Page:Progreso - 1a yaro.pdf/16

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been validated.
2
PROGRESO

por esprimi siajn konceptojn, trovas nur neperfektan kontentigon en la naciaj vulgaraj lingvoj, kaj kreas al si laŭgrade artifican lingvon, jam grandaparte internacian. Tiel la lingvo internacia estas postulato, ne sole de la praktika vivo, sed ankaŭ de la sciencoj, kiel diris iam la fama filologo Prof. Hugo Schuchardt[1].

La konstruo de Lingvo internacia estas do, « ne fantaziaĵo, sed problemo scienca kaj teknika[2] » ; kaj, kiel ĉiuj problemoj de tiu speco, ĝi povas esti solvata nur per gradozaj proksimigoj al la celo, kaj per la kunlaborado de multaj samtempaj aŭ intersekvantaj pioniroj.

La unuaj revis pri filozofia lingvo, kiu estus pure logika instrumento kaj kvazaŭ resumo de la homa scienco ; sed ĉiu el tiuj projektoj estis ligita al filozofia koncepto, kaj valoris nur tiom kiom tiu ĉi ; ĝi estis persona verko, kiu devis perei kun sia kreinto.

Poste, inĝeniozaj inventistoj konstruis lingvojn vere artificajn, laŭ siaj propraj ideoj teoriaj, kreante arbitrajn vortojn kaj arbitrajn gramatikajn formojn : tiaj estis Volapük kaj ĝiaj imitantoj. Sed ili ankaŭ estis kreaĵoj de la persona fantazio de sia aŭtoro : kaj la imitantoj mem de Volapük montris klare, ke oni povas inventi tiom da Volapük-oj kiom oni volas, per simpla ŝanĝo de la arbitraj radikoj, afiksoj kaj fleksioj.

La demando pri Lingvo internacia fariĝis scienca nur kiam aperis la ideo, ke tiu lingvo ne devas esti inventata aŭ kreata, sed simple trovata aŭ malkovrata : ke ĝi ekzistas jam, « virtuale », en niaj eŭropaj lingvoj, kaj ke oni devas nur ĝin ekstrakti el ili, miksante al ĝi miniman parton de persona arbitro[3].

  1. « Unu mondlingvo estas tute en la direkto de niaj praktikaj bezonoj ; ĝi aperas kiel la kompletigo, kiel la krono de niaj internaciaj institucioj. Sed mondlingvo estas ankaŭ — anstataŭ meriti la ŝercon de la instruitoj — scienca dezirindaĵo ». Auf Anlass des Volapüks (1888).
  2. Prof. W. Ostwald, Vorlesugen über Naturphilosophie (1901).
  3. Opinio esprimita precipe de Julius Lott kaj So Liptay (1890).