Progreso/Unesma Yaro/Numero 2/Konkludoj de la Raporto

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
UNESMA YARO
PROGRESO No2
Aprilo 1908


da Louis Couturat e Léopold Leau

[ 33 ]

KONKLUDOJ DE LA RAPORTO
pri la nuna stato de la demando de Lingvo internacia,
prezentita al la Komitato
de la sekretarioj, L. Couturat kaj L. Leau
[1].

Formulotaj restas de ni la konkludoj, kiuj ŝajnas al ni rezulti el la longa esploro kiun ni faris, unue en nia Histoire de la Langue Universelle, poste en Les Nouvelles Langues internationales, sekvo de la unua verko, fine en la jena Raporto ; kaj, por tio, ni penados akiri opinion kiel eble plej senpartian kaj objektivan, kaj ni lasos nin gvidi per la rimarkinda konverĝado de la plej novaj projektoj, kiun ni jam montris ĉe la fino de nia Historio, kaj kiu ankoraŭ pligrandiĝis dum ĉi tiuj lastaj jaroj. Ni esperas, ke tiuj konkludoj estos kvazaŭ fadena kondukilo tra la ĥaoso de l’ diversaj opinioj, kaj servos kiel [ 34 ]fundamento de la diskutado por la Komitato, kies konsiliĝojn ili tiamaniere povos plifaciligi.

Antaŭ ĉio, estas nedubebla, ke la L I. povas esti nur lingvo a posteriori, kiel ni jam montris en la konkludo de nia Historio. Por pliprecizigi tiun montron, la meza punkto, al kiu ŝajnas konverĝi la plej novaj kaj plej atentindaj projektoj, ŝajnas troviĝi inter Esperanto, Idiom Neutral kaj Novilatin : ĝi estus lingvo pli « natura » kaj pli a posteriori ol Esperanto, pli sendependa kaj pli regula ol Neutral, pli simpla kaj regula ol Novilatin. Oni scias ke, komence, Esperanto estis konsiderata kiel « artefarita », simila al Volapük, kaj, ankoraŭ hodiaŭ, oni riproĉas al ĝi iajn partojn arbitrajn kaj tro a priori, kiel la tabelo de l’ kunrilataj vortetoj, la finiĝoj konjugaciaj kaj eĉ la gramatikaj finiĝoj. Ĉar Dro Zamenhof ne klarigis sian kreitaĵon kaj ne formulis siajn principojn; kaj nur la longa kaj scienca laboro klariganta de Sro de Beaufront montris kaj lumigis la verajn principojn de Esperanto, kaj pruvis, ke ĝi estas vere lingvo a posteriori, fondita sur la principo de internacieco. Sed ĝiaj ĉefaj konkurantoj estas pli a posteriori ol ĝi, kaj fieriĝas pri tuja komprenebleco, kiun ĝi ne posedas samgrade. Sro de Beaufront montris, ke tio estas nur « tre bela tromplogilo », kaj ke oni ne povas oferi la regulecon kaj la sendependecon de la lingvo al troa « a posteriori » eco, kies rezulto estus kopii la L I. laŭ tia aŭ alia lingvo natura (la franca, la itala, la hispana, laŭ la gusto de l' aŭtoro), kaj ĝin igi tiel malfacila kaj malsimpla kiel ia lingvo vivanta. Sed Sro Rosenberger respondis, ke estas tute same facila atingi la regulecon per internaciaj elementoj ol per ne-internaciaj; kaj tio devigas esplori, ĉu ĉiuj elementoj de Esperanto estas kiel eble plej internaciaj. Ŝajnas ke tio ne estas, kiam oni komparas ĝin al ĝiaj ĉefaj konkurantoj, kaj tio devus esti ekzamenata detale. Sed ne ŝajnas neebla, kunigi la regulecon, la sendependecon kaj la riĉecon de Esperanto kun la pli granda internacieco, pri kiu fieriĝas Neutral, Universal kaj Novilatin.

