Progreso/Unesma Yaro/Numero 1/Kroniko

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
UNESMA YARO
PROGRESO No1
Marto 1908

Kroniko

[ 11 ]

KRONIKO

La Delegitaro por alpreno de internacia helpanta lingvo riprezentas nun 310 Societojn de ĉiuj landoj kaj ĉiuj specoj, kiuj aliĝis al la Deligitaro, elektis delegitojn kaj aprobis la sekvantan Deklaron (redaktitan la 17a Januaro 1901 de la unuaj delegitoj) :

« I. Estas necesa elekti kaj propagandi Lingvon helpantan internacian destinatan, ne por anstataŭi la naciajn lingvojn en la interna vivo de ĉiu popolo, sed por helpi la skribajn kaj voĉajn komunikojn inter personoj havantaj diversajn patrajn lingvojn.

II. Lingvo helpanta internacia devas, por utile ludi sian rolon, plenumi la sekvantajn kondiĉojn :

1o Povi servi al la kutimaj interrilatoj de la sociala vivo, al la komercaj interkambioj kaj al la sciencaj kaj filozofiaj rilatoj ;

2o Esti facile akirebla por ĉiu persono de meza elementa instruo, kaj aparte por la personoj de eŭropa civilizado ;

3o Esti nenia el la naciaj lingvoj.

III. Estas utila organizi Delegitaron ĝeneralan riprezentantan la aron de la personoj, kiuj komprenas la necesecon kaj la eblecon de helpanta lingvo kaj deziras ĝin uzi. Tiu Delegitaro elektos Komitaton enhavantan membrojn, kiuj povos kuniĝi dun kelka tempo. — La rolo de tiu Komitato estas difinita per la sekvantaj artikoloj.

IV. La elekto de la Lingvo helpanta apartenas unue al la [ 12 ]Internacia Asocio de Akademioj, kaj poste, en kazo de malsukceso, al la Komitato difinita en art. III.

V. Konsekve la unua tasko de la Komitato estos prezenti en devitaj formoj, al la Internacia Asocio de Akademioj, la dezirojn esprimitajn de la societoj kaj kongresoj aliĝintaj [al la Delegitaro], kaj inviti ĝin respekte al realigo de Lingvo helpanta.

VI. La Komitato havos rajton krei Societon propagandan, por disvastigi la uzon de la Lingvo helpanta, kiu estos elektita.

VII. La subskribantoj, nun delegitoj de diversaj kongresoj kaj Societoj, decidas, ke ili faros klopodojn ĉe ĉiuj Societoj sciencistaj, komercistaj, turistaj, por ricevi ilian aliĝon al la jena projekto.

VIII. Estos akceptataj en la Delegitaron la riprezentantoj de Societoj regule konstituitaj kiuj estos aliĝintaj al la jena Deklaro ».

Kiel oni vidas, neniu vorto en tiu Deklaro esprimas, ke oni devis elekti la Lingvon helpantan inter la lingvoj jam ekzistantaj, kaj kontraŭe, la art. VI donas al la Komitato la rajton fondi Societon por propagandi la elektotan lingvon, kio pruvas ke tiu lingvo povis esti tute nova. Nenia kondiĉo « restriktiva » estis metita al la libereco de la Komitato, ekster la tri principaj kondiĉoj en art. II. Kaj estis memkomprenebla, ke, se la Komitato trovus nenian lingvon plenumantan tiujn kondiĉojn, ĝi povis kaj eĉ devis krei ĝin, se bezone, por plenumi sian taskon kaj la dezirojn de la aliĝintoj. A fortiori ĝi povis elekti lingvon jam ekzistantan, sed kun kondiĉo de plibonigoj aŭ kompletigoj : des pli ke neniu lingvo ekzistanta estas kompleta kaj preta por ĉiuj uzoj montritaj en art. II. La rajto mem « elekti » implikas la rajton « plibonigi » : ĉiutage oni « elektas » komercaĵon kun ŝanĝoj aŭ plibonigoj, kaj nur sub tia kondiĉo[1].

La Delegitaro enhavis, la 1an Oktobro 1907, 310 societojn[2], kaj aliparte ricevis la aprobon (subskribitan) de 1250 membroj de Akademioj kaj Universitatoj[3]. Ĝi decidis, per voĉdonado, je fino de l’ jaro 1906, fari la necesajn klopodojn ĉe l’ Internacia Asocio de [ 13 ]Akademioj. La demando estis prezentata de la Scienca Akademio de Wien, kaj l’Internacia Asocio decidis per 12 voĉoj kontraŭ 8 kaj unu « absteno », ke la demando ne estos enskribita en la tagordon (29a majo 1907). Tiu decido neniel tuŝis la fundon de la demando, kaj lasis la Delegitaron tute libera plenumi sian programon. Ĝi balotis (25a junio 1907) Komitaton enhavantan 12 membrojn el diversaj landoj (per pli ol 242 voĉoj el 253 voĉdonantoj kaj el 331 delegitoj.) Tiu komitato kunvenis en Paris de 15a ĝis 24a oktobro 1907 (kelkaj membroj estis laŭregule riprezentataj de anstataŭantoj), faris 18 kunsidojn, kaj post longa studado kaj diskutado de multaj projektoj (eldonitaj aŭ neeldonitaj) de L. I., ĝi faris la sekvantajn decidojn :

16a Oktobro. — La Komitato decidis aligi al si Son Prof. G. Peano, el Torino. Poste ĝi elektis Son Prof. Förster, el Berlin, kiel honoran prezidanton; Son Prof. Ostwald, el Leipzig, kiel efektivan prezidanton; Sojn Prof. Baudouin de Courtenay, el S. Peterburg, kaj Jespersen, e Kjöbenhavn, kiel vic-prezidantojn.

