝiaj veraj fundamentoj, sed al « sankta libro » skribita de unu homo en unu tempo, kiu devas resti por ĉiam neŝanĝebla modelo, kaj al blinda « uzado », kiu (kiel en niaj « naturaj » lingvoj) povas nur enkonduki en la lingvon malregulaĵojn, idiotismojn kaj evidente malkorektajn formojn (kaj la sperto jam montris tiun fatalan efekton). La dua, pli scienca kaj liberala, postulas, kiel vera « fundamento » de la lingvo, aron da principoj generalaj, klare kaj zorge difinitaj, laŭ la rezultatoj de jam sufiĉe longa sperto kaj laŭ la konsiloj de plej kleraj lingvistoj. Tiuj du tendencoj ĉiam ekzistis en Esperantistaro (kiel en ĉiu homa entrepreno) : sed la unua ĝis nun ekskluzive regis, ĉu per la Deklaro de Boulogne, ĉu per la malprava interpreto, kiun oni donis al ĝi; kaj, per fatala reakcio, la dua pli kaj pli fortiĝis dum la lastaj jaroj, kaj oni ne povas plu ĝin repremi.
Nia Komitato komprenis, ke, se oni volas vere « konservi » Esperanton kaj almiliti al ĝi la tutan mondon, oni devas garantii al ĝi la simplecon, la logikecon, la konstantan kaj regulan progreson, kiujn la sciencistoj precipe bezonas kaj deziras. Nu, nek la Lingva Komitato, nek la Komitato de la Delegitaro, nek ia aŭtoritato havas la povon nuligi tiun bezonon kaj deziron, kaj altrudi la « netuŝeblan » Esperanton al la mondo scienca kaj progresema. Eĉ se hodiaŭ oni tentus tion, morgaŭ aperus amuse projekto reformaj aŭ konkurantaj, kiujn la atendo de la decidoj de nia Komitato sola prokrastigis. Tion pruvas ĉiuj dokumentoj, kiujn ni komunikis konfidencie al la membroj de nia Komitato.
La sola rimedo por eviti la skismon kaj anarkion, kiuj minacas Esperanton (eĉ se la Delegitaro kaj ĝia Komitato malaperus de nun), estas starigi plej baldaŭ aron da reformoj necesaj kaj pripensitaj, kiuj kontentigos la progresemulojn, trankviligos la konservemulojn, kaj igos neebla ĉiun novan pravan kritikon aŭ reformon. Kaj tiuj reformoj ne devas esti akceptataj provizore kaj duagrade, kiel « ofero al la dio de malpaco », aŭ kiel malbonvola almozo[18], sed kiel veraj kaj esencaj plibonigoj aŭ perfektigoj de la lingvo, necesaj por ĝia plua senfina disvolviĝo, kies ni vidas nur la komencon.
La plej sendanĝera vojo por efektivigi tian reformon estas interkonsento sincera kaj amika inter la estroj de Esperantistaro kaj la Komitato de la Delegitaro, kiu alportas al Esperanto aŭtoritaton tre ŝatindan je l’ okuloj de la mondo senpartia. Se, pro malsaĝa fiereco aŭ aŭtoritatemeco, la Esperantistestroj rifuzus, la Komitato, agante en nomo kaj laŭ komisio de la Delegitaro, devus sola decidi, kaj la partigo estus neevitebla inter la Esperantistoj mem. Certe, la [ 20 ]rezultato de tia batalo ne estas dubebla : ni havas tro da konfido en la eterna valoro kaj vivemeco de l’ ideo por ne esti konvinkataj ke, eĉ post mallongaj eklipsoj, ĝi fine venkos sub la plej bona kaj taŭga formo. Kiel diris So Gaston Moch, « la veraĵo posedas internan potencon, kiu, en scienca temo, kia estas tiu ĉi, garantias al ĝi nepre la venkon ». Sed tia batalo estus tre malutila al Esperanto kaj al la ideo mem de Lingvo internacia, kiu havas ankoraŭ tiom da malamikoj kaj skeptikoj. Ni devas do, por la plej baldaŭa sukceso de la komuna ideo (al kiu la Esperantistoj, kaj aparte Dro Zamenhof mem, ofte deklaris, ke ili estas pretaj oferi ilian profiton aŭ preferon), kunigi niajn fortojn ; forigante ĉiujn malnoblajn diskutaĉojn, ni kunlaboru en interkonsento al la plej bona internacia lingvo, kiu povos varbi ĉiujn popolojn kaj kontentigi ĉiujn estantajn aŭ estontajn bezonojn.
Tia estas la voko, kiun ni volas adresi al vi, estimata Sinjoro, en nia persona nomo, kiel iniciatintoj de la Delegitaro. Ĝi estis fondita, ni povas certigi tion al vi, por kunigi, ne por disigi, la amikojn de nia komuna ideo ; kaj ankoraŭ nun, ĝi sola povas efektivigi ilian definitivan unuigon, per la senpartieco kaj aŭtoritato de ĝia Komitato.
Fine, ni permesos al ni citi kelkajn liniojn el la privata letero kiun So Couturat sendis al Dro Zamenhof, la 3an Februaro 1908 : « … Vi diras, ke nia Komitato havas ne sufiĉan aŭtoritaton, ke ĝi ne estas komisiita de la registaroj kaj estas pure privata. Se ĝi estas privata, la Lingva Komitato ankaŭ estas privata kaj ne oficiala en la sama senco. Kaj kia ajn estas la aŭtoritato morala kaj scienca de nia Komitato, ĝi estas nekompareble pli granda, en la okuloj de la mondo senpartia, ol tiu de la L. K., kiu cetere taŭgas nur por la Esperantistoj (kaj eĉ ne por ĉiuj !) Atendi ke la registaroj sin okupu pri la demando, estas prokrasti la solvon ĝis la « grekaj kalendoj », kaj voli, ke nenia plibonigo efektiviĝu : ĉar estus ja tro malfrue ! Ĉiu saĝa homo diras, kiel So Grabowski, ke oni devas perfektigi la L. I. antaŭ ol ĝi estos oficiale alprenata, ne poste, kaj ke la mondo akceptos ĝin nur kiam ĝi estos perfekta[19]…. Tiu havas malbonan opinion kaj malmultan fidon pri la L. I. ĝenerale, kiu kredas, ke eć la ruino de Esperanto estus la ruino de l’ ideo de L. I., kvazaŭ ĝi ne estus bezono konstanta kaj ĉiam kreskanta, kiu postulas nepre kontentigon ian ajn. Kaj tiu havas malbonan opinion pri Esperanto mem, kiu kredas, ke oni ne povas ĝin plibonigi sen ĝin tute [ 21 ]ruinigi (kvazaŭ ĝi estus alia Volapük, t. e. kreaĵo de individua fantazio !) ».