Por realigi tiun idealan lingvon, kiun oni devas elekti kiel fundamenton aŭ deiran punkton? A priori, tio ŝajnas negrava; ĉar, kiel sprite diras Sro Rosenberger, la plej grava ne estas la deira punkto, sed la alvena punkto : kaj kiel ekzemplon li montras Neutral mem, ellaboritan de Volapükistoj deirintaj de Volapük. Sed, je praktika vidpunkto, oni ne povas dubi. Eĉ se la estonta L I. (kion ni tute ne certigas) estus pli [ 35 ]proksima al Neutral aŭ al alia lingvo ol al Esperanto, estus ankoraŭ Esperanto kiu trudiĝus kiel fundamento. Oni vidis efektive, ke ĝi estas la lingvo, kiu posedas nekompareble plejmulte da adeptoj, aŭ plibone ke ĝi sola nun posedas da ili, ĉar la aliaj havas nur teoriajn aprobojn, kies valoron kaj kompetentecon ni ne malkonsentas. Esperanton preferas granda plimulto de la Delegacio, ne sole pro ĝiaj internaj kvalitoj, sed ankoraŭ kaj precipe pro ĝia nuna disvastiĝo, pro la fervoro kaj la entuziasmo de ĝiaj adeptoj, pro ĝia organizacio, pro ĝia ĉiam kreskanta propagando, pro tio, kion oni povus nomi ĝia akirita rapideco, kaj ankaŭ pro la rajtoj, kiujn ĝi akiris per siaj sukcesoj. Personoj absolute senpartiaj kaj eksteraj, kvankam simpatiaj, je la movada esperantista, klare eldiris al ni tiun opinion, ke la Komitato ne povus alpreni alian lingvon krom Esperanto, ĉar se ĝi alprenus alian, tio necese starigus du konkurantajn lingvojn, kio estus malutila por la sukceso de la ideo, kiun antaŭ ĉio ili deziras. Inter tiuj personoj ni deziras citi aŭtoron de ia L I., Sron Henderson, kiu, ne forlasinte sian preferon por novlatina lingvo, praktike kunhelpas al la propagando de Esperanto. Sed estas evidenta (eĉ se tion ili ne estus dirintaj fakte al ni), ke tiuj samaj personoj ne postulas nek konsilas alpreni Esperanton tian, kia ĝi estas; kontraŭe, ili certigas ke tiu decido, kiu donos al ĝi novan puŝon kaj akcelos ĝian definitivan triumfon, estas la plej bona okazo por altrudi al ĝi la ŝanĝojn aŭ plibonigojn necesajn. Kaj kiam oni konstatas, ke Esperanto nun estas turmentata per reformista movado tiom pli forta kaj danĝera ke, proklaminte la netuŝeblecon de la Fundamento, oni esperis starigi antaŭ ĝi netransireblan barilon, oni opinios, ke ĉi tiu momento estas favora al iaspeca arbitracio, kiu, kontentigante la reformistojn ĝis utila grado, ĉesigos kritikojn ĉiam reaperantajn kaj certigos la unuecon de la lingvo kaj la regulecon de ĝia venonta disvolviĝado, plibone ol la fideleco al « sankta libro ». Aliflanke, estas rimarkinda, ke ĉiuj reformaj projektoj, prezentitaj de esperantistoj, celas pliproksimigi ĝin al la konkurantaj lingvoj kaj igi ĝin plimulte a posteriori; sekve, la samaj reformoj, kiuj kontentigus la « progresemajn » esperantistojn, samtempe senarmigos ĝiajn konkurantojn; ne ĉar ni esperas, ke la konkurantaj aŭtoroj tuj alprenos ĝin; sed se oni donas al Esperanto la realajn aŭ ŝajnajn bonaĵojn, per kiuj ili sukcesas allogi ian parton de la publiko kaj, ne havante eĉ sukceson [ 36 ]kompareblan al la ĝia, komprometi aŭ malfruigi la ĝian, oni deprenos ĉiujn argumentojn pli malpli verŝajnajn, kiujn ili utiligas por si, kaj oni forigos ĉiujn kritikojn faratajn kontraŭ Esperanto de amikoj kaj malamikoj, tiamaniere ke ĝiaj konkurantoj ne plu gajnos novajn adeptojn kaj baldaŭ perdos tiujn, kiujn ili estos varbintaj. Kontraŭe, se oni alprenus Esperanton tian, kia ĝi estas, ne sole ĝiaj konkurantoj daŭrigus sian propagandon kaj siajn atakojn, sed oni povus timi ke ia parto de ĝiaj adeptoj alflankiros : ĉar iaj esperantistaj estroj nepre certigis al ni ke, se Esperanto restos neŝanĝita, ili forlasos ĝin kaj ĉesos uzi kaj propagandi lingvon laŭ ilia opinio tro maltaŭgan kaj de nun nesanigeblan, kiun ĝiaj malbonaĵoj kondamnas, ili diras, al certa ruiniĝo.

Ĉar oni devas tre atenti fakton, kiun ne rimarkas Dro Zamenhof kaj liaj fideluloj. Dro Zamenhof senĉese ripetadas, por forigi ĉian reforman proponon, ke la reformistoj ne interkonsentas kaj neniam interkonsentos, kaj ke, se oni bonvolus ilin aŭskulti, iliaj postuloj ĉiuj kontraŭdirus unu la alian kaj sin reciproke neŭtraligus. El kio ili konkludas nedirite, ke nuna Esperanto troviĝas en la ĝusta kaj vera mezo, kaj ke la kontraŭaj puŝoj de la reformistoj nur plifortigas ĝin en ĝia stato. Jen estas plena eraro kaj danĝera iluzio. Tute kontraŭe, ni estas tre mirigitaj, ke ĉiuj reformistoj, novaj aŭ malnovaj, kia ajn estas ilia lando, interkonsentas, senkonscie kaj nepreparite, pri la ĉefaj punktoj : de dudek jaroj, ĉiam la samajn punktojn atakas la kritikoj; kaj la reformistoj malsamiĝas (nur ĝis ia grado) nur pri la rimedoj por ilin plibonigi. Tion pruvos la sekvo de la jenaj konkludoj. Sed oni vidas la konsekvencon de tiu konstato : se oni povas konkludi de la pasinto al la estonto, ĉiam tiujn samajn punktojn kontraŭbatalos la kritikoj kaj la reformaj proponoj, kaj, eĉ se oni hodiaŭ silentigus ilin per aŭtoritata decido, kiu provizore senkuraĝigus ilin, ili pli malpli frue reaperus, kun pli granda energio, kaj ili senhalte komprometus la unuecon de la lingvo. Kiel oni diras kutime, « oni neniam ĝuos la pacon » kun tiaj malbonaĵoj (realaj aŭ ŝajnaj) : ili estos eterna kaŭzo de disputoj, kaj ilin senfine profitos la malamikoj de Esperanto kaj de ĉia L I. Kontraŭe, se oni jam nun korektos ilin, estas tre versimila, ke oni certigos la « pacon », plifortigos la unuecon, se nur oni ne refaros la eraron de la Deklaracio de Boulogne, se oni proklamos netuŝeblaj nur la verajn principojn de la lingvo, kaj ne [ 37 ]tekston, en kiun ĉiam povas enŝoviĝi nerimarkitaj eraroj, kaj oni senbare ebligos la disvolviĝadon de la lingvo, la korektadon de la malbonaĵoj kaj de la malutilaĵoj, kiujn la sperto montros, kaj eĉ la evolucion nedisigeblan de la « vivo », kiun ĉiuj ni deziras al ĝi.

