Page:Progreso - 1a yaro.pdf/45

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
31
KORESPONDO

neceseso e granda utileso de la akuzativo, nultempe uzas ica gramatikajo, kande la senco absolute ol postulas, — personi qui studiis Esperanto de multa yari. »

— Membro de grupo esperantista, en german-lingua urbo, skribis al ni (7. I. 08) tekste :

« …Estante instruisto de L. I. en la kursoj de la ĉitiea « Grupo Socialista », t. e. havante ĉefe neinstruitajn laboristojn kiel lernantojn, mi tuj ekrimarkis la tre grandajn avantaĝojn[1] de la ŝanĝoj kaj aldonoj de vi proponitaj. Precipe la anstataŭigo de la « tabelo » (kiu, kio, kies, k. t. p.) ŝajnas por mi dezirindega ; mi rimarkis, ke ordinara cerbo pli facile lernas 500 radikajn vortojn ol la 14 erojn de tiu ĉi tabelo. Tiu fakto komence ŝajnis al mi nekomprenebla, sed ĝi estas fakto. Ankaŭ la akuzativon, almenaŭ en la simpla vortordo, mi tre volonte forĵetus, kiel same la akordon de la adjektivo kun la substantivo. Mi povus eĉ diri, ke instinkte mi sentis jam ĉiujn aluditajn de vi mankojn en Esperanto, sed ĝis nun timis tion malkaŝe elparoli. La ega neceso de la sufiksoj iz, oz, if, ankaŭ ŝajnas indisputebla al mi.....

« Fine mi deziras ankoraŭ diri ion pri manko aŭ neoportunaĵo en Esp., kiun vi en via broŝuro ne aludis[2], sed kiu estas tre malagrabla en la rapida parola uzo de la lingvo : pri la tro granda simileco de l’personaj pronomoj mi, vi, li, ŝi, ĝi, ni, vi. Tiuj pronomoj (kun ili ankaŭ la posedaj pron.) nepre devas pli rimarkeble diferenci, kaj tion oni jam atingus, se vi estus anstataŭata de vu ekz., kaj ĝi de lo. Tiu lasta ŝanĝo sufiĉe multe pligrandigus ankaŭ la belecon de L. I., kaj tio estas tute ne malĉefa, ĉar la belecon de lingvo oni aŭdas de la unua momento, dum la aliaj kvalitoj bonaj estas nur poste rimarkataj[3] ».

Ica letero respondas frapante ad iti, qui asertas, ke ni vizas nur la avantajo di la ciencisti e tute neglijas la « amaso », ke ni komplikas la linguo ed igas ol tro malfacila por la ordinara spiriti. Tute kontre, gramatikala simpligi vizas precipue igar la linguo plu facila ad la meze instruktita homi, dum ke la regulizo e kompletigo di la derivado igas ol plu komoda por la ciencisti.

— Ni ricevis de Usonana Esperantisto la sekvantan tre interesantan leteron (14. II. 08), tekste :

« … La lingvo internacia de Dro Zamenhof estas mirinda, sed en ĝia nuna formo la Amerikanoj trovas ĝin tre malfacilan, kaj mi vere kredas, ke la movado esperanta baldaŭ mortiĝos tie ĉi, esceptinte ke oni ŝanĝu la lingvon.

« Kiel pruvo mi prenas la liberecon prezenti al vi la historion de nia X.‑a Esperanta grupo : – Antaŭ du jaroj nia grupo havis cent

  1. Ca vorto ne apartenas ad EP., sed ad ES.
  2. Etude sur la dérivation en Esperanto de L. Couturat.
  3. Oni rimarkos, ke la skribanto ne jam konocis la projekto di Ido, qua juste kontentigas sa lasta deziro.