Okaze de Volapük, ni volas rimarkigi tion ĉi : Ĉiuj rezonaĉoj, per kiuj oni penas nun pruvi, ke nia Komitato devis akcepti Esperanton tian, kia ĝi estas, estus taŭgintaj, antaŭ dudek jaroj, por pruvi ke ĝi (aŭ simila Komitato, Akademio aŭ kongreso) devis nepre akcepti Volapük kaj tute ne atenti Esperanton : ĉar tiam Volapük estis vivanta lingvo, havis literaturon, multajn grupojn, ĵurnalojn, k. t. p. ; dum Esperanto estis nur projekto pseŭdonima, sen adeptoj, sen literaturo, sen tradicio, k. t. p. Se do estas nun krimo, ne kontentiĝi per Esperanto primitiva, Dro Zamenhof faris similan krimon, ne kontentiĝante per la tiam vivanta kaj floranta lingvo ! Sed ni lasu tiujn kompatindajn diskutaĉojn. Ni restos fidelaj, ni ankaŭ, al la nobla ideo, kiu inspiris Dron Zamenhof mem antaŭ dudek jaroj, kaj al la komisio ricevita de multaj societoj aŭ personoj, kiuj aŭ ne estas Eperantistoj, aŭ metas, tute prave, la ideon de L I. super Esperanto aŭ alia realigo ; kaj ni ankaŭ, en spirito tute amika kaj simpatia por niaj samideanoj, eĉ por tiuj, kiuj eraras aŭ estas trompataj, ni iros trankvile nian vojon.
P. S. — La 7an de Januaro, So Ostwald estis tiel laca, ke li devis preni tri semajnojn da ripozo. La 29an de Januaro, li ne povis ankoraŭ rekomenci la laboradon ; li petis Son Jespersen anstataŭi lin kiel prezidanto, kaj invitis la sekretariojn realigi la projekton de revuo, kiun li jam proponis la 23an de Novembro. Ni multe bedaŭras lian staton, ni esperas kaj deziras, ke li baldaŭ reakiros la sanecon. Ĉar li tuj entreprenas vojaĝon iom longan, oni estas petata, sendi ĉiujn komunikaĵojn al la Sekretarioj de la Komitato, 7, rue Pierre-Nicole, Paris (5e).
Inter la dokumentoj publikigitaj de diversaj societoj aŭ grupoj esperantistaj, ni elektas la sekvantajn, kiuj karakterizas bone la du precipajn tendencojn, kiuj regas nun en la Esperantistaro.
pri la decidoj de la Delegitaro.
La Komitato de la Svisa Esperanta Societo, la Redaktoraro de la Svisa Espero, kaj la anoj de la Svisa Ekzamena Komitato, kunvenintaj en Solothurn, la 2an de Februaro, ekzameninte kaj atente diskutinte la decidon de la « Delegitaro por la elekto de lingvo internacia », unuanime deklaras ke :
1o La sola lingvo propagandata de la Svisa Esperanta Societo [ 22 ]estas la lingvo Esperanto tia, kia ĝi estas difinita per la tradicio kaj la ĝisnuna verkaro.
2o La lingvo devas pliperfektiĝadi iom post iom laŭ la vojo montrita en la antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto, kaj neniel per verkoj pure teoriaj aŭ komitataj decidoj ».
(Sekvas la nomoj de la subskribintoj).
Nu, tiu tagordo, kiu ŝajnas kontraŭa al la reformoj, estas reale tute favora al ili.
Unue, ĝi konfesas, ke la lingvo devas « pliperfektiĝadi ». Sed kiel povas okazi tiu « iom-post-ioma pliperfektiĝado[20] », se oni ne klare konstatas kaj difinas, unuflanke, la difektojn aŭ mankojn de nuna Esperanto, kaj aliflanke la celon, kiun oni devas celi en tia perfektigo, nome la idealan Esperanton, kiun oni devas « iom-post-iom » realigi? Tiun idealan Esperanton ni proponas nun al la Esperantistoj, nenion plu!
Sed, oni diros, tiu « pliperfektiĝado » devas efektiviĝi laŭ la metodo montrita en l’Antaŭparolo de la Fundamento. Bone! sed, laŭ Dro Zamenhof mem, tiu Antaŭparolo « ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo iam posedis eĉ parte. Ĝi donas la eblon, se tio estus necesa, iom post iom eĉ ŝanĝi la tutan lingvon ĝis plena nerekonebleco. » Ĝis plena nerekonebleco! Ne maltrankviliĝu, karaj samideanoj : ni ne trouzos la grandegan liberecon, kiun la Majstro bonvole donas al ni. Sed se la Fundamento permesas ŝanĝi la lingvon ĝis plena nerekonebleco, tiam ĝi nenion signifas, kaj la certigoj de fideleco al la Fundamento ankaŭ signifas absolute nenion.
Tion ja sentis la redaktintoj de la tagordo, ĉar ili difinas la lingvon, ne per la Fundamento, sed per la « tradicio » kaj per la « ĝisnuna verkaro ». Sed nenio malhelpas, ke ni ŝanĝu la tradicion, aŭ pli bone kreu alian tradicion, kaj alian verkaron, kiu difinos alian lingvon, kaj baldaŭ la Esperantistoj povos elekti libere inter du tradicioj ! Ĉu oni diros, ke nur la Zamenhof’a tradicio estas la bona, kaj nur la « ĝisnuna » verkaro estas leĝdona? Sed kial limigi tiel severe la bazon de la tradicio? Ĉu de nun nenia verko povas plu esti klasika kaj modela? Tion neniu saĝa homo povas aserti. Estas do permesita aldoni al tiu verkaro aliajn verkojn, kiuj povos «iom post iom » aliigi la « ĝisnunan tradicion».
