Page:Progreso - 1a yaro.pdf/21

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been validated.
7
NIA PROGRAMO

Nu, ili devos esti kontentaj, ĉar ni faros tiun provadon por ili, kaj, se ili volas, kun ili. Ili deziras, ke la reformo de Esperanto okazu gradoze, ne senteble, per malrapida transiro. Sed ili estas tute liberaj efektivigi la reformon tiamaniere, se ili volas… kaj povas. Kelkaj eĉ anoncas jam sian intencon, alpreni de nun kelkajn el la plibonigoj, kiujn ni proponas al ili. Sed per tio mem ili realigos tiun nesenteblan transiron de la malnova Esperanto al la nova. Ili do ne povas plendi, ke ni alportas al ili sistemon bone studitan kaj tute pretan, kiu difinas klare al ĉiuj okuloj la celon, al kiu ĉiu proksimiĝos pli malpli rapide, laŭ sia propra gusto. Ili parolas ĉiam pri « natura evolucio », kaj ŝatas nur la rezultatojn tiel akiritajn. Nu, ili mem faros la « naturan evolucion », kaj la lasta decido apartenos al tiu « uzado », al tiu « Vivo », pri kiuj ili tiel respekte paroladas.

Kompreneble, se ni ne akceptas la malnovan Fundamenton, ni neniel intencas starigi alian, novan Fundamenton, t. e. netuŝeblan libron aŭ modelon. Certe, la principoj kaj ĉefaj reguloj de « nia » lingvo estas firmaj kaj zorge pripensitaj, ĉar ili estas fonditaj, unue sur la principoj mem de Esperanto, due sur la dudek-jara sperto, kiun oni faris pri tiu lingvo. Tamen, ES estos submetata, same kiel EP., al la kritiko en nia revuo ; kaj ni ne rifuzos ŝanĝi en ĝi tiun ĉi aŭ tiun detalon, se la diskuto aŭ la sperto pruvas decidige, ke ĝi estas maloportuna.

Cetere, ni ne bezonas diri, ke nia Komitato neniam intencis altrudi ion al iu. Elektita de la Delegitaro por montri al la Societoj aliĝintaj la plej bonan lingvon internacian alprenindan, ĝi plenumis sian taskon en plena senpartieco kaj nedependeco. Ĝi liveras nun la rezultaton de siaj laboroj al la Delegitaro kaj al la publiko, ne kiel dekreton, sed kiel konsilon. Certe ĝiaj decidoj havas nur moralan aŭtoritaton, eĉ por tiuj, kiuj akceptis antaŭe ĝian arbitracion kaj partoprenis al ĝia elekto. Sed tio sufiĉas, des pli ke en lingvaj demandoj ekzistas nenia alia aŭtoritato. Ke tia estis ĉiam kaj ankoraŭ estas