Page:Progreso - 1a yaro.pdf/30

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been validated.
16
PROGRESO

« Tia estis resume la rezultato de la unua konsulto de la Lingva Komitato.... Sed tiu konsulto ne estis sufiĉe preciza kaj la demando estas tro grava, por ke mi povu konsili tujan kaj definitivan decidon. » Kaj li proponis al Dro Zamenhof : « 1e Daŭrigi korespondadon » kun nia konstanta Komisio; 2e Preparigi « raporton pri ĉiuj proponoj de lingvaj ŝanĝoj ĝis nun al ni liveritaj de la Delegacia Komitato. »

Rimarku ni, ke So Boirac mem konfesas, ke la konsulto de la L. K. ne estis sufiĉe preciza (kredeble, pro ke la demandoj mem estis sufiĉe precizaj; kaj tio sola povas klarigi la fakton iom strangan, ke 8 el la membroj deklaris sin ne sufiĉe informitaj kaj sekve havis nenian opinion)[1].

Plue (kaj kredeble pro tio) So Boirac konsideris tiun konsulton kiel la unuan, kaj esprimis klare sian intencon daŭrigi la konsultadon kaj (iom malfrue, eble) studigi la reformojn proponitajn de nia Komitato.

Tion li skribis la 7an Januaro; nu, la 18an, t. e. 11 tagoj poste, li sendis al nia Prezidanto leteron por rompi la intertraktadon, kaj la saman tagon Dro Zamenhof skribis sian cirkuleron « al ĉiuj Esperantistoj ». Kio okazis en la intervalo, por klarigi tiel subitan kaj gravan ŝanĝon? Niaj legantoj konas la leteron, kiun So Ostwald sendis en tiu tempo al So Boirac, kaj povas juĝi mem, ĉu ĝi pravigas la « rompajn » leterojn de Soj Zamenhof kaj Boirac.

Se oni atente legas tiujn du longajn dokumentojn, oni trovas en ili nur unu motivon de la rompo : Dro Zamenhof mem formulis ĝin en tiu ĉi frazo : « La postulantoj respondis, ke por ili ne estas aŭtoritata nia Lingva Komitato, nek nia Kongreso. » Nu, la Delegitaro estas institucio tute nedependanta de Esperanto kaj de l’ Esperantistaro, ĉar ĝi enhavas anojn, kiuj tute ne estas Esperantistoj, kaj ĝia programo celas nur la ideon ĝeneralan de Lingvo internacia kaj la elekton senpartian de tia lingvo. Ĝi do nek devis nek povis rajte konfesi la aŭtoritaton, ĉu de la Lingva Komitato, ĉu de la Esperantista Kongreso, sur si mem[2]. Ĝi simple proponis al la L. K. intertraktadon kaj interkonsenton, pro la identeco de la celo kaj la simileco de la solvoj ambaŭflanke akceptitaj, kiel inter du memstaraj organizacioj, kies komuna profito estas konsenti kaj sin kunligi. Tion nek Dro Zamenhof nek la L. K. volis kompreni kaj akcepti.

  1. Efektive, ni kredas scii, ke oni proponis al la L. K. nenian difinitan demandaron, ke ĝi sekve ne faris formalan voĉdonon; plue, ke oni ne parolis al ĝi pri Ido, apenaŭ pri la reformoj proponitaj; ĉiuokaze, la membroj ricevis la Konkludojn de nia Raporto nur post la konsultado supredirita. Oni povas do diri, ke ili esprimis simplajn antaŭjuĝojn, ne sciante ekzakte, pri kio oni demandis ilin.
  2. Oni scias, ke eĉ bonaj kaj « fidelaj » Esperantistoj ne akceptas la aŭtoritaton, ĉu de la Lingva Komitato, ĉu de la kongreso, kiel regulan, superegan kaj leĝdonan. Oni do ne povas postuli de ni tion, kion ne ec ĉiuj Esperantistoj akceptas.