22a Oktobro. — La Komitato alprenas en la L. I. la du digramojn ch, sh, kun la sono, kiun ili havas ĝenerale en angla lingvo. — La Komitato decidis aligi al si siajn sekretariojn, Sojn Couturat kaj Leau[4]

24a Oktobro. — La Komitato deklaris, ke la teoriaj diskutoj estas fermitaj, kaj elektis la konstantan Komision, kies unua tasko estos studi kaj fiksi la detalojn de la lingvo alprenota. Tiu Komisio enhavas Sojn Ostwald, Baudouin de Courtenay, Jespersen, Couturat kaj Leau. — La Komitato decidis, ke neniu el la lingvoj ekzamenitaj povas esti alprenata « bloke » kaj sen modifoj. Ĝi decidis alpreni principe Esperanton, pro ĝia relativa perfekteco kaj pro la multaj kaj diversaj aplikoj jam ricevitaj de ĝi, sub kondiĉo de iaj modifoj efektivigotaj de la konstanta Komisio en la direkto difinita per la konkludoj de l’ Raporto de la Sekretarioj kaj per la projekto de Ido, penante interkonsenti kun la esperantista Lingva Komitato. Fine, ĝi decidis aligi Son de Beaufront al la konstanta Komisio, pro lia speciala kompetenteco ».

Ĉiuj tiuj decidoj estis unuvoĉe alprenitaj, escepte tiu kiu rilatas al la digramoj.

La prezidanto kaj sekretarioj tuj konigis oficiale tiujn decidojn al Dro Zamenhof kaj al la prezidanto de la Lingva Komitato, kaj, la 2‑an de novembro, ili sendis al tiu ĉi 25 ekzemplerojn de la dokumentoj rilataj al la projekto de Ido, nomita en la lasta decido. Iom poste, ĉar la Lingva Komitato esprimis (ne oficiale) la deziron koni la konkludojn de nia Raporto, ni presigis ilin kaj sendis 100 ekzemplerojn de ili al la Lingva Komitato. Pri la intertraktado mem, kiun nia Komitato proponis al la Lingva Komitato, ni lasos paroli nian estimatan Prezidanton, Son Prof. Ostwald, publikigante ĉi sube la [ 14 ]du oficialajn leterojn, kiun li sendis al la prezidanto de la Lingva Komitato.

Unua Letero.

Al la Prezidanto de la Lingva Komitato.

14a decembro 1907.

Altestimata Sinjoro Prezidanto,

Kiel vi memoros, la 5a Decembro estis nomita al vi, laŭ la aksado de Sinjoro via anstataŭanto, kiel limtempo, je kiu la konstanta Komisio esperis ricevi la opinion de la L. K. pri la reformoj alprenindaj en Esperanto. Tamen nek mi nek la Sekretario de la Komisio ricevis informon pri tio, nek eĉ ian sciigon pri la plua tempo eble konsiderata kiel necesa.

En tiuj cirkonstancoj mi permesas al mi deklari, ke la konstanta Komisio konsideras sin de nun kiel liberan, daŭrigi siajn laborojn kaj konduki ilin al konkludo. Ĝi estos ankoraŭ, ĝis la definitiva publikigo de siaj decidoj, ĉiam preta, ricevi komunikojn de la L. K. rilate al la komuna laboro, kaj ilin konsideri plej kiel eble. Sed la konsidero de la komisio ricevita de la Delegitaro kaj de ĝia Komitato unuflanke, kaj la konsidero de la kreskanta malkvietigo de la Esperantistoj — al kiuj ankaŭ la Komisio alkalkulas sin de la fundamenta decido — aliflanke, faras al la Komisio devon, meti finon al la nuna stato de incerteco plej frue, kiel permesas la necesa zorgemeco en la traktado de la grava problemo. Tiel la konstanta Komisio rezervas al si, speciale, sin turni de nun al la publiko en ĉiu formo, kiu ŝajnos al ĝi utila.

Kun plej granda estimo.

Dro Wilhelm Ostwald,
Prezidanto de la konstanta Komisio de la Delegitaro.
Dua letero.

Al la Prezidanto de la Lingva Komitato.

4a januaro 1908.

Tre estimata Sinjoro,

Al via sen-data letero, kiu alvenis al mi la 26an Decembro 1907, mi havas honoron respondi la sekvanton.

Mi havis korespondon privatan kun kelkaj Sinjoroj, kiuj apartenas al la Lingva Komitato. Nenio en ĝi rajtigis min [ 15 ]supozi, ke ĝi estis farata en nomo aŭ laŭ komisio de la L. K.

En via letero (26a Dec. 1907) troviĝas ankoraŭ nenia sciigo pri la tempo, en kiu la Lingva Komitato volas eniri en faktan intertraktadon kun la konstanta Komisio.

Aliflanke, ĉar la sciigoj, kiujn mi havis honoron sendi al vi la 14an decembro 1907, ŝanĝis en la rilato inter tiuj du korporacioj nur tiun ĉi solan punkton, ke la konstanta Komisio ne konsideras plu sin kiel devigata al la silento rilate al la publiko, mi trovas ankaŭ post ricevo de via lasta letero nenion ŝanĝindan en mia sciigo de la 14a Decembro. Por eviti ĉiujn malkompreniĝojn, mi repetas, ke ni estas volonte pretaj, akcepti ĉiam, ankoraŭ estonte, komunikaĵojn de la Lingva Komitato, kaj doni al ili la plej zorgeman kaj atentan konsideron.

Via tute sindonema

W. Ostwald.

Ni aldonas nenian komentarion al tiuj du leteroj, kiuj difinas klare, per oficiala kaj plej aŭtoritata maniero la sintenadon de nia Komitato rilate al la Lingva Komitato.

Aliflanke, ĉiuj Esperantistoj konas la cirkuleron 11an de So Boirac al la Lingva Komitato (presita ekz. en L’Espérantiste de Januaro 1908) kaj la cirkuleron de Dro Zamenhof : Al ĉiuj Esperantistoj (presita ekz. en la ĵurnalo Esperanto de 15a Februaro). Ni do faros simple pri tiuj du dokumentoj kelkajn rimarkojn pure faktajn.