Por pruvi kion ni ĵus diris, nome ke ekzistas fundamenta interkonsento pri la reformotaj aŭ korektotaj punktoj, ni intersekve citos kaj ekzamenos ilin, resumante pri ĉiu el ili la argumentojn, kiujn oni uzas kontraŭ ili kaj favore al la postulataj ŝanĝoj.

ALFABETO

Alfabeton plej multe kaj plej akre atakas la kritikoj. De ĉiuj flankoj oni postulas la forigon de la literoj supersignitaj, ne pro pure teoriaj motivoj sed pro praktikaj motivoj, montritaj de la sperto, kaj pro la utilo de la propagando. Cetere, la plej bonan kritikon de la literoj supersignitaj faris Dro Zamenhof mem en 1894, per la jenaj linioj : « Signoj superliteraj. Tiu ĉi punkto, kiu siatempe en teorio ŝajnis tute sensignifa, en la praktiko montris sin kiel tre grava barilo por la disvastiĝado de nia lingvo. Dank' al tiuj ĉi signitaj literoj, kiujn la presejoj ne posedas, la libera ĉialoka presado de libroj en aŭ pri nia lingvo kaj la publikigado de nia lingvo per gazetoj fariĝis preskaŭ absolute neebla. Ni devas tiujn ĉi literojn forigi ».

Ĉu oni diros ke tio, kio estis vera en 1894, nun ne plu estas tia, ke ĉiuj presejoj de l'mondo posedas la literojn supersignitajn aŭ intencas ilin aĉeti? La plendoj de Soj Lemaire, Hugon, Peltier, k. c. bone pruvas la kontraŭon. Eĉ ŝajnas, ke tiu praktika malutilo fariĝas pli kaj pli ĝenanta rilate al la pli kaj pli granda disvastiĝado de Esperanto en ĉiuj landoj. Ĉiuokaze, oni ne povas diri pri tiu reformo, kion Dro Zamenhof diras pri ĉiu reformo, nome ke ĝi povas esti bona teorie, sed ke praktike ĝi estas malbona. Tute kontraŭe, ni montris en nia Historio (post Sro de Beaufront), kaj ni daŭrigas opinii, ke la alfabeto de Esperanto teorie estas bonega kaj ke science ĝi estas pravigata : sed praktike ĝi montriĝis maloportuna kaj malutila, kaj kiel Dro Zamenhof mem ni opinias, ke « en nia pura praktika afero la neoportuna teoria logiko devas cedi al la pli oportuna praktika kutimo de la popoloj », kaj ankoraŭ : « ni devas eviti ĉian superfluan bataladon kontraŭ [ 38 ]la kutimoj de la popoloj, por ne malfaciligi senbezone la bataladon por nia lingvo ».

Unue, ĝi estas fakto, ke la popoloj, kiuj ne havas literojn supersignitajn, nome la angle-parolantaj popoloj, sentas instinktan mallogon kontraŭ tiaspecaj literoj kaj trovas en ili « malĉarman aspekton ». Kaj tio estas komprenebla, kiam oni memoras pri la impreso sentita de la francoj antaŭ paĝo de ĉeĥa aŭ pola lingvo, kie amasiĝas la supersignoj : tio ŝajnas al ili io terure komplikita, mistera kaj barbara (barbara estas, laŭ difino, ĉio kion oni ne komprenas!). Oni komprenas, ke la slavoj kaj la germanoj ne sentas tiun impreson vidante Esperanton; sed la romanoj kaj anglo-saksaj popoloj ĝin sentas, kaj, ĉar la plej granda plimulto de la homoj juĝas pri ĉiuj aferoj « unuavide », oni povas diri, ke la naŭdekonoj de la anglo-saksaj kondamnas kaj forĵetas Esperanton pro tiu unua impreso; kaj, kio estas pli grava, ke ili estas nepre pretaj alpreni aŭ preferi ĉian alian lingvon, kiu, kun difektoj malpli videblaj, prezentus « al iliaj okuloj » la bonaĵon ne montri tiujn mallogajn signojn. Eĉ se tiel montriĝus nur sentimentala repelado, jam oni devus atenti ĝin. Sed ĝi nur esprimas senkonscie teknikajn malutilojn, kiujn ni tuj resumos.

