Page:Progreso - 1a yaro.pdf/46

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
32
PROGRESO

dudek anojn. Unue la entuziasmo estis granda. Ĉiu ano promesis lerni la karan lingvon kiel eble plej baldaŭ. Tiam la ĵurnaloj Esperantaj diris : « la X‑a grupo kreskas rapide ; la entuziasmo estas granda. »

« Sed nun ! El la cent dudek anoj, estas nur kvar, kiuj povas iomete paroli la lingvon, kaj la grupo malgrandiĝis kaj malgrandiĝis ĝis la nuna kondicio, kiu estas tre malfeliĉa. Ni havas nun eble dek aŭ dekkvin anojn, kiuj ne volas ĉeesti ĉe niaj kunvenoj.

« En Y…, Z… kaj aliaj urboj… » (en Usono) « la sama kondicio eksistas. Ĉie la simila indiferenteco.

« Estas nur unu klarigo por tiu ĉi malfeliĉa afero. Esperanto en ĝia nuna formo ne plaĉas la homojn Amerikanajn. Estas tro malfacila. La eterna kazo akuzativa, la adjektivo ŝanĝebla, la literoj ĉ, ĝ, h, ĵ kaj ŝ, la diftongoj, la chiuantes » (sic !) « k. t. p. estas maltoleremaj. Reformo devas veni. Vere diras M. Ido : Halto esas morto, progreso esas vivo.

«Mi certigas vin, ke estas Esperantistoj en X… kiuj kore ŝatas vian laboron pri l’Esperanto réformé, kaj ni esperas baldaŭ ricevi de vi la lumon, kiu estas bezonata. Prosperu via ĵurnalo ! Vivu la reformo ! »

Kompreneble, ni citas nur kelkajn ekzemplojn el multaj similaj leteroj ricevitaj de ĉiuj landoj. Ni aldonos nur tiun letereton de germana Esperantisto, tre fervora propagandisto, pri la Étude sur la dérivation en Esperanto de So Couturat (6. IX. 07) :

« Vi havis la kuraĝon diri, kion multaj, multaj pensis. Falas la diaĉo Fundamenta Krestomatio, disrompiĝas la diaĉo Fundamento. Esperanto fariĝas Esperanto, la vera, libera Esperanto. Mi komencis malami Esperanton, mi komencos ami Esperanton. La batalo komencas. Ke Esperanto venku, kaj ne la « Esperantistoj » ! Se ili venkos, Esperanto estas pereonta ».

En la sequanta numeri ni publikigos : la Konkludi di la Raporto prezentita ad la Komitato da sa Sekretaryi ; ni apertos la rubriko Linguala Questioni, e ni ampligos la rubriko Bibliografio (Libri e Jurnali), quan pro manko de loko ni devis mallongigar en ica numero.

Balde aparos, pri ES. : Lernolibro kompleta por Esperantisti ; Gramatiki elementala e kompleta, ed Exercaro, en germana, angla e franca lingui ; guidlibreti e du vortolibri en singla ek ica tri lingui. Progreso anuncos lia aparo.


Abrejuri : D. ger­mana ; E. angla ; EP. Espe­ranto pri­mi­tiva ; ER. Espe­ranto refor­mita (pro­yekto de 1894) ; ES. Espe­ranto sim­pli­gita ; F. franca ; G. greka ; I. ita­liana ; IN. Idiom neu­tral ; L. latina ; LI. linguo inter­na­ciona ; R. rusa ; S. his­pana.


Le gérant : L. Couturat.


Coulommiers. — Imprimerie Paul BRODARD.