El la unua, oni ekscias, ke nur 61 membroj de la Lingva Komitato (ĉirkaŭ la 2/3) respondis al la demando tiel grava de la prezidanto pri la decido de nia Komitato. « 8 el la 61 respondintoj ne sentis sin sufiĉe informitaj kaj ne esprimis klare sian opinion. » 8 opiniis « tre klare kaj tre energie », ke oni devas akcepti kun danko la proponon de nia Komitato. 11 deziris, ke oni faru en la lingvo kelkajn ŝanĝojn kaj ke oni interkonsentu pri tio kun nia Komitato. Fine 34 opiniis, ke oni ne traktu kun nia Komitato, kvankam kelkaj el ili « ne malaprobas principe ĉiun ideon de ŝanĝoj en Esperanto ». Se oni supozas ke tiuj « kelkaj » estis nur 4, oni povas konkludi ke la plimulto de la respondintoj akceptas almenaŭ kelkajn ŝanĝojn en la lingvo. Tia estas la « granda plimulto » kiu, laŭ iuj, repelas energie ĉian ideon de reformo.

Ĉiusupoze, oni trovas, ke almenaŭ 27 membroj de la L. K. (el 61) ne estas kontraŭaj al ĉiu ŝanĝo; ĉar, se la 8, kiuj ne havas opinion, estus principe kontraŭaj, ili estus dirintaj tion. 34 kontraŭ 27, tio ne estas « granda plimulto » sufiĉanta por absolute repeli, ĉu ĉiun proponon de reformoj, ĉu intertraktadon kaj diskuton pri tiu temo kun nia Komitato.

Cetere, tia estis la tre saĝa konkludo de la Prezidanto, ĉar li konkludas jene : [ 16 ]« Tia estis resume la rezultato de la unua konsulto de la Lingva Komitato.... Sed tiu konsulto ne estis sufiĉe preciza kaj la demando estas tro grava, por ke mi povu konsili tujan kaj definitivan decidon. » Kaj li proponis al Dro Zamenhof : « 1e Daŭrigi korespondadon » kun nia konstanta Komisio; 2e Preparigi « raporton pri ĉiuj proponoj de lingvaj ŝanĝoj ĝis nun al ni liveritaj de la Delegacia Komitato. »

Rimarku ni, ke So Boirac mem konfesas, ke la konsulto de la L. K. ne estis sufiĉe preciza (kredeble, pro ke la demandoj mem estis sufiĉe precizaj; kaj tio sola povas klarigi la fakton iom strangan, ke 8 el la membroj deklaris sin ne sufiĉe informitaj kaj sekve havis nenian opinion)[5].

Plue (kaj kredeble pro tio) So Boirac konsideris tiun konsulton kiel la unuan, kaj esprimis klare sian intencon daŭrigi la konsultadon kaj (iom malfrue, eble) studigi la reformojn proponitajn de nia Komitato.

Tion li skribis la 7an Januaro; nu, la 18an, t. e. 11 tagoj poste, li sendis al nia Prezidanto leteron por rompi la intertraktadon, kaj la saman tagon Dro Zamenhof skribis sian cirkuleron « al ĉiuj Esperantistoj ». Kio okazis en la intervalo, por klarigi tiel subitan kaj gravan ŝanĝon? Niaj legantoj konas la leteron, kiun So Ostwald sendis en tiu tempo al So Boirac, kaj povas juĝi mem, ĉu ĝi pravigas la « rompajn » leterojn de Soj Zamenhof kaj Boirac.

Se oni atente legas tiujn du longajn dokumentojn, oni trovas en ili nur unu motivon de la rompo : Dro Zamenhof mem formulis ĝin en tiu ĉi frazo : « La postulantoj respondis, ke por ili ne estas aŭtoritata nia Lingva Komitato, nek nia Kongreso. » Nu, la Delegitaro estas institucio tute nedependanta de Esperanto kaj de l’ Esperantistaro, ĉar ĝi enhavas anojn, kiuj tute ne estas Esperantistoj, kaj ĝia programo celas nur la ideon ĝeneralan de Lingvo internacia kaj la elekton senpartian de tia lingvo. Ĝi do nek devis nek povis rajte konfesi la aŭtoritaton, ĉu de la Lingva Komitato, ĉu de la Esperantista Kongreso, sur si mem[6]. Ĝi simple proponis al la L. K. intertraktadon kaj interkonsenton, pro la identeco de la celo kaj la simileco de la solvoj ambaŭflanke akceptitaj, kiel inter du memstaraj organizacioj, kies komuna profito estas konsenti kaj sin kunligi. Tion nek Dro Zamenhof nek la L. K. volis kompreni kaj akcepti. [ 17 ]Ĉar la sama pretendo troviĝas en la letero de So Boirac, sub formo de dilemo iom komplikita, kiun ni resumas jene : Aŭ la Delegitaro, kun sia Komitato, estis institucio nedependanta de Esperanto, kaj tiam ĝi havas nenian devon al la Esperantistaro, sed ankaŭ la Esperantistaro havas nenian devon al ĝi, kaj ne devas ricevi ordonojn de ĝi (laŭtekste !) ; aŭ la Delegitaro ne ekzistas plu kaj la Komitato iĝis pure kaj simple esperantista, sed tiam ĝi devas sin submeti sen kondiĉoj al la Lingva Komitato.

Tiu dilemo estis prezentata sub formo de demando al So Ostwald. Oni devis almenaŭ atendi lian respondon pri demando, kiun sola nia Komitato havis rajton solvi (kompreneble, la unua alternativo estas la sola ĝusta). Sed oni preferis tuj solvi ĝin per propra aŭtoritato, alprenante la duan alternativon kiel solan eblan, kaj decidante ke nia Komitato, iĝinte Esperantista, devas simple obei al la Lingva Komitato (vidu la cirkuleron de Dro Zamenhof, antaŭlasta paragrafo). Unuvorte, oni asertas, ke nia Komitato volis « doni ordonojn » al la Lingva Komitato, sed efektive oni pretendas, ke ĝi ricevu ordonojn de tiu ĉi.

Tio montras la malĝustecon de la supredirita dilemo : ĝi enhavas grandegan mankon. Kiam du potencoj intertraktas por atingi interkonsenton aŭ fari kontrakton, neniu el ambaŭ donas aŭ ricevas ordonojn de l’ alia; neniu estas devigata akcepti la proponojn de l’ alia, tuj kiam ĝi akceptas intertrakti kun ĝi. Sed reale la L. K. ne volis eĉ intertrakti kun nia Komitato, kaj simple rifuzis konfesi ĝian sendependecon. Oni diras nun, ke la rompo okazis pro la « troaj pretendoj » de nia Komitato. Nu, kiam du potencoj intertraktas, la plej malgranda pretendo de ĉiu estas, ke la alia konfesu ĝian sendependecon, ĝian ekziston. Tia estis nia « troa » pretendo, kaj tion oni rifuzis al ni. Oni vidas nun, je kiu flanko estas la responsiveco[7] de la rompo.