La plej evidenta estas la foresto de tiuj literoj ĉe la presejoj de la pli granda parto de la mondo civilizita, dum ĉiuj posedas la alfabeton romanan aŭ eĉ anglan (ĉi tiu plie posedas la w). Diri ke estas facila por ili akiri tiujn supersignitajn literojn, estas forgesi ke tio kaŭzas novajn elspezojn, ne sole por la fando, sed por la kompostado. Plie, tiu almeto de ses literoj estas multe pli kosta ol oni ĝin opinias : oni devas ilin posedi en ĉiuj specoj : romana, kursiva, grasa-rekta, grasa-kursiva, malgrandaj kaj grandaj kapitaloj, kaj en ĉiuj specoj, kiuj servas por komposti la titolojn, anoncojn, k. c. Sen tio, oni estas devigata enmeti en iapecan tekston supersignitajn literojn aliaspecajn : tio okazas por La Belga Sonorilo kaj por Tra la Mondo, kies presisto posedas la supersignitajn literojn romanajn, sed ne la kursivajn nek la aliaspecajn ; sed tio kaŭzas impreson malagrablan kaj tre malĉarman. Aŭ, anstataŭ supersignitaj literoj, oni uzas literojn ne supersignitajn, kio estas malpli malplaĉa por la okulo kaj ne konfuzas la lertulojn (kiuj povas taksi ĝin preseraro), sed kio tre ĝenas la novicon kaj ne povas esti tolerata en ĝenerala maniero. Plie, la supersignitaj literoj estas iom malfacile distingeblaj de la [ 39 ]samaj nesignataj literoj, kio igas pli malagrabla la legado, precipe en malgrandaj literoj, kaj lacigas la okulojn, ĉar oni devas legi pli proksime. Ili kaŭzas nekalkuleblajn preserarojn tre malfacile troveblajn kaj korekteblajn, kaj kiuj almenaŭ duobligas la penadon kaj la laboron de la aŭtoro, kiu devas korekti presprovaĵojn. Tial ekzistas neniu lernolibro de Esperanto, eĉ plej zorgeme presita, kiu ne enhavas tiaspecajn erarojn ; unuvorte, estas neebla kun tiuj literoj atingi perfektan tipografian senerarecon. Plie, la signo super la ĥ kaj super ĉiuj grandaj literoj eliĝas el la linio, kio komplikas la laboron de la kompostisto (kaj sekve kostas), kaj ĝi ĉiam riskas esti rompata kaj foriĝi, tiamaniere ke, sen ia eraro de la korektantoj, eraro povas okazi dum la presado.

La malfacilaĵoj estas ankoraŭ multe pli grandaj, kiam oni uzas la kompostajn maŝinojn (linotipajn), kiuj pli kaj pli disvastiĝadas, precipe por la ĵurnaloj. Aŭ plibone ili fariĝas vere neeblaĵo. Efektive, por aldoni eĉ unu solan literon al tia maŝino, oni devas ĝin tute ŝanĝi. Kaj ni vidis[2] la ateston de ĵurnalaj direktoroj, tre favoraj al Esperanto, dirantaj, ke ne estis ebla al ili akiri novajn maŝinojn por havi la supersignitajn literojn. Se Esperanto volas « venki la mondon », ĝi devas sin alfari al la kutimoj kaj al la teknikaj postuloj; ĝi ne povas pretendi ilin ŝanĝi laŭ sia oportuneco; aŭ se iu havas tian esperon pri ĝi, li estas trompata per tre naiva iluzio.

Inter la komposta maŝino kaj la malnova kompostado ekzistas la sama rilato, kiel inter la skribmaŝino kaj la mana skribado; kaj ĝi prezentas tiel grandajn utilojn, ke ĝi rapide disvastiĝas ĉe la komerco, ĉe la administracioj kaj eĉ ĉe la privatuloj kaj literaturistoj. Sed estas neebla aldoni unu solan literon al skribmaŝino : oni devas ĝin interŝanĝi, kaj tio kaŭzas grandan elspezon, kiun neniu, krom esceptoj, konsentas fari. Sendube ekzistas maŝinoj kiuj enhavas la supersignitajn literojn; sed ili estas specialaj tipoj intence kunmetitaj, kaj enhavantaj pli grandan nombron da literoj ol la ordinaraj tipoj, kaj, sekve, pli multekostaj ol la lastaj. Sendube ankaŭ, oni povas uzi la supersignitajn literojn per la maŝinoj, kiuj posedas sendependan superliteran signon, sed tiam oni devas tuŝi du klavojn por formi unu literon kaj, en tiaj kondiĉoj, kun sama rapideco oni skribus diagramon : kio eĉ estus pli facila. Plie, tio ne estas ebla al ĉiuj, precipe en [ 40 ]la angleparolantaj landoj. Unuvorte, iu Esperantisto certe povas akiri maŝinon tian, kian li bezonas; sed se iu, jam posedanta maŝinon, fariĝas adepto de Esperanto, li ne havas la eblecon skribi en Esperanto per sia maŝino, aŭ li devos aĉeti alian maŝinon. Tio tute ne estas kuraĝiga por la novaj adeptoj, tio estas diri, ke tie kuŝas grava malhelpo al la disvastiĝado de la lingvo kaj de ĝia uzado.