Fine, oni alskribas nenian aŭtoritaton al la « teoriaj verkoj ». Bone! Sed se la teorio kiu antaŭiras la praktikon estas netaŭga, la teorio kiu sekvas la praktikon kaj tiras lecionojn el ĝi estas eble pli utila kaj valora; nu, tian teorion ni faris, kritikante Esperanton en ĝia « ĝisnuna » evolucio. Cetere, se oni malŝatas la teorion, oni devas esti kontenta, ke ni praktikas « nian » lingvon. Aliflanke, oni [ 23 ]akceptas neniajn « Komitatajn decidojn ». Sed tiаokaze, por kio oni fondis la Lingvan Komitaton ? Estas vera, ki ĝi faris ĝis nun nenian decidon, kaj nur kontraŭstaris per la inerta forto kaj la silento al ĉiuj proponoj kaj demandoj. Tio estas eble la propra kaj ĝusta rolo, kiun ĝiaj saĝaj fondintoj alskribis al ĝi. Sed kion pensas Dro Zamenhof pri tiuj malfidelaj anoj, kiuj volas obei nenian « komitatan decidon », dum li proklamas, ke la Lingva Komitato estas la sola aŭtoritato pri la lingvo ?
La du sekvantaj tagordoj estas rimarkindaj, ĉar ili tre bone kaj komplete « antaŭmetas » (expozas, dirus Ido) la motivojn, pro kiuj Ia Esperantistoj devas akcepti la decidojn de nia Komitato aŭ almenaŭ atenti kaj ekzameni ilin bonvole kaj senpartie. Tio « senkulpigas » (exkuzas !) ilian longecon ; cetere, ili bezonas nenian komentarion.
VERVIERS (Belgujo)
pri la demando Esperanto-Delegacio.
La Komitato de la Esperantista Societo de Verviers, post plenaj ekzamenado kaj diskutado de ĉiuj dokumentoj pri la solvota demando,
Konsiderante ke Esperanto, en sia nuna formo, enhavas iajn difektojn kies konservado estus en la estonteco kaŭzo de difektiĝo de la lingvo, serioza motivo de malŝato kompare kun la konkurantaj lingvoj kaj grava okazo de malunuiĝo ĉe la adeptoj ; ke la ekzistado de tiuj difektoj, kiujn precipe la disvolviĝado de la lingvo igis videblaj, estis montrata, jam ĉe la unuaj momentoj kaj pli ol unu fojon, de la Aŭtoro mem de la lingvo, kies multaj provoj de reformado estis malebligataj pro motivo de ĝustatempeco ; ke tiun ateston plifortigas multaj kaj kompetentaj Esperantistoj, kaj, lastatempe, la nediskutebla kompetenteco de la Komitato komisiita de la Delegacio ;
Konsiderante ke nur la nuna momento, pro la agado de la Delegacio kaj la amplekso ankoraŭ limigata de la movado esperantista, montriĝas kiel la sola ĝustatempa momento ; ke, cetere, la natura evolucio de la lingvo, kontraŭe ke ĝi malgrandigus tiujn difektojn, ilin certe pligravigus, ĉar la evolucio ĉe la lingvistikaj demandoj, se ne ekzistas fortikaj kaj klaraj principoj, neniel starigas propramovan emon al la perfekteco ;
Konsiderante ke la laboroj de la Komitato, komisiita de la Delegacio, estis farataj kun la plej grandaj kaj la plej nediskuteblaj kompetenteco kaj senpartieco ; ke oni vane argumentus, dirante ke tiu Komitato ne posedis la rajton krei novan lingvon, ĉar en la realeco la Komitato ne kreis novan lingvon, sed ĝi alprenis unu el la proponitaj sistemoj (nome la lingvo internacia de Ido) kaj, nur pro treege [ 24 ]laŭdinda celo de pacemeco, ĝi konigis tiun alprenon per tiaj terminoj, ke ili ebligus al la Esperantistaro konsenti pri tiu decido ; ke pro tio, la Komitato de la Delegacio meritas la dankojn de la Esperantistoj ;
Konsiderante ke la timo pri konfuziĝo de la propaganda movado estas sufiĉege kompensata per la bonaĵoj devenontaj de la grava plibonigo de la lingvo, per la ĉeso de la izolaj reformistaj provoj kaj de la internaj malunuiĝoj, per la malapero de la konkurantaj sistemoj kaj per la grandega kunhelpo de la Delegacio kaj de la sciencularo, kiun ĝi riprezentas ;
Konsiderante ke la fina decido de la Komitato de la Delegacio :
« La Komitato alprenas principe Esperanton, pro ĝia rilata perfekteco kaj pro la multaj kaj diversaj jam faritaj aplikoj de ĝi, sub la kondiĉo de kelkaj ŝanĝoj efektivigotaj de la Konstanta Komisio, laŭ la senco difinita en konkludoj de la raporto de la Sekretarioj de la Komitato kaj de la projekto « Ido », provante interkonsenti kun la Esperantista Lingva Komitato »
ke tiu decido estis alprenata per ĉies voĉdonoj, inter kiuj estis ankaŭ tiu de la Prezidanto mem de la Esperantista Lingva Komitato, Sro Boirac ;
Decidas tute akcepti la decidon de la Komitato de la Delegacio,
Eldiras la deziron, ke realiĝu interkonsento inter la Esperantistaro kaj la Delegacio,
En okazo de ne-interkonsento, rezervas al si la eblon tiam alpreni decidon konforman je la supraj konsideraĵoj,
Komisias siajn delegitojn ĉe la Komitato de la Belga Ligo Esperantista konigi kaj defendi la jenajn konkludojn kaj donas al ili, por tiu kunveno de la Komitato, la necesan plenan povon.
Tiel proponita kaj aprobita ĉe la kunsido de la 27a de Januaro 1908.
La Komitato de la « Esperantista Societo » de Verviers.
(Galicio, Aŭstrio).
