Page:Progreso - 1a yaro.pdf/38

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been validated.
24
PROGRESO

laŭdinda celo de pacemeco, ĝi konigis tiun alprenon per tiaj terminoj, ke ili ebligus al la Esperantistaro konsenti pri tiu decido ; ke pro tio, la Komitato de la Delegacio meritas la dankojn de la Esperantistoj ;

Konsiderante ke la timo pri konfuziĝo de la propaganda movado estas sufiĉege kompensata per la bonaĵoj devenontaj de la grava plibonigo de la lingvo, per la ĉeso de la izolaj reformistaj provoj kaj de la internaj malunuiĝoj, per la malapero de la konkurantaj sistemoj kaj per la grandega kunhelpo de la Delegacio kaj de la sciencularo, kiun ĝi riprezentas ;

Konsiderante ke la fina decido de la Komitato de la Delegacio :

« La Komitato alprenas principe Esperanton, pro ĝia rilata perfekteco kaj pro la multaj kaj diversaj jam faritaj aplikoj de ĝi, sub la kondiĉo de kelkaj ŝanĝoj efektivigotaj de la Konstanta Komisio, laŭ la senco difinita en konkludoj de la raporto de la Sekretarioj de la Komitato kaj de la projekto « Ido », provante interkonsenti kun la Esperantista Lingva Komitato »

ke tiu decido estis alprenata per ĉies voĉdonoj, inter kiuj estis ankaŭ tiu de la Prezidanto mem de la Esperantista Lingva Komitato, Sro Boirac ;

Decidas tute akcepti la decidon de la Komitato de la Delegacio,

Eldiras la deziron, ke realiĝu interkonsento inter la Esperantistaro kaj la Delegacio,

En okazo de ne-interkonsento, rezervas al si la eblon tiam alpreni decidon konforman je la supraj konsideraĵoj,

Komisias siajn delegitojn ĉe la Komitato de la Belga Ligo Esperantista konigi kaj defendi la jenajn konkludojn kaj donas al ili, por tiu kunveno de la Komitato, la necesan plenan povon.

Tiel proponita kaj aprobita ĉe la kunsido de la 27a de Januaro 1908.

La Komitato de la « Esperantista Societo » de Verviers.

Rezolucio de la Societo « Esperanto » en Leopolo
(Galicio, Aŭstrio).

La anoj de Societo « Esperanto » en Leopolo, kunvenintaj la 5an de Februaro 1908,....

konsiderinte, ke la nuna tempo, pro l’agado de la Delegacio kaj la ankoraŭ limigita disvastiĝo de Esperanto, montriĝas kiel la plej ĝusta eĉ sola momento, por oficiale enkonduki en nian lingvon la necesajn aldonojn kaj plibonigojn, kaj forigi la mankojn, kies ekzistado estis de longa tempo konstatita de Aŭtoro kaj aliaj plej bonaj Esperantistoj ;

konsiderinte la grandan senpartiecon kaj kompetentecon de laboroj de l’ Komitato, kies fina decido.... estis akceptita ĉiuvoĉe ;

konsiderinte ke la proponitaj reformoj, konservante ĉiujn bonajn ecojn de Esperanto, pligrandigos ilin per simpligo de la lingvo, donos al ĝi pli internacian karakteron, kaj (per alpreno de kelkaj