Fine en la manskribado, la supersignitaj literoj ŝajnas prezenti neniun malutilon : ŝajnas malgrava, ke la skribanto skribas unu signon plie, aŭ uzas signon prefere al digramo. Sed fakte tio ne estas tiel. La skribado esence estas formata per senrompa linio desegnita per la plumo : ĉio kio neebligas la senrompecon de tiu linio estas ĝeno kaj grava malfruigo. Sed, por desegni signon super litero, oni devas, aŭ interrompi la vorton por ĝin poste daŭrigi, aŭ (kiel ĝin konsilas Dro Javal en Physiologie de la lecture et de l'éctriture) desegni la vorton unumove kaj poste reveni malantaŭen por ĝin « ornami » per la signoj. En ambaŭ okazoj, tio kaŭzas perdon de tempo ne proporcian je la skriba graveco de tiuj signoj; tial la sama aŭtoro konsilas nepre forlasi, dum la rapida skribado, tiujn flankajn signojn (punkto super la i streko de la t, k. c.). Tial la praktikaj homoj, kiel la Amerikanoj, malamas la supersignojn : kaj pro tio la American Philosophical Society. en sia programo por L I. en 1887 (vidu nian Histoire, p. 366), postulis forlasi el la L I. ĉiujn supersignojn, eĉ la punktojn super i, j, la strekon de t kaj la apostrofojn. Kiel prave diras Sro Bullen estas pli facila skribi digramon ol supersignitan literon, ĉar oni ne devas levi la manon nek lasi la linion. Ni aldonu rimarkon sufiĉe gravan por la korespondado : ju pli la skribado estas kuranta kaj rapida, des pli la signoj fariĝas ĝenaj, pro la ĉeso, kiun ili okazigas; el tio rezultas, ke oni estas tentata ilin forlasi (kio malhelpas la klarecon de la teksto), aŭ ke oni desegnas ilin kun ligstrekoj nevolaj sed fatalaj, kiuj malkarigas la skribadon. Ĉiu ajn kiu ricevas, kiel ni, leterojn el ĉiuj landoj, certe rimarkas ke la leteroj skribitaj de Angloj aŭ Amerikanoj ĝenerale estas pli legeblaj ol la aliaj. Tio devenas el tio, ke ilia skribado ne estas komplikata, malklarigata per supersignoj, kiel tiu de la Francoj kaj de la Germanoj : la linio, ĉar ĝi estas senrompa, estas pli pura kaj pli klara. Tio ankaŭ povas deveni de pli bonaj skribmetodoj (nome de la rekta skribado, kun en Francujo propagandis Dro Javal; sed tiuj metodoj mem rilatas kun la [ 41 ]geografio de la lingvoj kaj ilia skriba maniero pli malpli simpla; kaj neniam Germano aŭ Slavo havos skribadon tiel klaran (en sia lingvo) kiel Anglo. Tio devenas de la supersignoj, kiuj devige kaŭzas neregulajn kaj ŝanĝeblajn ligstrekojn.

Pro ĉiuj tiuj motivoj, kiuj jam de longe estus devintaj atentigi la aŭtoron kaj la estrojn de Esperanto, la forigo de la supersignitaj literoj kaj de ĉia supersigno estas nepre necesa. Ĝi estu necesa, eĉ se Esperanto estus la sola ebla kaj konata L I.; ĝi estas multe pli necesa pro la konkurantaj L I., kiuj ĉiuj (ni parolas nur pri la plej bonaj) havas, kontraŭe al ĝi, la superegan bonaĵon, je la praktika kaj propaganda vidpunkto, kontentiĝi per la romana alfabeto. Tiu bonaĵo estas tiel granda, ke ĝi certe okazigos, pli malpli frue, la sukceson, ĉu de unu el tiuj lingvoj, ĉu de ia projekto de reformo de Esperanto, ĉar tiajn projektojn certe sen ĉeso elvokos tiu maltutilo (Ekselsioro, de Dro Greenwood). Kaj oni ne povas esperi, ke aŭtoritata decido, kiel tiu de la Komitato, sufiĉus por trudi la supersignitajn literojn al la mondo, kiam al ili kontaŭstaras, ne sole ka kutimoj kaj la gustoj (bariloj jam tre fortikaj), sed teknikaj malfacilaĵoj, kiuj implikas aldonajn elspezojn. Oni ne povas postuli monajn oferojn de la venontaj adeptoj de la L I.; la profitemo estas fine la granda movigilo, la sola por la plimulto de la homoj; se la L I. altrodiĝos al la mondo, tion ĝi povos nur pro siaj praktikaj bonaĵoj; sed la signoj prezentas precize la kontraŭon al la plimulto de la popoloj, kaj oni povas diri, ke ili faras senĉese kaj faros ĉiam « negativan » propagandon. Estas do necesa, por la bono de Esperanto aŭ de la L I., kia ajn ĝi estos, ke ŝi akiru la ĉefan bonaĵon devenantan el la ekskluziva uzado de la romana alfabeto, kaj forprenu ĝin al ĉiuj nunaj aŭ eblaj konkurantoj, aŭ plibone, ke ĝi antaŭe senkuraĝigu ĉian konkuranton kaj ĉian provon de reformo, efektivigante, por tiu kiel por la ceteraj punktoj, la plej grandajn simplecon kaj facilecon por ĉiuj.

