Page:Progreso - 1a yaro.pdf/28

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been validated.
14
PROGRESO

du oficialajn leterojn, kiun li sendis al la prezidanto de la Lingva Komitato.

Unua Letero.

Al la Prezidanto de la Lingva Komitato.

14a decembro 1907.

Altestimata Sinjoro Prezidanto,

Kiel vi memoros, la 5a Decembro estis nomita al vi, laŭ la aksado de Sinjoro via anstataŭanto, kiel limtempo, je kiu la konstanta Komisio esperis ricevi la opinion de la L. K. pri la reformoj alprenindaj en Esperanto. Tamen nek mi nek la Sekretario de la Komisio ricevis informon pri tio, nek eĉ ian sciigon pri la plua tempo eble konsiderata kiel necesa.

En tiuj cirkonstancoj mi permesas al mi deklari, ke la konstanta Komisio konsideras sin de nun kiel liberan, daŭrigi siajn laborojn kaj konduki ilin al konkludo. Ĝi estos ankoraŭ, ĝis la definitiva publikigo de siaj decidoj, ĉiam preta, ricevi komunikojn de la L. K. rilate al la komuna laboro, kaj ilin konsideri plej kiel eble. Sed la konsidero de la komisio ricevita de la Delegitaro kaj de ĝia Komitato unuflanke, kaj la konsidero de la kreskanta malkvietigo de la Esperantistoj — al kiuj ankaŭ la Komisio alkalkulas sin de la fundamenta decido — aliflanke, faras al la Komisio devon, meti finon al la nuna stato de incerteco plej frue, kiel permesas la necesa zorgemeco en la traktado de la grava problemo. Tiel la konstanta Komisio rezervas al si, speciale, sin turni de nun al la publiko en ĉiu formo, kiu ŝajnos al ĝi utila.

Kun plej granda estimo.

Dro Wilhelm Ostwald,
Prezidanto de la konstanta Komisio de la Delegitaro.
Dua letero.

Al la Prezidanto de la Lingva Komitato.

4a januaro 1908.

Tre estimata Sinjoro,

Al via sen-data letero, kiu alvenis al mi la 26an Decembro 1907, mi havas honoron respondi la sekvanton.

Mi havis korespondon privatan kun kelkaj Sinjoroj, kiuj apartenas al la Lingva Komitato. Nenio en ĝi rajtigis min