Page:Progreso - 1a yaro.pdf/59

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
45
KONKLUDOJ DE LA RAPORTO

demando diskutita estas, ĉu oni devas akcepti digramojn (kiel Ido), kaj ĝi naskis longan kaj severan diskuton, kiu okupis tutan kunsidon.

So Baudouin de Courtenay, kiel oni vidis, malmulte ŝatis la « grafismon » (skribmaniero) kaj kontraŭe deziris absolutan « fonetismon », kies devizo estas : « unu litero, unu sono ». Li argumentis, ke la L I. devas rigardi la estonton prefere ol la estinton, kaj, anstatatŭ respekti la tradiciajn erarojn kaj mallogikaĵojn de niaj lingvoj, prezenti al la junaj spiritoj modelon de logikeco kaj reguleco, kaj « purigi la pensadon ». Li ne povis akcepti, ke la L I. kunhelpu eternigi tiun absurdaĵon, riprezenti sonon simplan per kombino de du literoj, kiuj havas aparte sonojn diferencajn. So Ostwald defendis la saman teorion, alvokante la principon de unusenceco, kiu devas laŭ li regi absolute en la L I. : ĉiu lingvo estas sistemo da signoj, des pli perfekta, ke ĝi estas unusenca, t. e. ke ekzistas korespondo unika kaj reciproka inter la signo kaj la signifato. Tia korespondo devas ekzisti aparte inter la literoj kaj la sonoj. Konsekve, So Ostwald proponis alpreni j anstataŭ ĵ, y anstataŭ j, kaj c por la surda ŝ-sono (ŝ). Tiam la malsimpla sono c estus riprezentala de ts, kaj la malsimpla sono ĉ, de tc. Tiu propono estis apogata de So Baudouin de Courtenay.

« So Jespersen, Moch kaj Couturat parolis kontraŭ tiu opinio, kiu venas de principoj a priori tre respektindaj, sed estas kontraŭa al la praktikaj kondiĉoj altrudataj de la principo de internacieco. Certe, kaj ĉiuokaze, la L I. estos multe pli racia ol niaj lingvoj, sed ĝi ne povas esti absolute racia, se ĝi devas esti a posteriori; cetere, kiel ĝi povus, per si sola, « purigi la pensadon », se niaj lingvoj daŭras doni ekzemplojn de malreguleco? La fakto ke la ŝ-sonoj estas riprezentataj de digramoj en ĉiuj okcidentaj lingvoj klariĝas per historiaj kaŭzoj, kaj altrudiĝas per sia internacieco mem. Ĉiu homo iom instruita konas la nomon de Shakespeare, aŭ legas en sia ĵurnalo informojn de Shanghaï; li konas tiel antaŭe la du digramojn ch kaj sh, kaj estas preparata elparoli ilin proksimume korekte. Plue, l’ uzado de tiuj digramoj ebligas konservi la aspekton de multaj internaciaj vortoj, kiel chambro, shipo. Uzi ortografion pure fonetikan, ne konsiderante la internacian grafismon, estus igi tiujn vortojn nerekoneblajn de ĉiuj Okcidentanoj; kiu rekonos en capo la germanan Schaf, en cipo la anglan ship, en cuo la germanan Schuh? Fine, oni ne devas forgesi, ke la L I. propagandiĝos precipe per la okaza legado de