Ni ne respondos al la ceteraj plendoj aŭ riproĉoj de Dro Zamenhof kaj de So Boirac. Ni rimarkigos nur la esprimojn, per kiuj Dro Zamenhof indikas la sciencistojn bone konatajn, kiuj komponas nian Komitaton : « la postulantoj », eĉ « la ribelantoj ». Ne sole ili tute ne konvenas al la personoj kaj al la cirkonstancoj, sed ili pruvas, ke bedaŭrinde Dro Zamenhof tre malbone komprenis la situacion, niajn intencojn kaj celon, kaj fine nian nediskuteblan rajton.

Fine, ni rimarkigos ke la korespondo inter So Prof. Ostwald kaj Dro Zamenhof estis privata, des pli ke Dro Zamenhof « tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiuj personajn rajtojn » pri [ 18 ]Esperanto[8], kaj nur la korespondo inter Prof. Ostwald kaj Rektoro Boirac estis oficiala. Do, eĉ se la leteroj de So Ostwald al Dro Zamenhof (kiujn ni ne konas) ne tute plaĉis al tiu ĉi, tio estis nenia taŭga motivo por « tuja kaj definitiva » rompo[9].

Tuj kiam ni eksciis, ke Dro Zamenhof havis tian intencon, ni sendis al li kaj al ĉiuj membroj de la Lingva Komitato la sekvantan leteron (personan, ne oficialan) por klarigi la situacion kaj se eble[10] pacigi la spiritojn :

Al la membroj de la Lingva Komitato.

Paris, la 26an de Januaro 1908.

Estimata Sinjoro,

La dokumentoj, kiujn ni jam sendis al vi[11], klarigis al vi la decidojn de la Komitato de la Delegitaro kaj la konduton de la estroj de Esperantistaro rilate al nia Komitato. La situacio, kiun tiu agmaniero naskis, estas plena je danĝeroj por Esperanto. Dependas de vi, dank’al via influo en Esperantistaro, eviti ilin per saĝaj kaj pacemaj konsiloj. Ni adresas do al vi, kiel al amiko de l’ideo de Lingvo internacia, por kiu ni ankaŭ batalis de sep jaroj kaj konstante batalas, insistan peton, ke vi konsideru trankvile kaj tute senpartie la nunan situacion.

Oni imagas volonte, ke la demando ekzistas nur inter la Lingva Komitato (kun Dro Zamenhof) kaj la Komitato de la Delegitaro ; kaj oni kredas, ke oni « savos » la netuŝeblan Esperanton, simple rifuzante diskuti kun nia Komitato kaj studi ĝian proponon, eĉ neigante ĝian rajton kaj la komision, kiun ĝi ricevis, ne de la Esperantistoj, sed de internacia kaj neŭtrala Delegitaro, tute sendependa je Esperanto.

Tio estas grava kaj danĝera eraro. La demando ne ekzistas inter [ 19 ]la « fidelaj » Esperantistoj kaj la « malamikoj de Esperanto », sed inter du partioj da Esperantistoj egale « fidelaj ». Pli ĝenerale kaj ĝuste, ĝi ekzistas inter du konceptoj de la « lingvo internacia » kaj de ĝia necesa disvolviĝo. La unua, mallarĝa kaj timema, ligas la lingvon, ne al ĝiaj veraj fundamentoj, sed al « sankta libro » skribita de unu homo en unu tempo, kiu devas resti por ĉiam neŝanĝebla modelo, kaj al blinda « uzado », kiu (kiel en niaj « naturaj » lingvoj) povas nur enkonduki en la lingvon malregulaĵojn, idiotismojn kaj evidente malkorektajn formojn (kaj la sperto jam montris tiun fatalan efekton). La dua, pli scienca kaj liberala, postulas, kiel vera « fundamento » de la lingvo, aron da principoj generalaj, klare kaj zorge difinitaj, laŭ la rezultatoj de jam sufiĉe longa sperto kaj laŭ la konsiloj de plej kleraj lingvistoj. Tiuj du tendencoj ĉiam ekzistis en Esperantistaro (kiel en ĉiu homa entrepreno) : sed la unua ĝis nun ekskluzive regis, ĉu per la Deklaro de Boulogne, ĉu per la malprava interpreto, kiun oni donis al ĝi; kaj, per fatala reakcio, la dua pli kaj pli fortiĝis dum la lastaj jaroj, kaj oni ne povas plu ĝin repremi.

Nia Komitato komprenis, ke, se oni volas vere « konservi » Esperanton kaj almiliti al ĝi la tutan mondon, oni devas garantii al ĝi la simplecon, la logikecon, la konstantan kaj regulan progreson, kiujn la sciencistoj precipe bezonas kaj deziras. Nu, nek la Lingva Komitato, nek la Komitato de la Delegitaro, nek ia aŭtoritato havas la povon nuligi tiun bezonon kaj deziron, kaj altrudi la « netuŝeblan » Esperanton al la mondo scienca kaj progresema. Eĉ se hodiaŭ oni tentus tion, morgaŭ aperus amuse projekto reformaj aŭ konkurantaj, kiujn la atendo de la decidoj de nia Komitato sola prokrastigis. Tion pruvas ĉiuj dokumentoj, kiujn ni komunikis konfidencie al la membroj de nia Komitato.

La sola rimedo por eviti la skismon kaj anarkion, kiuj minacas Esperanton (eĉ se la Delegitaro kaj ĝia Komitato malaperus de nun), estas starigi plej baldaŭ aron da reformoj necesaj kaj pripensitaj, kiuj kontentigos la progresemulojn, trankviligos la konservemulojn, kaj igos neebla ĉiun novan pravan kritikon aŭ reformon. Kaj tiuj reformoj ne devas esti akceptataj provizore kaj duagrade, kiel « ofero al la dio de malpaco », aŭ kiel malbonvola almozo[12], sed kiel veraj kaj esencaj plibonigoj aŭ perfektigoj de la lingvo, necesaj por ĝia plua senfina disvolviĝo, kies ni vidas nur la komencon.

