Page:Progreso - 1a yaro.pdf/19

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been validated.
5
NIA PROGRAMO

gravaj difektoj, oni necese baris la vojon, ne sole al ĉiu korekto aŭ plibongo, sed al la « libera evolucio », kun oni ĉiuflanke deziras por la lingvo. Tial la plej utila ago, ne sole por la Lingvo internacia, sed por Esperanto mem, estis la forigo de tiu barilo.

Tion signifas la titolo mem elektita por nia revuo de nia estimata prezidanto, So Ostwald[1]. Laŭ liaj propraj vortoj, « ĝi esprimas, ke nia nuna laboro kaj agado neniel celas revolucion, sed naturan kaj logikan disvolvon de la principoj, kiuj regis la kreadon de Esperanto, kaj kiuj koincidas kun la principoj de la evolucio de la lingvoj indo-eŭropaj ». La bazo scienca kaj objekta, kiun aludas tiuj ĉi vortoj, garantias la lingvon kontraŭ ĉiuj « arbitraj » ŝanĝoj, kaj kontraŭ pluaj senfinaj reformoj, per kiuj oni penas terurigi Esperantistaron. Unue, ni faras aŭ faros nenian « arbitran » ŝanĝon, ĉar kontraŭe, ni povas kaj intencas ŝanĝi nur tion, kio estas « arbitra » en ĝi. Due, la reformo ne povas esti senfina, ĉar kiam oni estos atinginta la maksimumon de internacieco (kiu estas la idealo de la lingvo), oni povos plu nenion deziri, kaj oni povos plu ŝanĝi nenion. Se do oni faras tuj tiujn du agojn (forigo de arbitraĵoj kaj proksimigo al plej granda internacieco), neniu plua plibonigo estos utila, kaj eĉ ebla: tiam, kaj nur tiam, oni povos vere aserti, ke ĉiuj eblaj plibonigoj konsistos nur en aldonoj kaj riĉigoj. Sed por ke tiuj aldonoj kaj riĉigoj mem estu eblaj (ni pruvos tion), estas necesa unue starigi la lingvon sur ĝiaj veraj principoj, kaj purigi ĝin de ĝiaj difektoj. Neutila, eĉ malutila estas konstrui novajn etaĝojn aŭ aldoni pavilonojn al domo, kies la fundamentoj estas ne sufiĉe fortaj aŭ sanaj.

Al tiu gradoza kaj reguloza konstruado de la estonta Lingvo internacia, « neniam perfekta, sed ĉiam perfektigebla », ni alvokas kaj invitas ĉiujn amikojn de la komuna ideo, kaj aparte ĉiujn Esperantistojn. Ni malfermas en tiu ĉi revuo

  1. Kun la afabla konsento de So Rosenberger, eldonanto de la ĵurnalo Progres, kiu bonvole deklaris al ni (18. XII. 07), ke la sameco de titolo montras la samecon de celo.