Page:Progreso - 1a yaro.pdf/26

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been validated.
12
PROGRESO

nacia Asocio de Akademioj, kaj poste, en kazo de malsukceso, al la Komitato difinita en art. III.

V. Konsekve la unua tasko de la Komitato estos prezenti en devitaj formoj, al la Internacia Asocio de Akademioj, la dezirojn esprimitajn de la societoj kaj kongresoj aliĝintaj [al la Delegitaro], kaj inviti ĝin respekte al realigo de Lingvo helpanta.

VI. La Komitato havos rajton krei Societon propagandan, por disvastigi la uzon de la Lingvo helpanta, kiu estos elektita.

VII. La subskribantoj, nun delegitoj de diversaj kongresoj kaj Societoj, decidas, ke ili faros klopodojn ĉe ĉiuj Societoj sciencistaj, komercistaj, turistaj, por ricevi ilian aliĝon al la jena projekto.

VIII. Estos akceptataj en la Delegitaron la riprezentantoj de Societoj regule konstituitaj kiuj estos aliĝintaj al la jena Deklaro ».

Kiel oni vidas, neniu vorto en tiu Deklaro esprimas, ke oni devis elekti la Lingvon helpantan inter la lingvoj jam ekzistantaj, kaj kontraŭe, la art. VI donas al la Komitato la rajton fondi Societon por propagandi la elektotan lingvon, kio pruvas ke tiu lingvo povis esti tute nova. Nenia kondiĉo « restriktiva » estis metita al la libereco de la Komitato, ekster la tri principaj kondiĉoj en art. II. Kaj estis memkomprenebla, ke, se la Komitato trovus nenian lingvon plenumantan tiujn kondiĉojn, ĝi povis kaj eĉ devis krei ĝin, se bezone, por plenumi sian taskon kaj la dezirojn de la aliĝintoj. A fortiori ĝi povis elekti lingvon jam ekzistantan, sed kun kondiĉo de plibonigoj aŭ kompletigoj : des pli ke neniu lingvo ekzistanta estas kompleta kaj preta por ĉiuj uzoj montritaj en art. II. La rajto mem « elekti » implikas la rajton « plibonigi » : ĉiutage oni « elektas » komercaĵon kun ŝanĝoj aŭ plibonigoj, kaj nur sub tia kondiĉo[1].

La Delegitaro enhavis, la 1an Oktobro 1907, 310 societojn[2], kaj aliparte ricevis la aprobon (subskribitan) de 1250 membroj de Akademioj kaj Universitatoj[3]. Ĝi decidis, per voĉdonado, je fino de l’ jaro 1906, fari la necesajn klopodojn ĉe l’ Internacia Asocio de

  1. Cetere, la multaj leteroj, kiujn la sekretarioj ricevis okaze de la kunveno de la Komitato, aparte de la delegitoj (kiuj estis invititaj esprimi sian opinion kaj deziron pri la « elekto » de L. I.), montras, ke preskaŭ ĉiuj komprenis tiel la taskon de la Komitato : la unuj postulante, ke la Komitato alprenu Esperanton kun necesaj plibonigoj (kiujn kelkaj precize difinis); aliaj petante, ke la Komitato alprenu Esperanton sen ia (almenaŭ nuna) ŝanĝo, kio implikis evidente la povon fari tiajn ŝanĝojn; aliaj dezirante, ke oni faru kvazaŭ kunfandaĵon el la plej bonaj lingvoj, forigante iliajn respektivajn difektojn. Eĉ aŭtoro de L. I. akceptis tiun povon, nome So Rosenberger, ĉefa aŭtoro de Idiom Neutral, ĉar li prezentis al la Komitato projekton (ne eldonitan) de reformo de Idiom Neutral, kiu estis zorge ekzamenita.
  2. Vidu la Etat de la Délégation au 1er octobre 1907.
  3. Vidu la Liste des signatures recueillies par la pétition aux Académies (Oni povas postuli tiujn dokumentojn de la sekretarioj de la Komitato).