Restas decidota, kun sistemon oni devas alpreni por forigi la supersignitajn literojn. Sed inter la proponoj ŝajne tiel diversaj, pri kiuj ni raportis, oni povas distingi du sistemojn, en kiuj ĉiuj resumiĝas. La unua alvokas teoriajn ideojn pri tio, kio devas esti ortografio severrege « fonetika », kaj estas fondita sur la principo : « Unu litero, unu sono ». El tio oni konkludas, ke ĉiu sono devas esti riprezentata per unu sola litero, kaj sekve oni malakceptas ĉian digramon. Tiam oni [ 42 ]devas sin turni al la neuzitaj literoj de la romana alfabeto (q, x, y) kaj doni al ili sonojn arbitrajn kaj kontraŭajn al la kutimoj de la okcidentaj popolod (Sro Zakrzewski); aŭ oni alvenas al la propono grave ŝanĝi la elparoladon de Esperanto, forigante la sonojn ĉ, ĝ, ĉ, por konservi nur la simplajn palatsiblajn literojn ŝ (skribe c) kaj ĵ (skribe j) : ĝi estas la sistemo proponita de Sro Lemaire, inter aliaj. Sed samtempe oni submetas kaj eĉ oni oferas la internacian grafismon al malpli internacia fonetismo (se oni anstataŭigas la c de la lingvoj romanaj per s), aŭ oni grave difektas la fonetismon, se oni volas konservi la grafismon (ĉie donante al c la sonon ŝ).

La proponoj de la dua sistemo interkonsentas preskaŭ pri ĉiuj punktoj. Ĉiuj anstataŭigas ĵ per j kaj sekve j per y : ĉiuj alprenas la digramojn ch, sh por anstataŭigi la literojn ĉ, ŝ; fine ĉiuj forĵetas la sonon ĥ, tro malfacilan por iaj popoloj, kaj anstataŭigas ĝin per k. La sola punkto, pri kiu oni ne konsentas, estas la anstataŭigo de ĝ : unuj proponas dj, aliaj nur j; preskaŭ neniu (Sro Peltier) aprobas la gh, proponitan de Dro Zamenhof kaj, kontraŭe, prezentatan de aliaj por riprezenti la malmolan g. Jen estas la sola malkonsenta punkto; kaj estas versimila, ke la plej bona solvo estus revizado de la radikoj, kiuj enhavas ĝ : unuj estus skribotaj per g (malmola) kaj aliaj per j (elparolata ĵĝ, kiel proponis Dro Javal.

Sed antaŭe oni devas elekti unu el la du difinitaj sistemoj. Por tio, ni komence rimarkas, ke la dua estas pli konservema ol la unua : ĉar fundamente ĝi povas esti taksata kiel ortografia reformo, kiel simpla kaj regula transskribo de l’ vortoj el la nuna Esperanto per nova alfabeto. Poste, oni devus klarigi la signifon, en kiu oni devas kompreni kaj akcepti la principon : « Unu litero, unu sono », per kiu oni resumas la regulojn de la fonetika ortografio. Tiuj, kiuj gin alvokas, ĝin komprenas jene : « Por ĉiu simpla sono unu simpla litero, kaj por ĉiu simpla litero unu simpla sono ». Sed kiamaniere difini la simplajn sonojn? La sonoj c, ĉ, ĝ, kiuj ŝajnas malsimplaj al la okcidentantoj, ŝajnas simplaj kaj elementaj al la Slavoj kaj Italoj : kiel decidi inter ambaŭ opinioj, kaj ĉu estos necesa eniri tian tro subtilan dikutadon por starigi fine praktikan alfabeton? Sed la suprediritan principon oni ankaŭ povas kompreni jene : « Ekzistas unusenca kaj reciproka korespondo inter la grafikaj signoj kaj [ 43 ]la sonoj »; kaj, laŭ tiu senco, ĝi forpelas nek la sonojn nomatajn malsimplaj (c, ĉ, ĝ), nek la digramojn (ch, sh). Oni diras, ke ĉi tiuj lastaj povas naski konfuzon, kiam la litero h sekvas cs. Sed tio povas okazi nur en la kunmetado (se la litero h troviĝas komence de vorto elementaj), kaj tiam oni devos disigi la kunmetatajn elementajn vortojn per streketo (chas-hundo) : des pli ke, se oni ĝeneraligus tiun regulon, oni legus kaj komprenus pli facile la kunmetitajn vortojn. Cetere, ĝi estas tre malofta okazo. Resume, por starigi ortografion fonetikan; sufiĉas ke ekzistas nur unu sola maniero or legi kaj elparoli ĉiun literon kaj ĉiun vorton, kaj tion certigas la unusenca interrilato inter la sonoj kaj la literoj aŭ digramoj.