La anoj de Societo « Esperanto » en Leopolo, kunvenintaj la 5an de Februaro 1908,....
konsiderinte, ke la nuna tempo, pro l’agado de la Delegacio kaj la ankoraŭ limigita disvastiĝo de Esperanto, montriĝas kiel la plej ĝusta eĉ sola momento, por oficiale enkonduki en nian lingvon la necesajn aldonojn kaj plibonigojn, kaj forigi la mankojn, kies ekzistado estis de longa tempo konstatita de Aŭtoro kaj aliaj plej bonaj Esperantistoj ;
konsiderinte la grandan senpartiecon kaj kompetentecon de laboroj de l’ Komitato, kies fina decido.... estis akceptita ĉiuvoĉe ;
konsiderinte ke la proponitaj reformoj, konservante ĉiujn bonajn ecojn de Esperanto, pligrandigos ilin per simpligo de la lingvo, donos al ĝi pli internacian karakteron, kaj (per alpreno de kelkaj [ 25 ]necesegaj sufiksoj) ebligos la starigon de teknikaj vortaroj, malfermante per tio al Esperanto novan vastan kampon de agado ;
konsiderinte, ke la plimulto de tiuj reformoj estis siatempe jam proponita de nia Majstro kaj de la plej bonaj samideanoj (Grabowski, E. de Wahl, Zakrzewski, k. a.), ke ili pro sia internacieco eniris en ĉiujn novajn provojn de artaj lingvoj, kaj ke la aŭtoroj de la plej gravaj el tiuj konkurantaj sistemoj aŭ jam akceptis la decidojn de Komitato, submetante sin per tio sub ĝia aŭtoritato, aŭ almenaŭ esprimis deziron de kompromiso ;
konsiderinte, ke pri la laboroj de Komitato, oni pro privataj komercaj kaŭzoj dissemas partiajn kaj malverajn sciigojn, kiuj povus prokrasti la dezirindan akcepton de decidoj de l’ Komitato, ke la utilaĵoj devenontaj el proponita faciligo de lingvo, el ĉeso de izolitaj privataj reform-projektoj, el malapero de konkurantaj sistemoj, estas pliigitaj per la grandega kunhelpo de la sciencistaro reprezentita en Delegacio ;
konsiderinte, ke la oficiala enkonduko de ia ajn internacia lingvo en la programon de lingvoj instruotaj en publikaj lernejoj estas preskaŭ neebla ĝis la tempo, kiam neŭtrala juĝantaro rekomendos al la registaroj unu el la konkurantaj sistemoj kiel tute perfektan, kion oni nune, pro la supre citita decido de Delegacia Komitato kaj pro la sinceraj kritikoj de samideanoj, ne kuraĝus diri pri Esperanto ;
decidis :
1e peti la Delegacian kaj la Lingvan Komitatojn, por ke ili insiste penu atingi interkonsenton en direkto de enkonduko nur de plej necesaj ŝanĝoj kaj aldonoj ;
2e apelacii al So Dro L. L. Zamenhof, por ke Li uzu sian moralan influon al baldaŭa realiĝo de kompromiso nepre necesega por la bono de nia afero ;
3e daŭrigi nuntempe la propagandadon de Esperanto (laŭ Fundamento), sed
4e en okazo de ne-interkonsento inter la ambaŭ Komitatoj, akcepti la decidojn de Delegacia Komitato, kiam ili estos detale konigitaj, esprimante per ĉi tiu rezolucio nian konfidon al senpartieco kaj kompetenteco de tiu Komitato.
La Belga Sonorilo de 1a Marto publikigis la Raporton de la Antverpena Esperantista Grupo, kun responda letero de So Couturat. Ni rekomendas tiujn du dokumentojn al la atento de niaj legantoj.
[ 26 ]Les Vrais Principes de la Langue auxiliaire, da Ido (che Imprimerie Chaix, 11, boul. Saint-Michel, Paris, 1908 ; 50 centimi). — Ca broshuro de 31 p. in 8o jus aparis. Ol esas tre forta e klara expozo di la « vera principi di » L. I., qui regnas generale en Esperanto, diskuto di la punti, en qui Esperanto ne sequas ica principi, ed apologio di la korektigi necisa por ke Esperanto realigez plene la ideo di LI. ed esez konforma ad sa propra principi. La autoro fine demonstras, ke on ne devas timar plua e senfina reformi, se la linguo « posedas omna facileso konciliebla kun la klara expreso di la penso, ed omna internacioneso konciliebla kun ica facileso ». La broshuro (france skribita) kontenas fine la sama texto redaktita en ES. ed en EP. (kun la sistemo di digrami kun h, propozita da Dro Zamenhof). La kontrasto di aspekto esas frapanta ; samtempe ES. esas plu mallonga (2 linei ek 28) e multe plu klara, quale atestas omna neiniciati, ad qui on prezentas la du texti. On postulas experimenti ; nu omna Esperantisto facez la experimento kun ne-Esperantisto !
Nia germana samideani konocas certe la artikli publikigita da nia estimata prezidanto, So Prof. Ostwald. Nur por la samideani, qui ne legas la germana, ni citas hike kelka extraktaji ek ica rimarkinda artikli, en qui li trovos sa personala opinioni ed impresi pri la labori di la Komitato, quin il ipsa prezidis.
En Frankfurter Zeitung, 7 novembro 1907, sub titolo Ein Friedenswerk (Paca verko) :
«… La rezultato di ca esploro duktita kun la max granda zorgo esis, ke ek la existanta sistemi nula plenigas perfekte la kondicioni, quin la Komitato kredis devar impozar ad la futura internaciona Helplinguo. Sed samtempe aparis, ke Esperanto tante proximijas ad la praktika idealo propozita, ke on povis aceptar ol quale bazo di la futura Helplinguo. Plue on konstatis, en plena konsento kun la prezenta chefi di Esperanto, ke la dezirinda plubonigi povas exekutesar sen ruinar la principi di la genioza invento di Zamenhof, plu juste, on demandis apliko ankore plu konsequanta di ca principi. Pos exekuto di ca chanji omna texto en la nuva formo esos komprenebla nemediate da omna Esperantisto, ed ica, qua posedas la nuna Esperanto, bezonos nur tre malgranda laboro, por kutimeskar manuagar la nuva formo. Tale anke la Esperanto-literaturo nun existanta konservos la max granda parto di sa valoro, e la kontinueso di la evoluco restas sekura. Sed altraflanke on supresas nombro de malfacilaji, qui prizentis su en la instrukto ed uzado ; en ico on konsideris atente [ 27 ]la prezenta kritiki di Esperanto, tute egale, kad li venas de amiki o de malamiki. »
« …. Se do til nun, ad ica, qua konvinkita pri la graveso di internaciona helplinguo, questionis, quan il devis lernar, on devis facar respondo ajornanta, nun, pos kelka monati, on povos facar tute determinata respondo. Nam la periodo di konkuro inter la diversa solvi di l’problemo devas nun konsideresar quale fermita, ed omni, qui esas pronta pozar la avantajo di la granda ideo super lia personala tendenci, povos future uzar lia fortesi en sama direkto, perturbata da nula kontrala kombato. Ne pro ke la kunlaboranti di la verko kredis, ke de nun on povas pozar normo por sempre nechanjebla, qua devus adoresar da omni quale idolo netuchebla. La kontrajo esas vera. Quale Baudouin de Courtenay montras konvinkante en verketo balde aparonta Zur Kritik der künstlichen Weltsprachen[21], la principi, quin sequis Zamenhof en sa invento (versimile sen formular li explicite) riprezentas nulo altro kam la direktiva linei, en qui movas la « naturala », c. e. nekontrolata evoluco di la indo-europana lingui. Nulu audacos afirmar, ke ca evoluco esas nun finita, od esos irgatempe finita. Nu, juste quale en Esperanto la nuna generala linguo-koncio trovis oportuna korporigo, per ke la nekoncia influi ed impulsi esis exekutita koncie, en la futuro anke la evoluco mem devas esar organizata e protektata kontre la nereguloza influi di la nekoncianta faktori ».