La plej sendanĝera vojo por efektivigi tian reformon estas interkonsento sincera kaj amika inter la estroj de Esperantistaro kaj la Komitato de la Delegitaro, kiu alportas al Esperanto aŭtoritaton tre ŝatindan je l’ okuloj de la mondo senpartia. Se, pro malsaĝa fiereco aŭ aŭtoritatemeco, la Esperantistestroj rifuzus, la Komitato, agante en nomo kaj laŭ komisio de la Delegitaro, devus sola decidi, kaj la partigo estus neevitebla inter la Esperantistoj mem. Certe, la [ 20 ]rezultato de tia batalo ne estas dubebla : ni havas tro da konfido en la eterna valoro kaj vivemeco de l’ ideo por ne esti konvinkataj ke, eĉ post mallongaj eklipsoj, ĝi fine venkos sub la plej bona kaj taŭga formo. Kiel diris So Gaston Moch, « la veraĵo posedas internan potencon, kiu, en scienca temo, kia estas tiu ĉi, garantias al ĝi nepre la venkon ». Sed tia batalo estus tre malutila al Esperanto kaj al la ideo mem de Lingvo internacia, kiu havas ankoraŭ tiom da malamikoj kaj skeptikoj. Ni devas do, por la plej baldaŭa sukceso de la komuna ideo (al kiu la Esperantistoj, kaj aparte Dro Zamenhof mem, ofte deklaris, ke ili estas pretaj oferi ilian profiton aŭ preferon), kunigi niajn fortojn ; forigante ĉiujn malnoblajn diskutaĉojn, ni kunlaboru en interkonsento al la plej bona internacia lingvo, kiu povos varbi ĉiujn popolojn kaj kontentigi ĉiujn estantajn aŭ estontajn bezonojn.

Tia estas la voko, kiun ni volas adresi al vi, estimata Sinjoro, en nia persona nomo, kiel iniciatintoj de la Delegitaro. Ĝi estis fondita, ni povas certigi tion al vi, por kunigi, ne por disigi, la amikojn de nia komuna ideo ; kaj ankoraŭ nun, ĝi sola povas efektivigi ilian definitivan unuigon, per la senpartieco kaj aŭtoritato de ĝia Komitato.

L. Couturat,
Kasisto de la Delegitaro.
L. Leau,
Sekretario de la Delegitaro.

Fine, ni permesos al ni citi kelkajn liniojn el la privata letero kiun So Couturat sendis al Dro Zamenhof, la 3an Februaro 1908 : « … Vi diras, ke nia Komitato havas ne sufiĉan aŭtoritaton, ke ĝi ne estas komisiita de la registaroj kaj estas pure privata. Se ĝi estas privata, la Lingva Komitato ankaŭ estas privata kaj ne oficiala en la sama senco. Kaj kia ajn estas la aŭtoritato morala kaj scienca de nia Komitato, ĝi estas nekompareble pli granda, en la okuloj de la mondo senpartia, ol tiu de la L. K., kiu cetere taŭgas nur por la Esperantistoj (kaj eĉ ne por ĉiuj !) Atendi ke la registaroj sin okupu pri la demando, estas prokrasti la solvon ĝis la « grekaj kalendoj », kaj voli, ke nenia plibonigo efektiviĝu : ĉar estus ja tro malfrue ! Ĉiu saĝa homo diras, kiel So Grabowski, ke oni devas perfektigi la L. I. antaŭ ol ĝi estos oficiale alprenata, ne poste, kaj ke la mondo akceptos ĝin nur kiam ĝi estos perfekta[13]…. Tiu havas malbonan opinion kaj malmultan fidon pri la L. I. ĝenerale, kiu kredas, ke eć la ruino de Esperanto estus la ruino de l’ ideo de L. I., kvazaŭ ĝi ne estus bezono konstanta kaj ĉiam kreskanta, kiu postulas nepre kontentigon ian ajn. Kaj tiu havas malbonan opinion pri Esperanto mem, kiu kredas, ke oni ne povas ĝin plibonigi sen ĝin tute [ 21 ]ruinigi (kvazaŭ ĝi estus alia Volapük, t. e. kreaĵo de individua fantazio !) ».

Okaze de Volapük, ni volas rimarkigi tion ĉi : Ĉiuj rezonaĉoj, per kiuj oni penas nun pruvi, ke nia Komitato devis akcepti Esperanton tian, kia ĝi estas, estus taŭgintaj, antaŭ dudek jaroj, por pruvi ke ĝi (aŭ simila Komitato, Akademio aŭ kongreso) devis nepre akcepti Volapük kaj tute ne atenti Esperanton : ĉar tiam Volapük estis vivanta lingvo, havis literaturon, multajn grupojn, ĵurnalojn, k. t. p. ; dum Esperanto estis nur projekto pseŭdonima, sen adeptoj, sen literaturo, sen tradicio, k. t. p. Se do estas nun krimo, ne kontentiĝi per Esperanto primitiva, Dro Zamenhof faris similan krimon, ne kontentiĝante per la tiam vivanta kaj floranta lingvo ! Sed ni lasu tiujn kompatindajn diskutaĉojn. Ni restos fidelaj, ni ankaŭ, al la nobla ideo, kiu inspiris Dron Zamenhof mem antaŭ dudek jaroj, kaj al la komisio ricevita de multaj societoj aŭ personoj, kiuj aŭ ne estas Eperantistoj, aŭ metas, tute prave, la ideon de L I. super Esperanto aŭ alia realigo ; kaj ni ankaŭ, en spirito tute amika kaj simpatia por niaj samideanoj, eĉ por tiuj, kiuj eraras aŭ estas trompataj, ni iros trankvile nian vojon.

