Page:Progreso - 1a yaro.pdf/31

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
17
KRONIKO

Ĉar la sama pretendo troviĝas en la letero de So Boirac, sub formo de dilemo iom komplikita, kiun ni resumas jene : Aŭ la Delegitaro, kun sia Komitato, estis institucio nedependanta de Esperanto, kaj tiam ĝi havas nenian devon al la Esperantistaro, sed ankaŭ la Esperantistaro havas nenian devon al ĝi, kaj ne devas ricevi ordonojn de ĝi (laŭtekste !) ; aŭ la Delegitaro ne ekzistas plu kaj la Komitato iĝis pure kaj simple esperantista, sed tiam ĝi devas sin submeti sen kondiĉoj al la Lingva Komitato.

Tiu dilemo estis prezentata sub formo de demando al So Ostwald. Oni devis almenaŭ atendi lian respondon pri demando, kiun sola nia Komitato havis rajton solvi (kompreneble, la unua alternativo estas la sola ĝusta). Sed oni preferis tuj solvi ĝin per propra aŭtoritato, alprenante la duan alternativon kiel solan eblan, kaj decidante ke nia Komitato, iĝinte Esperantista, devas simple obei al la Lingva Komitato (vidu la cirkuleron de Dro Zamenhof, antaŭlasta paragrafo). Unuvorte, oni asertas, ke nia Komitato volis « doni ordonojn » al la Lingva Komitato, sed efektive oni pretendas, ke ĝi ricevu ordonojn de tiu ĉi.

Tio montras la malĝustecon de la supredirita dilemo : ĝi enhavas grandegan mankon. Kiam du potencoj intertraktas por atingi interkonsenton aŭ fari kontrakton, neniu el ambaŭ donas aŭ ricevas ordonojn de l’alia ; neniu estas devigata akcepti la proponojn de l’alia, tuj kiam ĝi akceptas intertrakti kun ĝi. Sed reale la L. K. ne volis eĉ intertrakti kun nia Komitato, kaj simple rifuzis konfesi ĝian sendependecon. Oni diras nun, ke la rompo okazis pro la « troaj pretendoj » de nia Komitato. Nu, kiam du potencoj intertraktas, la plej malgranda pretendo de ĉiu estas, ke la alia konfesu ĝian sendependecon, ĝian ekziston. Tia estis nia « troa » pretendo, kaj tion oni rifuzis al ni. Oni vidas nun, je kiu flanko estas la responsiveco[1] de la rompo.

Ni ne respondos al la ceteraj plendoj aŭ riproĉoj de Dro Zamenhof kaj de So Boirac. Ni rimarkigos nur la esprimojn, per kiuj Dro Zamenhof indikas la sciencistojn bone konatajn, kiuj komponas nian Komitaton : « la postulantoj », eĉ « la ribelantoj ». Ne sole ili tute ne konvenas al la personoj kaj al la cirkonstancoj, sed ili pruvas, ke bedaŭrinde Dro Zamenhof tre malbone komprenis la situacion, niajn intencojn kaj celon, kaj fine nian nediskuteblan rajton.

Fine, ni rimarkigos ke la korespondo inter So Prof. Ostwald kaj Dro Zamenhof estis privata, des pli ke Dro Zamenhof « tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiuj personajn rajtojn » pri

2

  1. La radiko respond tute ne konvenas por la ideo : ni alprenas la radiko respons, kaj konstruas la familion jene :
    1. Responsar D. verant­worten, E. answer for, F. être respon­sable de.
    2. Responsiva D. verant­wortlich, E. respon­sible, F. respon­sable.
    3. Responsiveso D. Verant­wortlich­keit, E. respon­si­bi­lity, F. respon­sa­bilité.