— Die Woche (Berlin, 23 nov. 1907) publikigis altra artiklo di So Prof. Ostwald sub la titolo Die internationale Hilfssprache, en qua on lektas la sequanta peci :
« Juste quale la kopiisti olim iracis kontre la imprimpresilo, quale la piktisti kontre la fotografado ed la veturisti kontre la fervoyi, multi kredas su lezata en lia spiritala ekonomio, kande anke en ica domeno (la linguo) la homala koncianta tekniko valorigas su e pretendas solvar ica parti di la problemo, por qui la til-nuna « naturala » produktaji ne konvenas : c. e. la internaciona relati… »
« La artificala Helplinguo havas nun la proprajo di omna granda teknikal progreso, c. e. ne sole vicar la existanta, sed furnisar multe plu bona… »
« Se jam Esperanto kun sa nuna neperfektaji divenis tute internaciona en la lasta yari, on povas expektar difuzo ankore multe plu rapida, pos ke on supresos kelka ek la max jenanta impedili. Exemple existas en Esperanto aro de literi, qui devas skribesar kun cirkumflexo supre. Co esas impedilo preske absoluta por la acepto di ca linguo en la omna-diala jurnalaro, e co tante plu, ke la jurnalo esas plu importanta. Nam la granda jurnali esas exekutata nun max ofte per kompost-mashini ; sed ici havas nula literi di ca speco, e devus esar altre konstruktita por admisar tala literi…. Me havas [ 28 ]avan la okuli tuta tragedio[22] di fervoroza Esperantisto, qua pro ca motivi povis trovar longatempe en sa naskala loko nula imprimisto, qua volus aceptar sa publikigaji di komuna utileso.... »
« Pro co esis tam precoza por la afero, ke la Komitato di la Delegitaro povis utiligar la sperienci di l’ Esperantisti por supresar tala ed altra malbonaji. Nam on devas ne tacar ico : la esperantistal organizeso mem rifuzis su til nun a ca necesa laboro. Kontre omna provi enduktar plubonigi, mem kande li venis de la inventinto di la linguo, on sempre retiras su dop la absoluta netuchebleso di « Fundamento ».... Quale motivo por ico on sempre alegas la destino di Volapük, qua perisis, on dicas, pro sa chanji… Certe, ni omni volas lernar de la historyo. Sed por povar lernar ek ica libro, on devas unesme korekte lektar. E se ni rigardas plu exakte, Volapük ne perisis pro la chanji, sed pro la absoluta rezisto di l’inventinto ad omna chanji, qua tante grandigis la tenso, ke fine la tuto explozis.... »
« Nun un chefa punto. Nula homala instituajo esas nechanjebla. Mem la internaciona komisitaro di l’metro, qua laboras de 30 yari, ne venis til nun ad definitiva rezultato en sa tasko (semblante simpla), determinar stango ek platino quale unajo di longeso, e peco de sama metalo quale unajo de graveso. E co suficas ad sa gloryo !.... Same esas nepensebla, ke aparato tam komplikita kam universala linguo, mem se on trovus la formo momente max kontentiganta, povus restar de nun nechanjebla.... On devas do ne sole determinar uniforme la nuna stando de universala helplinguo, sed anke sekurigar la kontinua ed reguloza evoluco por la futuro.... Tale omno parolas (pledas), por ke ne sole la plubonigi agnoskita quale necesa esez nun exekutata, sed samtempe por ke esez kreata fixa e duranta instituajo, ad qua esos komisita la futura administrado di l’nuva linguala domeno ».
«… Omna tala aferi prenis sa origino en privata inicatemeso, qua havas la tasko, pruvar la exekutebleso di la kozo. Sed kande ca esas agnoskata e komprenata, la Stati eniras kun lia plu granda moyeni ed autoritato. Til lor la devizo esas : « La voluntuli ante[23] ». »
Wissen und Leben, 15 febr. 1908 : Prof. Dr R. Lorenz, Das Problem der Weltsprache (Zurich, Suiso). — Bonega artiklo propagema por Delegitaro ed Esperanto, precipe de la vidpunto di la cienco. Ni citos penso aparte rimarkinda :
« Juste en ica loko impozas su esencala questiono : koncesate, ke LI. esas necesa, ke artificala linguo esas kapabla plenigar ica kondicioni, quale esos ebla starigar e konservar sistemo unfoye elektita ? Nula komisitaro povas impedar, ke nuva sistemi aparas.... Ad ica dubi on povas felice opozar grava argumenti. Kelka exempli [ 29 ]di la stabileso di inventuri : la noto-skribo ne variis esence de Guido de Arezzo (nask. 990), omnakaze de Joh. Seb. Bach. La partigo di tempo en duople dekdu hori e di horo en sisdek minuti evas adminime 3 000 yari. La horlojo e la montrili sur la posh-horlojo venas, kun tre neesencala chanji, de la Renesanca periodo. La violono konservis til nun la karakterizanta formo, quan la malnuva Italiani donis ad ol : kad ne esas mirinda, ke ca ligno muzikala konturizita devas posedar juste ca formo, por donar ad vi agrabla sono ?.... Ek ico on povas konkludar ke, kande inventuri od instituaji atingis ula grado de perfekteso, li esas dotita por la futuro per stando di stabileso, qua impedas, ke li povez esar simple vicata per altra. Ni afirmas, ke Esperanto esas tala inventuro. Ol esas konstruktita sur bazo di principi, qui esas la rezultato di tricentyara evoluco di l’ideo di L. I. Omna altra inventanto devos egale sequar ica principi ».