P. S. — La 7an de Januaro, So Ostwald estis tiel laca, ke li devis preni tri semajnojn da ripozo. La 29an de Januaro, li ne povis ankoraŭ rekomenci la laboradon ; li petis Son Jespersen anstataŭi lin kiel prezidanto, kaj invitis la sekretariojn realigi la projekton de revuo, kiun li jam proponis la 23an de Novembro. Ni multe bedaŭras lian staton, ni esperas kaj deziras, ke li baldaŭ reakiros la sanecon. Ĉar li tuj entreprenas vojaĝon iom longan, oni estas petata, sendi ĉiujn komunikaĵojn al la Sekretarioj de la Komitato, 7, rue Pierre-Nicole, Paris (5e).

Kelkaj Tagordoj.

Inter la dokumentoj publikigitaj de diversaj societoj aŭ grupoj esperantistaj, ni elektas la sekvantajn, kiuj karakterizas bone la du precipajn tendencojn, kiuj regas nun en la Esperantistaro.

SVISA ESPERANTA SOCIETO
Solothurn, 2an de Februaro 1908.
TAGORDO
pri la decidoj de la Delegitaro.

La Komitato de la Svisa Esperanta Societo, la Redaktoraro de la Svisa Espero, kaj la anoj de la Svisa Ekzamena Komitato, kunvenintaj en Solothurn, la 2an de Februaro, ekzameninte kaj atente diskutinte la decidon de la « Delegitaro por la elekto de lingvo internacia », unuanime deklaras ke :

1o La sola lingvo propagandata de la Svisa Esperanta Societo [ 22 ]estas la lingvo Esperanto tia, kia ĝi estas difinita per la tradicio kaj la ĝisnuna verkaro.

2o La lingvo devas pliperfektiĝadi iom post iom laŭ la vojo montrita en la antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto, kaj neniel per verkoj pure teoriaj aŭ komitataj decidoj ».

(Sekvas la nomoj de la subskribintoj).

Nu, tiu tagordo, kiu ŝajnas kontraŭa al la reformoj, estas reale tute favora al ili.

Unue, ĝi konfesas, ke la lingvo devas « pliperfektiĝadi ». Sed kiel povas okazi tiu « iom-post-ioma pliperfektiĝado[14] », se oni ne klare konstatas kaj difinas, unuflanke, la difektojn aŭ mankojn de nuna Esperanto, kaj aliflanke la celon, kiun oni devas celi en tia perfektigo, nome la idealan Esperanton, kiun oni devas « iom-post-iom » realigi? Tiun idealan Esperanton ni proponas nun al la Esperantistoj, nenion plu!

Sed, oni diros, tiu « pliperfektiĝado » devas efektiviĝi laŭ la metodo montrita en l’Antaŭparolo de la Fundamento. Bone! sed, laŭ Dro Zamenhof mem, tiu Antaŭparolo « ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo iam posedis eĉ parte. Ĝi donas la eblon, se tio estus necesa, iom post iom eĉ ŝanĝi la tutan lingvon ĝis plena nerekonebleco. » Ĝis plena nerekonebleco! Ne maltrankviliĝu, karaj samideanoj : ni ne trouzos la grandegan liberecon, kiun la Majstro bonvole donas al ni. Sed se la Fundamento permesas ŝanĝi la lingvon ĝis plena nerekonebleco, tiam ĝi nenion signifas, kaj la certigoj de fideleco al la Fundamento ankaŭ signifas absolute nenion.

Tion ja sentis la redaktintoj de la tagordo, ĉar ili difinas la lingvon, ne per la Fundamento, sed per la « tradicio » kaj per la « ĝisnuna verkaro ». Sed nenio malhelpas, ke ni ŝanĝu la tradicion, aŭ pli bone kreu alian tradicion, kaj alian verkaron, kiu difinos alian lingvon, kaj baldaŭ la Esperantistoj povos elekti libere inter du tradicioj ! Ĉu oni diros, ke nur la Zamenhof’a tradicio estas la bona, kaj nur la « ĝisnuna » verkaro estas leĝdona? Sed kial limigi tiel severe la bazon de la tradicio? Ĉu de nun nenia verko povas plu esti klasika kaj modela? Tion neniu saĝa homo povas aserti. Estas do permesita aldoni al tiu verkaro aliajn verkojn, kiuj povos «iom post iom » aliigi la « ĝisnunan tradicion».

Fine, oni alskribas nenian aŭtoritaton al la « teoriaj verkoj ». Bone! Sed se la teorio kiu antaŭiras la praktikon estas netaŭga, la teorio kiu sekvas la praktikon kaj tiras lecionojn el ĝi estas eble pli utila kaj valora; nu, tian teorion ni faris, kritikante Esperanton en ĝia « ĝisnuna » evolucio. Cetere, se oni malŝatas la teorion, oni devas esti kontenta, ke ni praktikas « nian » lingvon. Aliflanke, oni [ 23 ]akceptas neniajn « Komitatajn decidojn ». Sed tiаokaze, por kio oni fondis la Lingvan Komitaton ? Estas vera, ki ĝi faris ĝis nun nenian decidon, kaj nur kontraŭstaris per la inerta forto kaj la silento al ĉiuj proponoj kaj demandoj. Tio estas eble la propra kaj ĝusta rolo, kiun ĝiaj saĝaj fondintoj alskribis al ĝi. Sed kion pensas Dro Zamenhof pri tiuj malfidelaj anoj, kiuj volas obei nenian « komitatan decidon », dum li proklamas, ke la Lingva Komitato estas la sola aŭtoritato pri la lingvo ?

La du sekvantaj tagordoj estas rimarkindaj, ĉar ili tre bone kaj komplete « antaŭmetas » (expozas, dirus Ido) la motivojn, pro kiuj Ia Esperantistoj devas akcepti la decidojn de nia Komitato aŭ almenaŭ atenti kaj ekzameni ilin bonvole kaj senpartie. Tio « senkulpigas » (exkuzas !) ilian longecon ; cetere, ili bezonas nenian komentarion.

ESPERANTISTA SOCIETO
VERVIERS (Belgujo)
TAGORDO
pri la demando Esperanto-Delegacio.

