Page:Progreso - 1a yaro.pdf/52

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
38
PROGRESO

la kutimoj de la popoloj, por ne malfaciligi senbezone la bataladon por nia lingvo ».

Unue, ĝi estas fakto, ke la popoloj, kiuj ne havas literojn supersignitajn, nome la angle-parolantaj popoloj, sentas instinktan mallogon kontraŭ tiaspecaj literoj kaj trovas en ili « malĉarman aspekton ». Kaj tio estas komprenebla, kiam oni memoras pri la impreso sentita de la francoj antaŭ paĝo de ĉeĥa aŭ pola lingvo, kie amasiĝas la supersignoj : tio ŝajnas al ili io terure komplikita, mistera kaj barbara (barbara estas, laŭ difino, ĉio kion oni ne komprenas!). Oni komprenas, ke la slavoj kaj la germanoj ne sentas tiun impreson vidante Esperanton; sed la romanoj kaj anglo-saksaj popoloj ĝin sentas, kaj, ĉar la plej granda plimulto de la homoj juĝas pri ĉiuj aferoj « unuavide », oni povas diri, ke la naŭdekonoj de la anglo-saksaj kondamnas kaj forĵetas Esperanton pro tiu unua impreso; kaj, kio estas pli grava, ke ili estas nepre pretaj alpreni aŭ preferi ĉian alian lingvon, kiu, kun difektoj malpli videblaj, prezentus « al iliaj okuloj » la bonaĵon ne montri tiujn mallogajn signojn. Eĉ se tiel montriĝus nur sentimentala repelado, jam oni devus atenti ĝin. Sed ĝi nur esprimas senkonscie teknikajn malutilojn, kiujn ni tuj resumos.

La plej evidenta estas la foresto de tiuj literoj ĉe la presejoj de la pli granda parto de la mondo civilizita, dum ĉiuj posedas la alfabeton romanan aŭ eĉ anglan (ĉi tiu plie posedas la w). Diri ke estas facila por ili akiri tiujn supersignitajn literojn, estas forgesi ke tio kaŭzas novajn elspezojn, ne sole por la fando, sed por la kompostado. Plie, tiu almeto de ses literoj estas multe pli kosta ol oni ĝin opinias : oni devas ilin posedi en ĉiuj specoj : romana, kursiva, grasa-rekta, grasa-kursiva, malgrandaj kaj grandaj kapitaloj, kaj en ĉiuj specoj, kiuj servas por komposti la titolojn, anoncojn, k. c. Sen tio, oni estas devigata enmeti en iapecan tekston supersignitajn literojn aliaspecajn : tio okazas por La Belga Sonorilo kaj por Tra la Mondo, kies presisto posedas la supersignitajn literojn romanajn, sed ne la kursivajn nek la aliaspecajn ; sed tio kaŭzas impreson malagrablan kaj tre malĉarman. Aŭ, anstataŭ supersignitaj literoj, oni uzas literojn ne supersignitajn, kio estas malpli malplaĉa por la okulo kaj ne konfuzas la lertulojn (kiuj povas taksi ĝin preseraro), sed kio tre ĝenas la novicon kaj ne povas esti tolerata en ĝenerala maniero. Plie, la supersignitaj literoj estas iom malfacile distingeblaj de la