Page:Progreso - 1a yaro.pdf/33

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
19
KRONIKO

la « fidelaj » Esperantistoj kaj la « malamikoj de Esperanto », sed inter du partioj da Esperantistoj egale « fidelaj ». Pli ġenerale kaj ĝuste, ĝi ekzistas inter du konceptoj de la « lingvo internacia » kaj de ĝia necesa disvolviĝo. La unua, mallarĝa kaj timema, ligas la lingvon, ne al ĝiaj veraj fundamentoj, sed al « sankta libro » skribita de unu homo en unu tempo, kiu devas resti por ĉiam neŝanĝebla modelo, kaj al blinda « uzado », kiu (kiel en niaj « naturaj » lingvoj) povas nur enkonduki en la lingvon malregulaĵojn, idiotismojn kaj evidente malkorektajn formojn kaj la sperto jam montris tiun fatalan efekton). La dua, pli scienca kaj liberala, postulas, kiel vera « fundamento » de la lingvo, aron da principoj generalaj, klare kaj zorge difinitaj, laŭ la rezultatoj de jam sufiĉe longa sperto kaj laŭ la konsiloj de plej kleraj lingvistoj. Tiuj du tendencoj ĉiam ekzistis en Esperantistaro (kiel en ĉiu homa entrepreno) : sed la unua ĝis nun ekskluzive regis, ĉu per la Deklaro de Boulogne, ĉu per la malprava interpreto, kiun oni donis al ĝi; kaj, per fatala reakcio, la dua pli kaj pli fortiĝis dum la lastaj jaroj, kaj oni ne povas plu ĝin repremi.

Nia Komitato komprenis, ke, se oni volas vere « konservi » Esperanton kaj almiliti al ĝi la tutan mondon, oni devas garantii al ĝi la simplecon, la logikecon, la konstantan kaj regulan progreson, kiujn la sciencistoj precipe bezonas kaj deziras. Nu, nek la Lingva Komitato, nek la Komitato de la Delegitaro, nek ia aŭtoritato havas la povon nuligi tiun bezonon kaj deziron, kaj altrudi la « netuŝeblan » Esperanton al la mondo scienca kaj progresema. Eĉ se hodiaŭ oni tentus tion, morgaŭ aperus amuse projekto reformaj aŭ konkurantaj, kiujn la atendo de la decidoj de nia Komitato sola prokrastigis. Tion pruvas ĉiuj dokumentoj, kiujn ni komunikis konfidencie al la membroj de nia Komitato.

La sola rimedo por eviti la skismon kaj anarkion, kiuj minacas Esperanton (eĉ se la Delegitaro kaj ĝia Komitato malaperus de nun), estas starigi plej baldaŭ aron da reformoj necesaj kaj pripensitaj, kiuj kontentigos la progresemulojn, trankviligos la konservemulojn, kaj igos neebla ĉiun novan pravan kritikon aŭ reformon. Kaj tiuj reformoj ne devas esti akceptataj provizore kaj duagrade, kiel « ofero al la dio de malpaco », aŭ kiel malbonvola almozo[1], sed kiel veraj kaj esencaj plibonigoj aŭ perfektigoj de la lingvo, necesaj por ĝia plua senfina disvolviĝo, kies ni vidas nur la komencon.

La plej sendanĝera vojo por efektivigi tian reformon estas interkonsento sincera kaj amika inter la estroj de Esperantistaro kaj la Komitato de la Delegitaro, kiu alportas al Esperanto aŭtoritaton tre ŝatindan je l’ okuloj de la mondo senpartia. Se, pro malsaĝa fiereco aŭ aŭtoritatemeco, la Esperantistestroj rifuzus, la Komitato, agante en nomo kaj laŭ komisio de la Delegitaro, devus sola decidi, kaj la partigo estus neevitebla inter la Esperantistoj mem. Certe, la rezul-

  1. Aludo al projektoj de cirkuleroj de Dro Zamenhof, ne publikigitaj.