Con pruvas la Histoire de la Langue universelle, en qua trovesas cirke dek lingui, qui relatas inter su proxime quale dialekti di sama linguo. Fine :
« Existas inventuri, qui en sua esencala traiti povas esar nur unfoye inventata. Tala inventuro esas la linguo, qua rezultos ek Esperanto, kande ol ricevos la chanji, quin la Delegitaro opinionas necesa. On kalkulis, ke la nuna Esperanto devas esar konsiderata quale jam permananta per 80 til 90 po 100 segun la principi di la L. I. Juste pro co ica lingvo suportos la necesa chanji, sen ke la max malgranda konfuzigo aparos. E pos ica periodo sa stabileso esos tam perfekta, kam ica di la naturala lingui, co esas, sa chanji perturbos ni, en la duro de kelka generacioni, tam malmulte kam en ici ».
L’autoro konkludas : « La du movadi por endukto di L. I., qui til nun kuris sendepende e paralele, la teoriala di la Delegitaro e la praktikala di Esperanto, unigos su future ed kreskos en potenta fluvyo komune fluanta ». Tala esas anke nia espero e deziro.
Tra la Mondo (tutmonda ilustrata Revuo esperantista ; januaro 1908). En artikolo : « La Delegacio kaj Esperanto », So Aug. Montrosier parolis pri la decidoj de nia Komitato je konservema vidpunkto. « Efektive, Esperanto estas jam lingvo vivanta, kaj tre vivanta, do ĝi devas evolucii kiel evolucias la vivantaj lingvoj, t. e. per akcepto, post uzo — eĉ uzado — de novaj formoj kaj esprimoj. »
Bone, bonege ! Sed la vivantaj lingvoj havas ja nenian Fundamenton, nenian kolekton da vortoj kaj frazoj netuŝeblaj, kiuj « impedas » la liberan uzon kaj akcepton de novaj formoj. « Jam, en sian teknikan vortaron, So Verax enkondukis novajn sufiksojn, kaj, ĉar ili ŝajnis bone elektitaj, neniu, eĉ el la plej konservemaj esperantistoj, sonĝis fari ian kritikon, lasante al la tempo la taskon, ilin pravigi, aŭ forseti kelkajn el ili. Tia estas la vera liberema maniero por la evolucio de la lingvo ».
Certe, sed tiu maniero estas nun neebla, kaj nia estimata [ 30 ]kunfrato revis la fakton, kiun li citas kiel pruvo. Tute kontraŭe, So Verax proponis kaj provis enkonduki du sufiksojn absolute necesajn kaj tre bone elektitajn, nome -iz kaj ‑oz, unue en la Scienca Revuo, due en sia Vocabulaire fr.‑esp. photographique (1907). Sed poste, en lia Vocabulaire technique (Hachette), oni ne trovas plu ilin (krom kelkaj esceptoj, kiel chauler kalkizi, siliceux silicoza), kaj li mem deklaras en Autaŭparolo, ke li « renuncis » tion fari. Kial do ? Kredeble, pro ke li timis (ne malprave !) la furion de la «konservemoj, de la « Fundamentistoj » fanatikaj, kiuj ne permesas, ne sole ke oni ŝanĝu vorton, sed ke oni aldonu ion al la sankta libro ! Tia estas la « grandega libereco » kiun oni ĝuas sub la regno de Fundamento ! Kiel do la « tempo » kaj la sperto povus « pravigi » la novaĵojn kaj plibonigojn, se pro la fanatikeco de kelkaj ĉefoj oni ne « audacas »[24] ilin proponi kaj publike provi ? Tiel la ekzemplo mem citita de So Montrosier por pruvi la liberecon de evolucio rifutas lian aserton. La « vera liberema maniero » ekzistos kredeble de nun dank’ al ni, sed ĝis nun ĝi tute ne ekzistis.
— La prezidanto de germana grupo esperantista skribis al ni (20. I. 08) tekste :
« La projekto de Ido tre plaĉas al mi. Mi nun instruas Esperanton de du jaroj, kaj tial mi povas certigi vin, ke mi ĝojos kiam estos malaperintaj la vortoj ĉiu, ĉia, k. t. pl., la deviga akuzativo kaj la fleksitaj adjektivoj. Ĉio ĉi estis por la lernantoj la kaŭzo al la plej grandaj eraroj. Treege mi salutas la reguligon de la derivaĵoj kaj la enkondukon de novaj sufiksoj. »
— Prezidanto de franca grupo esperantista skribis al ni (29. II. 08), tradukite :
« La forigo de la vortetoj iu, kiu, k. t. p. estos por ĉiuj granda liberigo. Tio estis la malfacilaso, kiu senkuraĝigis la lernantojn de niaj kursoj. »
— La estro de angla grupo esperantista skribis al ni tekste en ES. (13. I. 08) :
« Me tute konsentas kun vu, ke partiani di futura linguo internaciona ne devas esar fanatika sed liberala e progresema. Me konocas nula Esperantisto, qua ne plene aprobas la enkonduko di nuva alfabeto sen supersignita literi, e konseque me argumentas, se un reformo esas necesa, ni anke samtempe korektigez la cetera difekti. Multa « primitiva » Esperantisti, qui parolas pri la absoluta [ 31 ]neceseso e granda utileso de la akuzativo, nultempe uzas ica gramatikajo, kande la senco absolute ol postulas, — personi qui studiis Esperanto de multa yari. »
— Membro de grupo esperantista, en german-lingua urbo, skribis al ni (7. I. 08) tekste :
« …Estante instruisto de L. I. en la kursoj de la ĉitiea « Grupo Socialista », t. e. havante ĉefe neinstruitajn laboristojn kiel lernantojn, mi tuj ekrimarkis la tre grandajn avantaĝojn[25] de la ŝanĝoj kaj aldonoj de vi proponitaj. Precipe la anstataŭigo de la « tabelo » (kiu, kio, kies, k. t. p.) ŝajnas por mi dezirindega ; mi rimarkis, ke ordinara cerbo pli facile lernas 500 radikajn vortojn ol la 14 erojn de tiu ĉi tabelo. Tiu fakto komence ŝajnis al mi nekomprenebla, sed ĝi estas fakto. Ankaŭ la akuzativon, almenaŭ en la simpla vortordo, mi tre volonte forĵetus, kiel same la akordon de la adjektivo kun la substantivo. Mi povus eĉ diri, ke instinkte mi sentis jam ĉiujn aluditajn de vi mankojn en Esperanto, sed ĝis nun timis tion malkaŝe elparoli. La ega neceso de la sufiksoj iz, oz, if, ankaŭ ŝajnas indisputebla al mi.....