Por elekti unu el tiuj du sistemoj, ni konstantas, fidelaj je nia komparema metodo, ke ĉiuj konkurantaj lingvoj posedas la duan sistemon : ĉiuj uzas la anglajn j kaj y, kiuj cetere troviĝos en ambaŭ sistemoj; ĉiuj havas almenaŭ unu digramon (sh, Neutral) kaj eĉ du (ch, sh, Universal, Novilatin) kun ilia angla sono (ĉ, ŝ). Ŝajnas do, ke je tiu flanko troviĝas la solvo praktike la plej kontentiga; kaj tio estas des pli vera, ke ekzistas projektoj ankoraŭ plimulte proksimiĝantaj al la naturaj lingvoj ankoraŭ plimulte proksimiĝantaj al la naturaj lingvoj, kiuj forlasas la unuformecon de l’ sono de ĉiu litero por sin almezuri pli ĝuste al la internacia elparolado : oni ekzemple proponas doni du sonojn al c : k antaŭ a, o, u, kaj fajfan sonon antaŭ e, i; kaj same por g kaj s[3]. Evidente, tiuj projektoj iras tro malproksimen, ĉar ili difektas la fonetikan ortografion, kiu estas unu el la esencaj kvalitoj de la L I. Sed ili pruvas, ke oni devas sin almezuri kiel eble plej ĝuste al la bezonoj kaj kutimoj de la vivantaj lingvoj, kaj ne sin lasi erarigi de troa a priori-eco : nu, tiel oni agus, se oni volus apliki la principon « unu litero, unu sono » laŭ ĝia plej severa senco. La dua sistemo estas ĝusta mezo inter tiuj pure teoriaj postuloj, kiuj celas lingvon ideale perfektan, kaj la troaj cedoj, kiujn la reformistoj de Neutral konsentas al la neregulaĵoj de la romanaj lingvoj. La elekto de l’ sono de la litero c en Esperanto ŝajnas al ni tre bona kaj tre feliĉa por konservi plej ofte la plej internacian elparoladon de tiu litero. Sed, je tiu sama vidpunkto (akordigo de la internaciaj grafismo kaj fonetismo) oni neniel povas kontraŭstari al la [ 44 ]literoj j kaj g, nek al la digramoj ch kaj sh, ĉar ne sole ili konservas la konatan elparoladon, sed ili restarigas la aspekton de l’ vortoj kaj tiamaniere ili pligrandigas la grafikan internaciecon (chambro, shipo, joyo, voyajo). Ili kunhelpas igi Esperanton pli legebla unuavide, kiel deziris Dro Javal, kaj la internaciajn vortojn pli rekoneblaj. Unuvorte, la digramoj ch kay sh estas pravigataj en lingvo a posteriori, ĉar ili troviĝas en la naciaj lingvoj plej konataj, kun sono identa aŭ analogia al tiu, kiun al ili aljuĝas la reformaj projektoj de Esperanto kaj la konkurantaj lingvoj. Tiu akordiĝo pruvas, ne sole ke tie kuŝas la plej kontentiga solvo, sed ke ĝi plej verŝajne estos akceptata en ĉiuj landoj.

Ni intence priparolis, ĝis nun, nur la skriban flankon de la demando pri la supersignitaj literoj; ni rezervis al la venonta ĉapitro ĉiujn fonetikajn demandojn, por ĝuste apartigi la diversajn problemojn kaj ilin laŭorde diskutadi.

Sed ni ankoraŭ devas montri demandon pri la alfabeto. Restas en la romana alfabeto du neuzitaj literoj : q kaj x; sed ili troviĝas en multaj internaciaj vortoj kaj en ortografio de ĉiuj ne-slavaj lingvoj. Ŝajnas do utila ilin alpreni, pro la principo de internacieco; kaj ekzistas neniu motivo por ne alpreni la malsimplan sonon x, kiam oni alprenas la malsimplajn sonojn c, ĉ kaj ĝ. Aliparte, q estas sendube duoblaĵo de k, sed oni scias, ke ĝi estas ĉiam sekvata de konsonanta u, kaj tio estas eble sufiĉa rimedo por distingi ĝin de k. La alpreno de q malgrandigus la oftecon de la litero k, kiu estas malbela, ĝenanta, longe kaj malfacile skribebla (tial ĝi estas ofte malbonformigata kaj nelegebla en la germanaj kaj slavaj skribadoj), kaj kiu ofte mankas ĉe la okcidentaj presistoj, pro ĝia malofteco en la franca, angla, itala, hispana, portugala, k. c. lingvoj, kaj ĝia ofteco en Esperanto.

(Daŭrigota.)

Ni kredas oportuna ed interesanta adjuntar a ca parto di nia Raporto la sequanta extraktajo di la Raporto pri la labori de la Komitato (tradukita de franca en EP).

« Alfabeto, digramoj[4]. Pri l’alfabeto, neniu defendis la supersignitajn literojn de Esperanto; estis tuj konsentita, ke la LI. devas kontentiĝi per la romana alfabeto. La sola [ 45 ]demando diskutita estas, ĉu oni devas akcepti digramojn (kiel Ido), kaj ĝi naskis longan kaj severan diskuton, kiu okupis tutan kunsidon.

