Page:Progreso - 1a yaro.pdf/58

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
44
PROGRESO

literoj j kaj g, nek al la digramoj ch kaj sh, ĉar ne sole ili konservas la konatan elparoladon, sed ili restarigas la aspekton de l’ vortoj kaj tiamaniere ili pligrandigas la grafikan internaciecon (chambro, shipo, joyo, voyajo). Ili kunhelpas igi Esperanton pli legebla unuavide, kiel deziris Dro Javal, kaj la internaciajn vortojn pli rekoneblaj. Unuvorte, la digramoj ch kay sh estas pravigataj en lingvo a posteriori, ĉar ili troviĝas en la naciaj lingvoj plej konataj, kun sono identa aŭ analogia al tiu, kiun al ili aljuĝas la reformaj projektoj de Esperanto kaj la konkurantaj lingvoj. Tiu akordiĝo pruvas, ne sole ke tie kuŝas la plej kontentiga solvo, sed ke ĝi plej verŝajne estos akceptata en ĉiuj landoj.

Ni intence priparolis, ĝis nun, nur la skriban flankon de la demando pri la supersignitaj literoj; ni rezervis al la venonta ĉapitro ĉiujn fonetikajn demandojn, por ĝuste apartigi la diversajn problemojn kaj ilin laŭorde diskutadi.

Sed ni ankoraŭ devas montri demandon pri la alfabeto. Restas en la romana alfabeto du neuzitaj literoj : q kaj x; sed ili troviĝas en multaj internaciaj vortoj kaj en ortografio de ĉiuj ne-slavaj lingvoj. Ŝajnas do utila ilin alpreni, pro la principo de internacieco; kaj ekzistas neniu motivo por ne alpreni la malsimplan sonon x, kiam oni alprenas la malsimplajn sonojn c, ĉ kaj ĝ. Aliparte, q estas sendube duoblaĵo de k, sed oni scias, ke ĝi estas ĉiam sekvata de konsonanta u, kaj tio estas eble sufiĉa rimedo por distingi ĝin de k. La alpreno de q malgrandigus la oftecon de la litero k, kiu estas malbela, ĝenanta, longe kaj malfacile skribebla (tial ĝi estas ofte malbonformigata kaj nelegebla en la germanaj kaj slavaj skribadoj), kaj kiu ofte mankas ĉe la okcidentaj presistoj, pro ĝia malofteco en la franca, angla, itala, hispana, portugala, k. c. lingvoj, kaj ĝia ofteco en Esperanto.

(Daŭrigota.)

Ni kredas oportuna ed interesanta adjuntar a ca parto di nia Raporto la sequanta extraktajo di la Raporto pri la labori de la Komitato (tradukita de franca en EP).

« Alfabeto, digramoj[1]. Pri l’alfabeto, neniu defendis la supersignitajn literojn de Esperanto; estis tuj konsentita, ke la LI. devas kontentiĝi per la romana alfabeto. La sola

  1. Oni nomas digramo aron da literoj, kiu riprezentas unu simplan sonon (ekz. ch F, sh E, sch D).