La Komitato de la Esperantista Societo de Verviers, post plenaj ekzamenado kaj diskutado de ĉiuj dokumentoj pri la solvota demando,

Konsiderante ke Esperanto, en sia nuna formo, enhavas iajn difektojn kies konservado estus en la estonteco kaŭzo de difektiĝo de la lingvo, serioza motivo de malŝato kompare kun la konkurantaj lingvoj kaj grava okazo de malunuiĝo ĉe la adeptoj ; ke la ekzistado de tiuj difektoj, kiujn precipe la disvolviĝado de la lingvo igis videblaj, estis montrata, jam ĉe la unuaj momentoj kaj pli ol unu fojon, de la Aŭtoro mem de la lingvo, kies multaj provoj de reformado estis malebligataj pro motivo de ĝustatempeco ; ke tiun ateston plifortigas multaj kaj kompetentaj Esperantistoj, kaj, lastatempe, la nediskutebla kompetenteco de la Komitato komisiita de la Delegacio ;

Konsiderante ke nur la nuna momento, pro la agado de la Delegacio kaj la amplekso ankoraŭ limigata de la movado esperantista, montriĝas kiel la sola ĝustatempa momento ; ke, cetere, la natura evolucio de la lingvo, kontraŭe ke ĝi malgrandigus tiujn difektojn, ilin certe pligravigus, ĉar la evolucio ĉe la lingvistikaj demandoj, se ne ekzistas fortikaj kaj klaraj principoj, neniel starigas propramovan emon al la perfekteco ;

Konsiderante ke la laboroj de la Komitato, komisiita de la Delegacio, estis farataj kun la plej grandaj kaj la plej nediskuteblaj kompetenteco kaj senpartieco ; ke oni vane argumentus, dirante ke tiu Komitato ne posedis la rajton krei novan lingvon, ĉar en la realeco la Komitato ne kreis novan lingvon, sed ĝi alprenis unu el la proponitaj sistemoj (nome la lingvo internacia de Ido) kaj, nur pro treege [ 24 ]laŭdinda celo de pacemeco, ĝi konigis tiun alprenon per tiaj terminoj, ke ili ebligus al la Esperantistaro konsenti pri tiu decido ; ke pro tio, la Komitato de la Delegacio meritas la dankojn de la Esperantistoj ;

Konsiderante ke la timo pri konfuziĝo de la propaganda movado estas sufiĉege kompensata per la bonaĵoj devenontaj de la grava plibonigo de la lingvo, per la ĉeso de la izolaj reformistaj provoj kaj de la internaj malunuiĝoj, per la malapero de la konkurantaj sistemoj kaj per la grandega kunhelpo de la Delegacio kaj de la sciencularo, kiun ĝi riprezentas ;

Konsiderante ke la fina decido de la Komitato de la Delegacio :

« La Komitato alprenas principe Esperanton, pro ĝia rilata perfekteco kaj pro la multaj kaj diversaj jam faritaj aplikoj de ĝi, sub la kondiĉo de kelkaj ŝanĝoj efektivigotaj de la Konstanta Komisio, laŭ la senco difinita en konkludoj de la raporto de la Sekretarioj de la Komitato kaj de la projekto « Ido », provante interkonsenti kun la Esperantista Lingva Komitato »

ke tiu decido estis alprenata per ĉies voĉdonoj, inter kiuj estis ankaŭ tiu de la Prezidanto mem de la Esperantista Lingva Komitato, Sro Boirac ;

Decidas tute akcepti la decidon de la Komitato de la Delegacio,

Eldiras la deziron, ke realiĝu interkonsento inter la Esperantistaro kaj la Delegacio,

En okazo de ne-interkonsento, rezervas al si la eblon tiam alpreni decidon konforman je la supraj konsideraĵoj,

Komisias siajn delegitojn ĉe la Komitato de la Belga Ligo Esperantista konigi kaj defendi la jenajn konkludojn kaj donas al ili, por tiu kunveno de la Komitato, la necesan plenan povon.

Tiel proponita kaj aprobita ĉe la kunsido de la 27a de Januaro 1908.

La Komitato de la « Esperantista Societo » de Verviers.

Rezolucio de la Societo « Esperanto » en Leopolo
(Galicio, Aŭstrio).

La anoj de Societo « Esperanto » en Leopolo, kunvenintaj la 5an de Februaro 1908,....

konsiderinte, ke la nuna tempo, pro l’agado de la Delegacio kaj la ankoraŭ limigita disvastiĝo de Esperanto, montriĝas kiel la plej ĝusta eĉ sola momento, por oficiale enkonduki en nian lingvon la necesajn aldonojn kaj plibonigojn, kaj forigi la mankojn, kies ekzistado estis de longa tempo konstatita de Aŭtoro kaj aliaj plej bonaj Esperantistoj ;

konsiderinte la grandan senpartiecon kaj kompetentecon de laboroj de l’ Komitato, kies fina decido.... estis akceptita ĉiuvoĉe ;

konsiderinte ke la proponitaj reformoj, konservante ĉiujn bonajn ecojn de Esperanto, pligrandigos ilin per simpligo de la lingvo, donos al ĝi pli internacian karakteron, kaj (per alpreno de kelkaj [ 25 ]necesegaj sufiksoj) ebligos la starigon de teknikaj vortaroj, malfermante per tio al Esperanto novan vastan kampon de agado ;

konsiderinte, ke la plimulto de tiuj reformoj estis siatempe jam proponita de nia Majstro kaj de la plej bonaj samideanoj (Grabowski, E. de Wahl, Zakrzewski, k. a.), ke ili pro sia internacieco eniris en ĉiujn novajn provojn de artaj lingvoj, kaj ke la aŭtoroj de la plej gravaj el tiuj konkurantaj sistemoj aŭ jam akceptis la decidojn de Komitato, submetante sin per tio sub ĝia aŭtoritato, aŭ almenaŭ esprimis deziron de kompromiso ;

konsiderinte, ke pri la laboroj de Komitato, oni pro privataj komercaj kaŭzoj dissemas partiajn kaj malverajn sciigojn, kiuj povus prokrasti la dezirindan akcepton de decidoj de l’ Komitato, ke la utilaĵoj devenontaj el proponita faciligo de lingvo, el ĉeso de izolitaj privataj reform-projektoj, el malapero de konkurantaj sistemoj, estas pliigitaj per la grandega kunhelpo de la sciencistaro reprezentita en Delegacio ;

konsiderinte, ke la oficiala enkonduko de ia ajn internacia lingvo en la programon de lingvoj instruotaj en publikaj lernejoj estas preskaŭ neebla ĝis la tempo, kiam neŭtrala juĝantaro rekomendos al la registaroj unu el la konkurantaj sistemoj kiel tute perfektan, kion oni nune, pro la supre citita decido de Delegacia Komitato kaj pro la sinceraj kritikoj de samideanoj, ne kuraĝus diri pri Esperanto ;

decidis :

