Page:Progreso - 1a yaro.pdf/27

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been validated.
13
KRONIKO

Akademioj. La demando estis prezentata de la Scienca Akademio de Wien, kaj l’Internacia Asocio decidis per 12 voĉoj kontraŭ 8 kaj unu « absteno », ke la demando ne estos enskribita en la tagordon (29a majo 1907). Tiu decido neniel tuŝis la fundon de la demando, kaj lasis la Delegitaron tute libera plenumi sian programon. Ĝi balotis (25a junio 1907) Komitaton enhavantan 12 membrojn el diversaj landoj (per pli ol 242 voĉoj el 253 voĉdonantoj kaj el 331 delegitoj.) Tiu komitato kunvenis en Paris de 15a ĝis 24a oktobro 1907 (kelkaj membroj estis laŭregule riprezentataj de anstataŭantoj), faris 18 kunsidojn, kaj post longa studado kaj diskutado de multaj projektoj (eldonitaj aŭ neeldonitaj) de L. I., ĝi faris la sekvantajn decidojn :

16a Oktobro. — La Komitato decidis aligi al si Son Prof. G. Peano, el Torino. Poste ĝi elektis Son Prof. Förster, el Berlin, kiel honoran prezidanton; Son Prof. Ostwald, el Leipzig, kiel efektivan prezidanton; Sojn Prof. Baudouin de Courtenay, el S. Peterburg, kaj Jespersen, e Kjöbenhavn, kiel vic-prezidantojn.

22a Oktobro. — La Komitato alprenas en la L. I. la du digramojn ch, sh, kun la sono, kiun ili havas ĝenerale en angla lingvo. — La Komitato decidis aligi al si siajn sekretariojn, Sojn Couturat kaj Leau[1]

24a Oktobro. — La Komitato deklaris, ke la teoriaj diskutoj estas fermitaj, kaj elektis la konstantan Komision, kies unua tasko estos studi kaj fiksi la detalojn de la lingvo alprenota. Tiu Komisio enhavas Sojn Ostwald, Baudouin de Courtenay, Jespersen, Couturat kaj Leau. — La Komitato decidis, ke neniu el la lingvoj ekzamenitaj povas esti alprenata « bloke » kaj sen modifoj. Ĝi decidis alpreni principe Esperanton, pro ĝia relativa perfekteco kaj pro la multaj kaj diversaj aplikoj jam ricevitaj de ĝi, sub kondiĉo de iaj modifoj efektivigotaj de la konstanta Komisio en la direkto difinita per la konkludoj de l’ Raporto de la Sekretarioj kaj per la projekto de Ido, penante interkonsenti kun la esperantista Lingva Komitato. Fine, ĝi decidis aligi Son de Beaufront al la konstanta Komisio, pro lia speciala kompetenteco ».

Ĉiuj tiuj decidoj estis unuvoĉe alprenitaj, escepte tiu kiu rilatas al la digramoj.

La prezidanto kaj sekretarioj tuj konigis oficiale tiujn decidojn al Dro Zamenhof kaj al la prezidanto de la Lingva Komitato, kaj, la 2‑an de novembro, ili sendis al tiu ĉi 25 ekzemplerojn de la dokumentoj rilataj al la projekto de Ido, nomita en la lasta decido. Iom poste, ĉar la Lingva Komitato esprimis (ne oficiale) la deziron koni la konkludojn de nia Raporto, ni presigis ilin kaj sendis 100 ekzemplerojn de ili al la Lingva Komitato. Pri la intertraktado mem, kiun nia Komitato proponis al la Lingva Komitato, ni lasos paroli nian estimatan Prezidanton, Son Prof. Ostwald, publikigante ĉi sube la

  1. Kiuj ĝis tiam estis nur sekretarioj (balotitaj) de la Komitato, kaj konsekve ne partoprenis la voĉdonojn antaŭajn.