Page:Progreso - 1a yaro.pdf/54

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
40
PROGRESO

la angleparolantaj landoj. Unuvorte, iu Esperantisto certe povas akiri maŝinon tian, kian li bezonas; sed se iu, jam posedanta maŝinon, fariĝas adepto de Esperanto, li ne havas la eblecon skribi en Esperanto per sia maŝino, aŭ li devos aĉeti alian maŝinon. Tio tute ne estas kuraĝiga por la novaj adeptoj, tio estas diri, ke tie kuŝas grava malhelpo al la disvastiĝado de la lingvo kaj de ĝia uzado.

Fine en la manskribado, la supersignitaj literoj ŝajnas prezenti neniun malutilon : ŝajnas malgrava, ke la skribanto skribas unu signon plie, aŭ uzas signon prefere al digramo. Sed fakte tio ne estas tiel. La skribado esence estas formata per senrompa linio desegnita per la plumo : ĉio kio neebligas la senrompecon de tiu linio estas ĝeno kaj grava malfruigo. Sed, por desegni signon super litero, oni devas, aŭ interrompi la vorton por ĝin poste daŭrigi, aŭ (kiel ĝin konsilas Dro Javal en Physiologie de la lecture et de l'éctriture) desegni la vorton unumove kaj poste reveni malantaŭen por ĝin « ornami » per la signoj. En ambaŭ okazoj, tio kaŭzas perdon de tempo ne proporcian je la skriba graveco de tiuj signoj; tial la sama aŭtoro konsilas nepre forlasi, dum la rapida skribado, tiujn flankajn signojn (punkto super la i streko de la t, k. c.). Tial la praktikaj homoj, kiel la Amerikanoj, malamas la supersignojn : kaj pro tio la American Philosophical Society. en sia programo por L I. en 1887 (vidu nian Histoire, p. 366), postulis forlasi el la L I. ĉiujn supersignojn, eĉ la punktojn super i, j, la strekon de t kaj la apostrofojn. Kiel prave diras Sro Bullen estas pli facila skribi digramon ol supersignitan literon, ĉar oni ne devas levi la manon nek lasi la linion. Ni aldonu rimarkon sufiĉe gravan por la korespondado : ju pli la skribado estas kuranta kaj rapida, des pli la signoj fariĝas ĝenaj, pro la ĉeso, kiun ili okazigas; el tio rezultas, ke oni estas tentata ilin forlasi (kio malhelpas la klarecon de la teksto), aŭ ke oni desegnas ilin kun ligstrekoj nevolaj sed fatalaj, kiuj malkarigas la skribadon. Ĉiu ajn kiu ricevas, kiel ni, leterojn el ĉiuj landoj, certe rimarkas ke la leteroj skribitaj de Angloj aŭ Amerikanoj ĝenerale estas pli legeblaj ol la aliaj. Tio devenas el tio, ke ilia skribado ne estas komplikata, malklarigata per supersignoj, kiel tiu de la Francoj kaj de la Germanoj : la linio, ĉar ĝi estas senrompa, estas pli pura kaj pli klara. Tio ankaŭ povas deveni de pli bonaj skribmetodoj (nome de la rekta skribado, kun en Francujo propagandis Dro Javal; sed tiuj metodoj mem rilatas kun la orto-