1e peti la Delegacian kaj la Lingvan Komitatojn, por ke ili insiste penu atingi interkonsenton en direkto de enkonduko nur de plej necesaj ŝanĝoj kaj aldonoj ;

2e apelacii al So Dro L. L. Zamenhof, por ke Li uzu sian moralan influon al baldaŭa realiĝo de kompromiso nepre necesega por la bono de nia afero ;

3e daŭrigi nuntempe la propagandadon de Esperanto (laŭ Fundamento), sed

4e en okazo de ne-interkonsento inter la ambaŭ Komitatoj, akcepti la decidojn de Delegacia Komitato, kiam ili estos detale konigitaj, esprimante per ĉi tiu rezolucio nian konfidon al senpartieco kaj kompetenteco de tiu Komitato.

J. Roiner,
prezidanto.

La Belga Sonorilo de 1a Marto publikigis la Raporton de la Antverpena Esperantista Grupo, kun responda letero de So Couturat. Ni rekomendas tiujn du dokumentojn al la atento de niaj legantoj.

  1. Cetere, la multaj leteroj, kiujn la sekretarioj ricevis okaze de la kunveno de la Komitato, aparte de la delegitoj (kiuj estis invititaj esprimi sian opinion kaj deziron pri la « elekto » de L. I.), montras, ke preskaŭ ĉiuj komprenis tiel la taskon de la Komitato : la unuj postulante, ke la Komitato alprenu Esperanton kun necesaj plibonigoj (kiujn kelkaj precize difinis); aliaj petante, ke la Komitato alprenu Esperanton sen ia (almenaŭ nuna) ŝanĝo, kio implikis evidente la povon fari tiajn ŝanĝojn; aliaj dezirante, ke oni faru kvazaŭ kunfandaĵon el la plej bonaj lingvoj, forigante iliajn respektivajn difektojn. Eĉ aŭtoro de L. I. akceptis tiun povon, nome So Rosenberger, ĉefa aŭtoro de Idiom Neutral, ĉar li prezentis al la Komitato projekton (ne eldonitan) de reformo de Idiom Neutral, kiu estis zorge ekzamenita.
  2. Vidu la Etat de la Délégation au 1er octobre 1907.
  3. Vidu la Liste des signatures recueillies par la pétition aux Académies (Oni povas postuli tiujn dokumentojn de la sekretarioj de la Komitato).
  4. Kiuj ĝis tiam estis nur sekretarioj (balotitaj) de la Komitato, kaj konsekve ne partoprenis la voĉdonojn antaŭajn.
  5. Efektive, ni kredas scii, ke oni proponis al la L. K. nenian difinitan demandaron, ke ĝi sekve ne faris formalan voĉdonon; plue, ke oni ne parolis al ĝi pri Ido, apenaŭ pri la reformoj proponitaj; ĉiuokaze, la membroj ricevis la Konkludojn de nia Raporto nur post la konsultado supredirita. Oni povas do diri, ke ili esprimis simplajn antaŭjuĝojn, ne sciante ekzakte, pri kio oni demandis ilin.
  6. Oni scias, ke eĉ bonaj kaj « fidelaj » Esperantistoj ne akceptas la aŭtoritaton, ĉu de la Lingva Komitato, ĉu de la kongreso, kiel regulan, superegan kaj leĝdonan. Oni do ne povas postuli de ni tion, kion ne ec ĉiuj Esperantistoj akceptas.
  7. La radiko respond tute ne konvenas por la ideo : ni alprenas la radiko respons, kaj konstruas la familion jene :
    1. Responsar D. verant­worten, E. answer for, F. être respon­sable de.
    2. Responsiva D. verant­wortlich, E. respon­sible, F. respon­sable.
    3. Responsiveso D. Verant­wortlich­keit, E. respon­si­bi­lity, F. respon­sa­bilité.
  8. Deklaro de Boulogne (1905).
  9. Cetere, estas tre grava kaj bedaŭrinda kulpo, ke oni penis miksi kaj preskaŭ substitui al la oficiala intertraktado privatan korespondadon inter apartaj membroj de la du Komitatoj. Tion pruvas la dua letero de So Ostwald, la cirkulero de Dro Zamenhof (« Ni multe korespondis kun ili… ») kaj la letero de So Boirac, kiu proponas « daŭrigi korespondadon » (personan kaj ne oficialan) « kun la Prezidanto kaj la ĉefaj membroj de la konstanta Komisio de la Delegacio ». Tio ja ne estas korekta kaj regula modo de intertraktado, kaj povis nur naski malkompreniĝojn tre danĝerajn ; kaj tio estas des pli stranga, ke So Boirac mem konsilis al la membroj de la Lingva Komitato tute ne korespondi rekte kaj private kun la sekretarioj de nia Komitato (circulero 8a,12a nov. 1907).
  10. Tie ĉi eble signifas, D möglich. E. F. possible, kaj ne D. vielleicht, E. perhaps, F. peut-être.
  11. T. e. : la Raporton pri la laboroj de la Komitato, la Konkludojn de la Raporto prezentita al la Komitato, kaj la cirkuleron de 15a Decembro al la Delegitaro (ĉio en franca lingvo).
  12. Aludo al projektoj de cirkuleroj de Dro Zamenhof, ne publikigitaj.
  13. Jen la teksto mem de So Grabowski (Esperantisto, Julio 1893 ; citita en Les Nouvelles Langues internationales, p. 28) : « Ne alor’ ni perfektigos nian lingvon, kande lo estos akceptita de la mondo, sed — la mondo akceptos lon alor’, kande nia lingvo estos perfekta ».
  14. Ido, quan on akuzas komplikar la linguo, dicus plu simple : « progresiva » o « gradoza perfektijo ».