Page:Progreso - 1a yaro.pdf/23

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been validated.
9
RAPORTO PRI LA LABOROJ DE LA KONSTANTA KOMISIO
RAPORTO
pri la laboroj de la Konstanta Komisio.

Dum la kunsidoj de la Komitato estis jam deciditaj en la Gramatiko de Ido la sekvantaj korektoj :

§ 1 : j povos esti pronuncata kiel j franca ; x, kiel gz ; qu, kiel kv.

§ 13 : minme estos anstataŭata per minim(‑e).

§ 16, noto aldonota : « Infinitivo aŭ participo konstituas propozicion. Ekz. : Me vidis leono ekirar ek sua kaverno ; me trovis il lektanta sua jurnalo ».

§ 40 : Oni uzos no por diri D. nein, E. no, F. non, k. t. p. Ne D. nicht, E. not, F. nepas.

§ 42 : Oni povos forigi de post nomo de mezuro aŭ kvanto : metro drapo ; taso teo.

§§ 69, 77 : proxim(‑e) anstataŭ prox(‑e).

§ 82 : La vorteti ad, ed, od povos esti eliziitaj, t. e. forlasi la d por belsoneco ; sed ad estos uzata plena en kunmetado.

§ 88 : sis anstataŭ ses (nombro 6).

§ 139 : sufikso ‑end anstataŭ ‑ind (« kiu devas esti… »).

§ 140 : sufikso ‑ind anstataŭ ‑ign (« kiu meritas esti… »).

§ 150 bis : oni alprenas novan prefikson mis‑ por esprimi : erore, malprave. Ekz. : mis-audar, mis-komprenar.

La konstanta Komisio faris nur unu kunsidon, la 25 oktobro matene. « Ĉeestis : Soj Ostwald, Baudouin de Courtenay, Jespersen kaj Couturat. Pri la pronomoj, nenia decido estis farata. Pri la konjugacio, la komuna opinio estis, ke konvenas konservi plej kiel eble la konjugacion de Esperanto. Oni poste diskutis diversajn praktikajn demandojn, kaj la Komisio disiĝis, rezervante fini la diskutojn per korespondado, kaj, se bezone, ree kunveni ». (Traduko de la protokolo de tiu kunsido, subskribita de la kvar membroj ĉeestantaj).

La Komisio ricevis poste kelkajn proponojn, ĉu de siaj membroj, ĉu de eksteruloj, rilate al diversaj punktoj de la gramatiko. Ĉiuj tiuj proponoj estis komunikitaj al la membroj kaj letere diskutitaj. La 13a decembro 1907, laŭ la deziro esprimita de la prezidanto, So Ostwald, la sekretarioj sendis al la membroj demandaron enhavantan ĉiujn demandojn diskutitajn kaj decidotajn. La voĉdonado pri tiu demandaro