Page:Progreso - 1a yaro.pdf/34

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been validated.
20
PROGRESO

tato de tia batalo ne estas dubebla : ni havas tro da konfido en la eterna valoro kaj vivemeco de l’ ideo por ne esti konvinkataj ke, eĉ post mallongaj eklipsoj, ĝi fine venkos sub la plej bona kaj taŭga formo. Kiel diris So Gaston Moch, « la veraĵo posedas internan potencon, kiu, en scienca temo, kia estas tiu ĉi, garantias al ĝi nepre la venkon ». Sed tia batalo estus tre malutila al Esperanto kaj al la ideo mem de Lingvo internacia, kiu havas ankoraŭ tiom da malamikoj kaj skeptikoj. Ni devas do, por la plej baldaŭa sukceso de la komuna ideo (al kiu la Esperantistoj, kaj aparte Dro Zamenhof mem, ofte deklaris, ke ili estas pretaj oferi ilian profiton aŭ preferon), kunigi niajn fortojn ; forigante ĉiujn malnoblajn diskutaĉojn, ni kunlaboru en interkonsento al la plej bona internacia lingvo, kiu povos varbi ĉiujn popolojn kaj kontentigi ĉiujn estantajn aŭ estontajn bezonojn.

Tia estas la voko, kiun ni volas adresi al vi, estimata Sinjoro, en nia persona nomo, kiel iniciatintoj de la Delegitaro. Ĝi estis fondita, ni povas certigi tion al vi, por kunigi, ne por disigi, la amikojn de nia komuna ideo ; kaj ankoraŭ nun, ĝi sola povas efektivigi ilian definitivan unuigon, per la senpartieco kaj aŭtoritato de ĝia Komitato.

L. Couturat,
Kasisto de la Delegitaro.
L. Leau,
Sekretario de la Delegitaro.

Fine, ni permesos al ni citi kelkajn liniojn el la privata letero kiun So Couturat sendis al Dro Zamenhof, la 3an Februaro 1908 : « … Vi diras, ke nia Komitato havas ne sufiĉan aŭtoritaton, ke ĝi ne estas komisiita de la registaroj kaj estas pure privata. Se ĝi estas privata, la Lingva Komitato ankaŭ estas privata kaj ne oficiala en la sama senco. Kaj kia ajn estas la aŭtoritato morala kaj scienca de nia Komitato, ĝi estas nekompareble pli granda, en la okuloj de la mondo senpartia, ol tiu de la L. K., kiu cetere taŭgas nur por la Esperantistoj (kaj eĉ ne por ĉiuj !) Atendi ke la registaroj sin okupu pri la demando, estas prokrasti la solvon ĝis la « grekaj kalendoj », kaj voli, ke nenia plibonigo efektiviĝu : ĉar estus ja tro malfrue ! Ĉiu saĝa homo diras, kiel So Grabowski, ke oni devas perfektigi la L. I. antaŭ ol ĝi estos oficiale alprenata, ne poste, kaj ke la mondo akceptos ĝin nur kiam ĝi estos perfekta[1]…. Tiu havas malbonan opinion kaj malmultan fidon pri la L. I. ĝenerale, kiu kredas, ke eć la ruino de Esperanto estus la ruino de l’ ideo de L. I., kvazaŭ ĝi ne estus bezono konstanta kaj ĉiam kreskanta, kiu postulas nepre kontentigon ian ajn. Kaj tiu havas malbonan opinion pri Esperanto mem, kiu kredas, ke oni ne povas ĝin plibonigi sen ĝin tute rui-

  1. Jen la teksto mem de So Grabowski (Esperantisto, Julio 1893 ; citita en Les Nouvelles Langues internationales, p. 28) : « Ne alor’ ni perfektigos nian lingvon, kande lo estos akceptita de la mondo, sed — la mondo akceptos lon alor’, kande nia lingvo estos perfekta ».