Page:Progreso - 1a yaro.pdf/24

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been validated.
10
PROGRESO

estis fermita la 20a februaro 1908, kaj jen estas la resumo de la decidoj faritaj :

La pronomoj personaj estos, en ununombro : me, tu, vu (2a pers. respekta) ; il (m.), el (f.), ol (n.) ; en multnombro : ni, vi, li (por la 3 genroj) ; kaj, kun distingo de genro (laŭ bezono) : ili, eli, oli. Pronomo refleksa : su (ne varianta).

La pronomoj-adjektivoj posedaj estos : mea, tua, vua, por la 3a pers. unun. : sa ; nia, via, lia ; ilia, elia, olia. Se oni bezonas distingi la genron de la posedanto en ununombro, oni prefixigos al sa la pronomojn : il, el, ol, kaj oni ricevos tiel : ilsa, elsa, olsa. La multnombro de ĉiuj tiuj pronomoj estos farata anstataŭante ‑a per ‑i (nur kiam ili estas pronomaj, t. e. solaj). La poseda pronomo de la refleksa estas sua, multn. : sui. La uzo de tiu pronomo estas deviga nur kiam salia estus dusenca.

Konsekve : oni reprenas nun (anstataŭ nunk) ; nu (anstataŭ na), kaj yes (anstataŭ si).

La montraj pronomoj estos : por proksimeco : (i)ca ; por malproksimeco : (i)ta. Ne variantaj kiel adjektivoj ; kiel pronomoj, faros multnombron per i anstataŭ a : ici, iti. Neŭtrala formo (por objekto nedeterminata) : ico, ito. La komenca i povas esti forigata, se la bonsoneco ĝin permesas.

Kiam oni bezonos montri la genron, on prefixigos il, el, ol al la formoj sengenraj ca, ci, ta, ti. Oni ricevos tiel : ilca, elca, olca ; ilci, elci, olci ; ilta, k. t. p.

La formoj kun c servos kiel ĝeneralaj montriloj (sen distingo de proksimeco) ; la formoj kun t servos kiel korelativoj de la pronomoj relativaj qua, qui, quo (ta qua, ti qui, to quo).

Oni alprenas la konjugacion sintezan de Ido en pasivo, t. e. la formojn (laŭvolajn) : amesas (esas amata), amesis (esis amata), amesos (esos amata), amesus (esus amata), amesez (esez amata), amesar (esar amata). Sed oni ne alprenas la konjugacion sintezan de Ido en aktivo, t. e. la sufikson ‑ab, por la tempoj kunmetitaj, antaŭaj (formoj : amabas, amabis, amabos, amabus, k. t. p.)

Oni alprenas la sufikson ‑opl anstataŭ ‑obl (por nombroj), por havi la verbon obligar devigi.

Oni alprenas la sufikson ‑er (kiu estis forigita kun sia nuna senco) por montri la amatorojn (de arto, metio aŭ sporto), distingatajn de la profesiistoj : cikl-ero, cikl-isto.

Oni alprenas la prepozicion segun anstataŭ slon (laŭ Esp.).