Page:Progreso - 1a yaro.pdf/18

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been validated.
4
PROGRESO

Komitato, kaj la celo de ĝia zorga esplorado. Nun, ĉar Esperanto ŝajnis al ĝi « relative » la plej perfekta el tiuj solvoj, kaj cetere ĉar ĝi sin rekomendas al la atento kaj simpatio per siaj sukcesoj, ĝi estis alprenata kiel bazo de tiu laboro. En tiu senco, kaj nur en tiu senco, ni estas Esperantistoj, nome, tial ke ni alprenis « principe » Esperanton, aŭ pli ĝuste, la principojn de Esperanto, kiel bazon por la estonta Lingvo Internacia.

Ĉar oni ne devas forgesi tion : la Lingvo internacia ne estas farita, ĝi eĉ neniam estos farita (ne pli ol ia ajn el niaj « vivantaj » lingvoj), ĝi fariĝas kaj devas konstante fariĝi, kompletiĝi, perfektiĝi per la kunlaborado de ĝiaj anoj. Nia Komitato opiniis, ke la plej bona fundamento por tiu senfina disvolvado estas nun liverita de Esperanto, kaj ke ĝiaj principoj povas kaj devas regi la estontan Lingvon internacian. Ĝi intencas nur purigi kaj precizigi tiujn principojn, kiuj pli malpli konscie gvidis la aŭtoron, kaj reguligi aŭ kompletigi ilian aplikadon, profitante ankaŭ la bonaĵojn de aliaj tre estimindaj sistemoj aŭ projektoj.

Tiuj principoj solaj estas la vera « fundamento de Esperanto, kaj ne kelkaj vortoj, frazoj aŭ reguloj skribitaj unufoje por ĉiam, kiel netuŝebla modelo. Oni faris grandan eraron, kredante ke la lingvo estas definitiva, kaj gravan kulpon, volante fiksi ĝin sub ĝia primitiva formo. Ĉiu homa invento povas, eĉ devas esti plibonigata kaj perfektigata, kaj ofte estas granda diferenco inter ĝia primitiva formo kaj ĝia definitiva realigo. Oni honoras en Stephenson la inventinton de la lokomotivo ; tamen oni ne uzas plu lian lokomotivon (kvankam ĝi bone funkciis, kaj sufiĉis en sia tempo), kaj se li estus dekretinta, ke oni neniam konstruos lokomotivojn de alia tipo aŭ grandeco, oni estus ridinta pri li. Same estas en ĉiu fako de l’ homa industrio. Ĉiu progreso estas benata kaj favore akceptata, nur se ĝi ne pretendas bari la vojon al pluaj progresoj. Nu, kiam oni volis starigi, kiel « netuŝeblan » modelon kaj regulon, libron kiu enhavas ekzemplojn aŭ ĝermojn de