Page:Progreso - 1a yaro.pdf/37

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been validated.
23
KRONIKO

akceptas neniajn « Komitatajn decidojn ». Sed tiаokaze, por kio oni fondis la Lingvan Komitaton ? Estas vera, ki ĝi faris ĝis nun nenian decidon, kaj nur kontraŭstaris per la inerta forto kaj la silento al ĉiuj proponoj kaj demandoj. Tio estas eble la propra kaj ĝusta rolo, kiun ĝiaj saĝaj fondintoj alskribis al ĝi. Sed kion pensas Dro Zamenhof pri tiuj malfidelaj anoj, kiuj volas obei nenian « komitatan decidon », dum li proklamas, ke la Lingva Komitato estas la sola aŭtoritato pri la lingvo ?

La du sekvantaj tagordoj estas rimarkindaj, ĉar ili tre bone kaj komplete « antaŭmetas » (expozas, dirus Ido) la motivojn, pro kiuj Ia Esperantistoj devas akcepti la decidojn de nia Komitato aŭ almenaŭ atenti kaj ekzameni ilin bonvole kaj senpartie. Tio « senkulpigas » (exkuzas !) ilian longecon ; cetere, ili bezonas nenian komentarion.

ESPERANTISTA SOCIETO
VERVIERS (Belgujo)
TAGORDO
pri la demando Esperanto-Delegacio.

La Komitato de la Esperantista Societo de Verviers, post plenaj ekzamenado kaj diskutado de ĉiuj dokumentoj pri la solvota demando,

Konsiderante ke Esperanto, en sia nuna formo, enhavas iajn difektojn kies konservado estus en la estonteco kaŭzo de difektiĝo de la lingvo, serioza motivo de malŝato kompare kun la konkurantaj lingvoj kaj grava okazo de malunuiĝo ĉe la adeptoj ; ke la ekzistado de tiuj difektoj, kiujn precipe la disvolviĝado de la lingvo igis videblaj, estis montrata, jam ĉe la unuaj momentoj kaj pli ol unu fojon, de la Aŭtoro mem de la lingvo, kies multaj provoj de reformado estis malebligataj pro motivo de ĝustatempeco ; ke tiun ateston plifortigas multaj kaj kompetentaj Esperantistoj, kaj, lastatempe, la nediskutebla kompetenteco de la Komitato komisiita de la Delegacio ;

Konsiderante ke nur la nuna momento, pro la agado de la Delegacio kaj la amplekso ankoraŭ limigata de la movado esperantista, montriĝas kiel la sola ĝustatempa momento ; ke, cetere, la natura evolucio de la lingvo, kontraŭe ke ĝi malgrandigus tiujn difektojn, ilin certe pligravigus, ĉar la evolucio ĉe la lingvistikaj demandoj, se ne ekzistas fortikaj kaj klaraj principoj, neniel starigas propramovan emon al la perfekteco ;

Konsiderante ke la laboroj de la Komitato, komisiita de la Delegacio, estis farataj kun la plej grandaj kaj la plej nediskuteblaj kompetenteco kaj senpartieco ; ke oni vane argumentus, dirante ke tiu Komitato ne posedis la rajton krei novan lingvon, ĉar en la realeco la Komitato ne kreis novan lingvon, sed ĝi alprenis unu el la proponitaj sistemoj (nome la lingvo internacia de Ido) kaj, nur pro treege