Page:Progreso - 1a yaro.pdf/55

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
41
KONKLUDOJ DE LA RAPORTO

grafio de la lingvoj kaj ilia skriba maniero pli malpli simpla; kaj neniam Germano aŭ Slavo havos skribadon tiel klaran (en sia lingvo) kiel Anglo. Tio devenas de la supersignoj, kiuj devige kaŭzas neregulajn kaj ŝanĝeblajn ligstrekojn.

Pro ĉiuj tiuj motivoj, kiuj jam de longe estus devintaj atentigi la aŭtoron kaj la estrojn de Esperanto, la forigo de la supersignitaj literoj kaj de ĉia supersigno estas nepre necesa. Ĝi estu necesa, eĉ se Esperanto estus la sola ebla kaj konata L I.; ĝi estas multe pli necesa pro la konkurantaj L I., kiuj ĉiuj (ni parolas nur pri la plej bonaj) havas, kontraŭe al ĝi, la superegan bonaĵon, je la praktika kaj propaganda vidpunkto, kontentiĝi per la romana alfabeto. Tiu bonaĵo estas tiel granda, ke ĝi certe okazigos, pli malpli frue, la sukceson, ĉu de unu el tiuj lingvoj, ĉu de ia projekto de reformo de Esperanto, ĉar tiajn projektojn certe sen ĉeso elvokos tiu maltutilo (Ekselsioro, de Dro Greenwood). Kaj oni ne povas esperi, ke aŭtoritata decido, kiel tiu de la Komitato, sufiĉus por trudi la supersignitajn literojn al la mondo, kiam al ili kontaŭstaras, ne sole ka kutimoj kaj la gustoj (bariloj jam tre fortikaj), sed teknikaj malfacilaĵoj, kiuj implikas aldonajn elspezojn. Oni ne povas postuli monajn oferojn de la venontaj adeptoj de la L I.; la profitemo estas fine la granda movigilo, la sola por la plimulto de la homoj; se la L I. altrodiĝos al la mondo, tion ĝi povos nur pro siaj praktikaj bonaĵoj; sed la signoj prezentas precize la kontraŭon al la plimulto de la popoloj, kaj oni povas diri, ke ili faras senĉese kaj faros ĉiam « negativan » propagandon. Estas do necesa, por la bono de Esperanto aŭ de la L I., kia ajn ĝi estos, ke ŝi akiru la ĉefan bonaĵon devenantan el la ekskluziva uzado de la romana alfabeto, kaj forprenu ĝin al ĉiuj nunaj aŭ eblaj konkurantoj, aŭ plibone, ke ĝi antaŭe senkuraĝigu ĉian konkuranton kaj ĉian provon de reformo, efektivigante, por tiu kiel por la ceteraj punktoj, la plej grandajn simplecon kaj facilecon por ĉiuj.

Restas decidota, kun sistemon oni devas alpreni por forigi la supersignitajn literojn. Sed inter la proponoj ŝajne tiel diversaj, pri kiuj ni raportis, oni povas distingi du sistemojn, en kiuj ĉiuj resumiĝas. La unua alvokas teoriajn ideojn pri tio, kio devas esti ortografio severrege « fonetika », kaj estas fondita sur la principo : « Unu litero, unu sono ». El tio oni konkludas, ke ĉiu sono devas esti riprezentata per unu sola litero, kaj sekve oni malakceptas ĉian digramon. Tiam oni