Page:Progreso - 1a yaro.pdf/32

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been validated.
18
PROGRESO

Esperanto[1], kaj nur la korespondo inter Prof. Ostwald kaj Rektoro Boirac estis oficiala. Do, eĉ se la leteroj de So Ostwald al Dro Zamenhof (kiujn ni ne konas) ne tute plaĉis al tiu ĉi, tio estis nenia taŭga motivo por « tuja kaj definitiva » rompo[2].

Tuj kiam ni eksciis, ke Dro Zamenhof havis tian intencon, ni sendis al li kaj al ĉiuj membroj de la Lingva Komitato la sekvantan leteron (personan, ne oficialan) por klarigi la situacion kaj se eble[3] pacigi la spiritojn :

Al la membroj de la Lingva Komitato.

Paris, la 26an de Januaro 1908.

Estimata Sinjoro,

La dokumentoj, kiujn ni jam sendis al vi[4], klarigis al vi la decidojn de la Komitato de la Delegitaro kaj la konduton de la estroj de Esperantistaro rilate al nia Komitato. La situacio, kiun tiu agmaniero naskis, estas plena je danĝeroj por Esperanto. Dependas de vi, dank’al via influo en Esperantistaro, eviti ilin per saĝaj kaj pacemaj konsiloj. Ni adresas do al vi, kiel al amiko de l’ideo de Lingvo internacia, por kiu ni ankaŭ batalis de sep jaroj kaj konstante batalas, insistan peton, ke vi konsideru trankvile kaj tute senpartie la nunan situacion.

Oni imagas volonte, ke la demando ekzistas nur inter la Lingva Komitato (kun Dro Zamenhof) kaj la Komitato de la Delegitaro ; kaj oni kredas, ke oni « savos » la netuŝeblan Esperanton, simple rifuzante diskuti kun nia Komitato kaj studi ĝian proponon, eĉ neigante ĝian rajton kaj la komision, kiun ĝi ricevis, ne de la Esperantistoj, sed de internacia kaj neŭtrala Delegitaro, tute sendependa je Esperanto.

Tio estas grava kaj danĝera eraro. La demando ne ekzistas inter

  1. Deklaro de Boulogne (1905).
  2. Cetere, estas tre grava kaj bedaŭrinda kulpo, ke oni penis miksi kaj preskaŭ substitui al la oficiala intertraktado privatan korespondadon inter apartaj membroj de la du Komitatoj. Tion pruvas la dua letero de So Ostwald, la cirkulero de Dro Zamenhof (« Ni multe korespondis kun ili… ») kaj la letero de So Boirac, kiu proponas « daŭrigi korespondadon » (personan kaj ne oficialan) « kun la Prezidanto kaj la ĉefaj membroj de la konstanta Komisio de la Delegacio ». Tio ja ne estas korekta kaj regula modo de intertraktado, kaj povis nur naski malkompreniĝojn tre danĝerajn ; kaj tio estas des pli stranga, ke So Boirac mem konsilis al la membroj de la Lingva Komitato tute ne korespondi rekte kaj private kun la sekretarioj de nia Komitato (circulero 8a,12a nov. 1907).
  3. Tie ĉi eble signifas, D möglich. E. F. possible, kaj ne D. vielleicht, E. perhaps, F. peut-être.
  4. T. e. : la Raporton pri la laboroj de la Komitato, la Konkludojn de la Raporto prezentita al la Komitato, kaj la cirkuleron de 15a Decembro al la Delegitaro (ĉio en franca lingvo).