« Fine mi deziras ankoraŭ diri ion pri manko aŭ neoportunaĵo en Esp., kiun vi en via broŝuro ne aludis[26], sed kiu estas tre malagrabla en la rapida parola uzo de la lingvo : pri la tro granda simileco de l’personaj pronomoj mi, vi, li, ŝi, ĝi, ni, vi. Tiuj pronomoj (kun ili ankaŭ la posedaj pron.) nepre devas pli rimarkeble diferenci, kaj tion oni jam atingus, se vi estus anstataŭata de vu ekz., kaj ĝi de lo. Tiu lasta ŝanĝo sufiĉe multe pligrandigus ankaŭ la belecon de L. I., kaj tio estas tute ne malĉefa, ĉar la belecon de lingvo oni aŭdas de la unua momento, dum la aliaj kvalitoj bonaj estas nur poste rimarkataj[27] ».
Ica letero respondas frapante ad iti, qui asertas, ke ni vizas nur la avantajo di la ciencisti e tute neglijas la « amaso », ke ni komplikas la linguo ed igas ol tro malfacila por la ordinara spiriti. Tute kontre, gramatikala simpligi vizas precipue igar la linguo plu facila ad la meze instruktita homi, dum ke la regulizo e kompletigo di la derivado igas ol plu komoda por la ciencisti.
— Ni ricevis de Usonana Esperantisto la sekvantan tre interesantan leteron (14. II. 08), tekste :
« … La lingvo internacia de Dro Zamenhof estas mirinda, sed en ĝia nuna formo la Amerikanoj trovas ĝin tre malfacilan, kaj mi vere kredas, ke la movado esperanta baldaŭ mortiĝos tie ĉi, esceptinte ke oni ŝanĝu la lingvon.
« Kiel pruvo mi prenas la liberecon prezenti al vi la historion de nia X.‑a Esperanta grupo : – Antaŭ du jaroj nia grupo havis cent [ 32 ]dudek anojn. Unue la entuziasmo estis granda. Ĉiu ano promesis lerni la karan lingvon kiel eble plej baldaŭ. Tiam la ĵurnaloj Esperantaj diris : « la X‑a grupo kreskas rapide ; la entuziasmo estas granda. »
« Sed nun ! El la cent dudek anoj, estas nur kvar, kiuj povas iomete paroli la lingvon, kaj la grupo malgrandiĝis kaj malgrandiĝis ĝis la nuna kondicio, kiu estas tre malfeliĉa. Ni havas nun eble dek aŭ dekkvin anojn, kiuj ne volas ĉeesti ĉe niaj kunvenoj.
« En Y…, Z… kaj aliaj urboj… » (en Usono) « la sama kondicio eksistas. Ĉie la simila indiferenteco.
« Estas nur unu klarigo por tiu ĉi malfeliĉa afero. Esperanto en ĝia nuna formo ne plaĉas la homojn Amerikanajn. Estas tro malfacila. La eterna kazo akuzativa, la adjektivo ŝanĝebla, la literoj ĉ, ĝ, h, ĵ kaj ŝ, la diftongoj, la chiuantes » (sic !) « k. t. p. estas maltoleremaj. Reformo devas veni. Vere diras M. Ido : Halto esas morto, progreso esas vivo.
«Mi certigas vin, ke estas Esperantistoj en X… kiuj kore ŝatas vian laboron pri l’Esperanto réformé, kaj ni esperas baldaŭ ricevi de vi la lumon, kiu estas bezonata. Prosperu via ĵurnalo ! Vivu la reformo ! »
Kompreneble, ni citas nur kelkajn ekzemplojn el multaj similaj leteroj ricevitaj de ĉiuj landoj. Ni aldonos nur tiun letereton de germana Esperantisto, tre fervora propagandisto, pri la Étude sur la dérivation en Esperanto de So Couturat (6. IX. 07) :
« Vi havis la kuraĝon diri, kion multaj, multaj pensis. Falas la diaĉo Fundamenta Krestomatio, disrompiĝas la diaĉo Fundamento. Esperanto fariĝas Esperanto, la vera, libera Esperanto. Mi komencis malami Esperanton, mi komencos ami Esperanton. La batalo komencas. Ke Esperanto venku, kaj ne la « Esperantistoj » ! Se ili venkos, Esperanto estas pereonta ».
En la sequanta numeri ni publikigos : la Konkludi di la Raporto prezentita ad la Komitato da sa Sekretaryi ; ni apertos la rubriko Linguala Questioni, e ni ampligos la rubriko Bibliografio (Libri e Jurnali), quan pro manko de loko ni devis mallongigar en ica numero.
Balde aparos, pri ES. : Lernolibro kompleta por Esperantisti ; Gramatiki elementala e kompleta, ed Exercaro, en germana, angla e franca lingui ; guidlibreti e du vortolibri en singla ek ica tri lingui. Progreso anuncos lia aparo.
Abrejuri : D. germana ; E. angla ; EP. Esperanto primitiva ; ER. Esperanto reformita (proyekto de 1894) ; ES. Esperanto simpligita ; F. franca ; G. greka ; I. italiana ; IN. Idiom neutral ; L. latina ; LI. linguo internaciona ; R. rusa ; S. hispana.
Le gérant : L. Couturat.
Coulommiers. — Imprimerie Paul BRODARD.
- ↑ « Unu mondlingvo estas tute en la direkto de niaj praktikaj bezonoj ; ĝi aperas kiel la kompletigo, kiel la krono de niaj internaciaj institucioj. Sed mondlingvo estas ankaŭ — anstataŭ meriti la ŝercon de la instruitoj — scienca dezirindaĵo ». Auf Anlass des Volapüks (1888).
- ↑ Prof. W. Ostwald, Vorlesugen über Naturphilosophie (1901).
- ↑ Opinio esprimita precipe de Julius Lott kaj So Liptay (1890).