So Baudouin de Courtenay, kiel oni vidis, malmulte ŝatis la « grafismon » (skribmaniero) kaj kontraŭe deziris absolutan « fonetismon », kies devizo estas : « unu litero, unu sono ». Li argumentis, ke la L I. devas rigardi la estonton prefere ol la estinton, kaj, anstatatŭ respekti la tradiciajn erarojn kaj mallogikaĵojn de niaj lingvoj, prezenti al la junaj spiritoj modelon de logikeco kaj reguleco, kaj « purigi la pensadon ». Li ne povis akcepti, ke la L I. kunhelpu eternigi tiun absurdaĵon, riprezenti sonon simplan per kombino de du literoj, kiuj havas aparte sonojn diferencajn. So Ostwald defendis la saman teorion, alvokante la principon de unusenceco, kiu devas laŭ li regi absolute en la L I. : ĉiu lingvo estas sistemo da signoj, des pli perfekta, ke ĝi estas unusenca, t. e. ke ekzistas korespondo unika kaj reciproka inter la signo kaj la signifato. Tia korespondo devas ekzisti aparte inter la literoj kaj la sonoj. Konsekve, So Ostwald proponis alpreni j anstataŭ ĵ, y anstataŭ j, kaj c por la surda ŝ-sono (ŝ). Tiam la malsimpla sono c estus riprezentala de ts, kaj la malsimpla sono ĉ, de tc. Tiu propono estis apogata de So Baudouin de Courtenay.

« So Jespersen, Moch kaj Couturat parolis kontraŭ tiu opinio, kiu venas de principoj a priori tre respektindaj, sed estas kontraŭa al la praktikaj kondiĉoj altrudataj de la principo de internacieco. Certe, kaj ĉiuokaze, la L I. estos multe pli racia ol niaj lingvoj, sed ĝi ne povas esti absolute racia, se ĝi devas esti a posteriori; cetere, kiel ĝi povus, per si sola, « purigi la pensadon », se niaj lingvoj daŭras doni ekzemplojn de malreguleco? La fakto ke la ŝ-sonoj estas riprezentataj de digramoj en ĉiuj okcidentaj lingvoj klariĝas per historiaj kaŭzoj, kaj altrudiĝas per sia internacieco mem. Ĉiu homo iom instruita konas la nomon de Shakespeare, aŭ legas en sia ĵurnalo informojn de Shanghaï; li konas tiel antaŭe la du digramojn ch kaj sh, kaj estas preparata elparoli ilin proksimume korekte. Plue, l’ uzado de tiuj digramoj ebligas konservi la aspekton de multaj internaciaj vortoj, kiel chambro, shipo. Uzi ortografion pure fonetikan, ne konsiderante la internacian grafismon, estus igi tiujn vortojn nerekoneblajn de ĉiuj Okcidentanoj; kiu rekonos en capo la germanan Schaf, en cipo la anglan ship, en cuo la germanan Schuh? Fine, oni ne devas forgesi, ke la L I. propagandiĝos precipe per la okaza legado de [ 46 ]tekstoj, kiujn oni devas tuj deĉifri, sen prepariĝo. Nu, en tia okazo la digramoj liveras apogon familiaran, dum la fonetika ortografio erarigas kaj trompas la okulon, ofendas la akiritajn kutimojn, kaj riskas igi malbone legi kaj malbone elparoli. Oni ne devas bezoni (kiel diradis Dro Javal pri la supersignitaj literoj de Esperanto) « montrilan foston » apud ĉiu litero; oni devas diveni ĝian sonon kaj rekoni la vorton unuavide, sen antaŭa instruo nek prepariĝo. Je tiu praktika vidpunkto de la propagando de L I., la du digramoj estas nepre necesaj.

« Tiu diskutado estis fermita per la sekvanta decido, farita de 4 voĉoj kontraŭ 2 (la sola kiu ne estis farita unuvoĉe)[5] :

« La Komitato alprenas en la Lingvon internacian la du digramojn CH kaj SH kun la sono, kiun ili havas ordinare en angla lingvo. »

Unu membro de la Komitato proponis anstataŭi la ŭ konsonanton per w; sed So Jespersen rimarkigis, ke la angla konsonanto w ne havas precize la saman sonon kiel la ŭ, vokalo nesilaba, kiu komponas la diftongojn aŭ, eŭ. Cetere, la w difektus la aspekton de vortoj internaciaj, kiaj Augusto, Europo ».

  1. Tio estas nur la tria (kaj proksimume la triona) parto de tiu Raporto, redaktita nur por la membroj de la Komitato de la Delegitaro. La unua parto enhavis la dezirojn kaj opiniojn esprimitajn de la delegitoj. La dua parto raportis pri ĉiuj projektoj de novaj lingvoj aŭ proponoj de plibonigoj ricevitaj de la Sekretarioj per privata vojo. Tiuj du partoj estas do esence konfidenciaj.
  2. En la dua parto de la Raporto.
  3. Projekto de Idiom Neutral reformita, de So Rosenberger (Progres, no 5, sept. 1906); V. Les Nouvelles Langues internationales, p. 50 sqq.
  4. Oni nomas digramo aron da literoj, kiu riprezentas unu simplan sonon (ekz. ch F, sh E, sch D).
  5. Soj Couturat kaj Leau sekretarioj, sed ne membroj, de la Komitato, ne partoprenis al tiu voĉdono. Ilia opinio estis kompreneble tiu de la plimulto de la Komitato.