Page:Progreso - 1a yaro.pdf/17

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been validated.
3
NIA PROGRAMO

Du grandaj faktoj ĝustigas tiun koncepton : unue, la fakto, ke ĉiuj eŭropaj lingvoj havas saman originon kaj multajn komunajn trajtojn, ĉu en ilia gramatiko, ĉu en ilia vortaro : due, la fakto ke, pro la multigo de l’internaciaj rilatoj, tiuj lingvoj havas ĉiam pli da vortoj komunaj. La simileco de ilia konstruo permesas koncepti gramatikon internacian ; la komuneco de multaj vortaj aŭ radikoj permesas formi vortaron internacian. La verkado de la lingvo internacia ne estas plu afero de persona fantazio, sed afero de scienco, nome, de lingvoscienco.

Sur tiu firma kaj larĝa bazo, liverita de niaj eŭropaj lingvoj, la konstruo de lingvo internacia iĝas problemo tute preciza kaj difinita, kies solvo dependas de sciencaj kaj objektaj konsideroj. Pro la sama motivo, tiu solvo estas atingebla, ne plu per persona genio aŭ invento, sed per pacienca kaj multa persona laboro, kaj per intersekvaj alproksimigoj al tute difinita celo. La antaŭaj provoj servis, parte por montri la bonan vojon, parte (kaj precipe) por montri la malbonajn ; ĉar ĝenerale, en ĉiuj homaj entreprenoj, oni konas la bonan vojon nur kiam oni provis multajn malbonajn.

Hodiaŭ (kaj nur de ĉirkaŭ 20 jaroj) la ideo de Lingvo internacia estas tute klara kaj preciza ; kaj ĉiuj lastaj « projektoj » estas nur alproksimigoj pli malpli feliĉaj al tiu idealo. Oni do ne devas diri, kiel la nekompetentoj, ke ekzistas multaj lingvoj internaciaj konkurantaj, inter kiuj la publiko ne scias, kiun ĝi devas elekti. Ne : ekzistas unu Lingvo internacia ideala, kies la nunaj projektoj estas realigoj pli malpli perfektaj. Ili ne estas vere konkurantaj, sed kun-kurantaj : ili pli kaj pli proksimiĝas al la idealo, kaj konsekve unu al la alia, tiamaniere ke jam nun oni povas konsideri ilin kiel dialektojn de unu sama lingvo.

Por realigi la veran Lingvon internacian, restis nur fari kvazaŭ kunfandaĵon el ili, ne per kruda miksado, sed per scienca elekto de la bonajoj de ĉiu el ili, kaj per scienca kritiko de iliaj respektivaj difektoj. Tia estis la tasko de nia