- ↑ Kun la afabla konsento de So Rosenberger, eldonanto de la ĵurnalo Progres, kiu bonvole deklaris al ni (18. XII. 07), ke la sameco de titolo montras la samecon de celo.
- ↑ D. verantwortlich ; E. responsible ; F. responsable ; I. responsabile ; S. responsable.
- ↑ Post tiuj linioj klarigaj : « Dum tiu kunsido, en kiu kompreneble estis diskutata la demando, ĉu ia lingvo estas la proprajo, aŭ de sia aŭtoro, aŭ de la societo, kiu ĝin uzas kaj praktikas, So Jespersen faris deklaron, inspiritan de l’historio kaj evolucio de la lingvoj, pri kiu, pro ĝia teoria karaktero, la Komitato ne kredis necesa voĉdoni, sed kiun ĝi decidis aldoni al la protokolo kaj inserti en la Raporto » (frazo eltirita el la protokoloj).
- ↑ Cetere, la multaj leteroj, kiujn la sekretarioj ricevis okaze de la kunveno de la Komitato, aparte de la delegitoj (kiuj estis invititaj esprimi sian opinion kaj deziron pri la « elekto » de L. I.), montras, ke preskaŭ ĉiuj komprenis tiel la taskon de la Komitato : la unuj postulante, ke la Komitato alprenu Esperanton kun necesaj plibonigoj (kiujn kelkaj precize difinis); aliaj petante, ke la Komitato alprenu Esperanton sen ia (almenaŭ nuna) ŝanĝo, kio implikis evidente la povon fari tiajn ŝanĝojn; aliaj dezirante, ke oni faru kvazaŭ kunfandaĵon el la plej bonaj lingvoj, forigante iliajn respektivajn difektojn. Eĉ aŭtoro de L. I. akceptis tiun povon, nome So Rosenberger, ĉefa aŭtoro de Idiom Neutral, ĉar li prezentis al la Komitato projekton (ne eldonitan) de reformo de Idiom Neutral, kiu estis zorge ekzamenita.
- ↑ Vidu la Etat de la Délégation au 1er octobre 1907.
- ↑ Vidu la Liste des signatures recueillies par la pétition aux Académies (Oni povas postuli tiujn dokumentojn de la sekretarioj de la Komitato).
- ↑ Kiuj ĝis tiam estis nur sekretarioj (balotitaj) de la Komitato, kaj konsekve ne partoprenis la voĉdonojn antaŭajn.
- ↑ Efektive, ni kredas scii, ke oni proponis al la L. K. nenian difinitan demandaron, ke ĝi sekve ne faris formalan voĉdonon; plue, ke oni ne parolis al ĝi pri Ido, apenaŭ pri la reformoj proponitaj; ĉiuokaze, la membroj ricevis la Konkludojn de nia Raporto nur post la konsultado supredirita. Oni povas do diri, ke ili esprimis simplajn antaŭjuĝojn, ne sciante ekzakte, pri kio oni demandis ilin.
- ↑ Oni scias, ke eĉ bonaj kaj « fidelaj » Esperantistoj ne akceptas la aŭtoritaton, ĉu de la Lingva Komitato, ĉu de la kongreso, kiel regulan, superegan kaj leĝdonan. Oni do ne povas postuli de ni tion, kion ne ec ĉiuj Esperantistoj akceptas.
- ↑ La radiko respond tute ne konvenas por la ideo : ni alprenas la radiko respons, kaj konstruas la familion jene :
- Responsar D. verantworten, E. answer for, F. être responsable de.
- Responsiva D. verantwortlich, E. responsible, F. responsable.
- Responsiveso D. Verantwortlichkeit, E. responsibility, F. responsabilité.
- ↑ Deklaro de Boulogne (1905).
- ↑ Cetere, estas tre grava kaj bedaŭrinda kulpo, ke oni penis miksi kaj preskaŭ substitui al la oficiala intertraktado privatan korespondadon inter apartaj membroj de la du Komitatoj. Tion pruvas la dua letero de So Ostwald, la cirkulero de Dro Zamenhof (« Ni multe korespondis kun ili… ») kaj la letero de So Boirac, kiu proponas « daŭrigi korespondadon » (personan kaj ne oficialan) « kun la Prezidanto kaj la ĉefaj membroj de la konstanta Komisio de la Delegacio ». Tio ja ne estas korekta kaj regula modo de intertraktado, kaj povis nur naski malkompreniĝojn tre danĝerajn ; kaj tio estas des pli stranga, ke So Boirac mem konsilis al la membroj de la Lingva Komitato tute ne korespondi rekte kaj private kun la sekretarioj de nia Komitato (circulero 8a,12a nov. 1907).
- ↑ Tie ĉi eble signifas, D möglich. E. F. possible, kaj ne D. vielleicht, E. perhaps, F. peut-être.
- ↑ T. e. : la Raporton pri la laboroj de la Komitato, la Konkludojn de la Raporto prezentita al la Komitato, kaj la cirkuleron de 15a Decembro al la Delegitaro (ĉio en franca lingvo).
- ↑ Aludo al projektoj de cirkuleroj de Dro Zamenhof, ne publikigitaj.
- ↑ Jen la teksto mem de So Grabowski (Esperantisto, Julio 1893 ; citita en Les Nouvelles Langues internationales, p. 28) : « Ne alor’ ni perfektigos nian lingvon, kande lo estos akceptita de la mondo, sed — la mondo akceptos lon alor’, kande nia lingvo estos perfekta ».
- ↑ Ido, quan on akuzas komplikar la linguo, dicus plu simple : « progresiva » o « gradoza perfektijo ».
- ↑ Publikigita en Annalen der Naturphilosophie di Prof. Ostwald, t. VI, p. 384-433. Ni publikigos balde extraktaji di ca grava verketo.
- ↑ En senco figurala : historyo preske tragika.
- ↑ Noto di l’tradukinto. — Ni esis obligata uzar ES. por ica traduko, nam ni ne povus facar ol tam akurate en EP.
- ↑ « Audac » tute ne estas « kuraĝ », kvankam EP. intermiksas tiujn du ideojn.
- ↑ Ca vorto ne apartenas ad EP., sed ad ES.
- ↑ Etude sur la dérivation en Esperanto de L. Couturat.
- ↑ Oni rimarkos, ke la skribanto ne jam konocis la projekto di Ido, qua juste kontentigas sa lasta deziro.