Page:Progreso - 1a yaro.pdf/25

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been validated.
11
KRONIKO

Oni alprenas la sufikson ‑yer anstataŭ ‑ing kaj ‑yer (de Ido) samtempe : t. e. anstataŭ ‑ing de Esperanto kaj ‑uj uzata por la nomoj de arboj aŭ plantoj (derivitaj de la nomo de floro aŭ frukto), kun la senco ĝenerala : « kiu portas ». Ekz. : pomyero, rozyero, fragyero ; kandelyero, plumyero, cigaryero. Cetere la uzo de ‑yer en tiu lasta senco estos malofta.

Oni nenion decidis pri la demando, ĉu oni alprenos por la nombroj da dekoj nomojn apartajn, kiel duenti, trienti, k. t. p. ; nek pri la demando, ĉu oni alprenos por kelkaj prepozicioj, kiel ad, kun, formojn diferencajn en kunmetado.

La Sekretarioj de la Komitato,
L. Couturat.
L. Leau.

KRONIKO

La Delegitaro por alpreno de internacia helpanta lingvo riprezentas nun 310 Societojn de ĉiuj landoj kaj ĉiuj specoj, kiuj aliĝis al la Deligitaro, elektis delegitojn kaj aprobis la sekvantan Deklaron (redaktitan la 17a Januaro 1901 de la unuaj delegitoj) :

« I. Estas necesa elekti kaj propagandi Lingvon helpantan internacian destinatan, ne por anstataŭi la naciajn lingvojn en la interna vivo de ĉiu popolo, sed por helpi la skribajn kaj voĉajn komunikojn inter personoj havantaj diversajn patrajn lingvojn.

II. Lingvo helpanta internacia devas, por utile ludi sian rolon, plenumi la sekvantajn kondiĉojn :

1o Povi servi al la kutimaj interrilatoj de la sociala vivo, al la komercaj interkambioj kaj al la sciencaj kaj filozofiaj rilatoj ;

2o Esti facile akirebla por ĉiu persono de meza elementa instruo, kaj aparte por la personoj de eŭropa civilizado ;

3o Esti nenia el la naciaj lingvoj.

III. Estas utila organizi Delegitaron ĝeneralan riprezentantan la aron de la personoj, kiuj komprenas la necesecon kaj la eblecon de helpanta lingvo kaj deziras ĝin uzi. Tiu Delegitaro elektos Komitaton enhavantan membrojn, kiuj povos kuniĝi dun kelka tempo. — La rolo de tiu Komitato estas difinita per la sekvantaj artikoloj.

IV. La elekto de la Lingvo helpanta apartenas unue al la Inter-