Page:Progreso - 1a yaro.pdf/51

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
37
KONKLUDOJ DE LA RAPORTO

tekston, en kiun ĉiam povas enŝoviĝi nerimarkitaj eraroj, kaj oni senbare ebligos la disvolviĝadon de la lingvo, la korektadon de la malbonaĵoj kaj de la malutilaĵoj, kiujn la sperto montros, kaj eĉ la evolucion nedisigeblan de la « vivo », kiun ĉiuj ni deziras al ĝi.

Por pruvi kion ni ĵus diris, nome ke ekzistas fundamenta interkonsento pri la reformotaj aŭ korektotaj punktoj, ni intersekve citos kaj ekzamenos ilin, resumante pri ĉiu el ili la argumentojn, kiujn oni uzas kontraŭ ili kaj favore al la postulataj ŝanĝoj.

ALFABETO

Alfabeton plej multe kaj plej akre atakas la kritikoj. De ĉiuj flankoj oni postulas la forigon de la literoj supersignitaj, ne pro pure teoriaj motivoj sed pro praktikaj motivoj, montritaj de la sperto, kaj pro la utilo de la propagando. Cetere, la plej bonan kritikon de la literoj supersignitaj faris Dro Zamenhof mem en 1894, per la jenaj linioj : « Signoj superliteraj. Tiu ĉi punkto, kiu siatempe en teorio ŝajnis tute sensignifa, en la praktiko montris sin kiel tre grava barilo por la disvastiĝado de nia lingvo. Dank' al tiuj ĉi signitaj literoj, kiujn la presejoj ne posedas, la libera ĉialoka presado de libroj en aŭ pri nia lingvo kaj la publikigado de nia lingvo per gazetoj fariĝis preskaŭ absolute neebla. Ni devas tiujn ĉi literojn forigi ».

Ĉu oni diros ke tio, kio estis vera en 1894, nun ne plu estas tia, ke ĉiuj presejoj de l'mondo posedas la literojn supersignitajn aŭ intencas ilin aĉeti? La plendoj de Soj Lemaire, Hugon, Peltier, k. c. bone pruvas la kontraŭon. Eĉ ŝajnas, ke tiu praktika malutilo fariĝas pli kaj pli ĝenanta rilate al la pli kaj pli granda disvastiĝado de Esperanto en ĉiuj landoj. Ĉiuokaze, oni ne povas diri pri tiu reformo, kion Dro Zamenhof diras pri ĉiu reformo, nome ke ĝi povas esti bona teorie, sed ke praktike ĝi estas malbona. Tute kontraŭe, ni montris en nia Historio (post Sro de Beaufront), kaj ni daŭrigas opinii, ke la alfabeto de Esperanto teorie estas bonega kaj ke science ĝi estas pravigata : sed praktike ĝi montriĝis maloportuna kaj malutila, kaj kiel Dro Zamenhof mem ni opinias, ke « en nia pura praktika afero la neoportuna teoria logiko devas cedi al la pli oportuna praktika kutimo de la popoloj », kaj ankoraŭ : « ni devas eviti ĉian superfluan bataladon kontraŭ