Page:Progreso - 1a yaro.pdf/50

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
36
PROGRESO

kompareblan al la ĝia, komprometi aŭ malfruigi la ĝian, oni deprenos ĉiujn argumentojn pli malpli verŝajnajn, kiujn ili utiligas por si, kaj oni forigos ĉiujn kritikojn faratajn kontraŭ Esperanto de amikoj kaj malamikoj, tiamaniere ke ĝiaj konkurantoj ne plu gajnos novajn adeptojn kaj baldaŭ perdos tiujn, kiujn ili estos varbintaj. Kontraŭe, se oni alprenus Esperanton tian, kia ĝi estas, ne sole ĝiaj konkurantoj daŭrigus sian propagandon kaj siajn atakojn, sed oni povus timi ke ia parto de ĝiaj adeptoj alflankiros : ĉar iaj esperantistaj estroj nepre certigis al ni ke, se Esperanto restos neŝanĝita, ili forlasos ĝin kaj ĉesos uzi kaj propagandi lingvon laŭ ilia opinio tro maltaŭgan kaj de nun nesanigeblan, kiun ĝiaj malbonaĵoj kondamnas, ili diras, al certa ruiniĝo.

Ĉar oni devas tre atenti fakton, kiun ne rimarkas Dro Zamenhof kaj liaj fideluloj. Dro Zamenhof senĉese ripetadas, por forigi ĉian reforman proponon, ke la reformistoj ne interkonsentas kaj neniam interkonsentos, kaj ke, se oni bonvolus ilin aŭskulti, iliaj postuloj ĉiuj kontraŭdirus unu la alian kaj sin reciproke neŭtraligus. El kio ili konkludas nedirite, ke nuna Esperanto troviĝas en la ĝusta kaj vera mezo, kaj ke la kontraŭaj puŝoj de la reformistoj nur plifortigas ĝin en ĝia stato. Jen estas plena eraro kaj danĝera iluzio. Tute kontraŭe, ni estas tre mirigitaj, ke ĉiuj reformistoj, novaj aŭ malnovaj, kia ajn estas ilia lando, interkonsentas, senkonscie kaj nepreparite, pri la ĉefaj punktoj : de dudek jaroj, ĉiam la samajn punktojn atakas la kritikoj; kaj la reformistoj malsamiĝas (nur ĝis ia grado) nur pri la rimedoj por ilin plibonigi. Tion pruvos la sekvo de la jenaj konkludoj. Sed oni vidas la konsekvencon de tiu konstato : se oni povas konkludi de la pasinto al la estonto, ĉiam tiujn samajn punktojn kontraŭbatalos la kritikoj kaj la reformaj proponoj, kaj, eĉ se oni hodiaŭ silentigus ilin per aŭtoritata decido, kiu provizore senkuraĝigus ilin, ili pli malpli frue reaperus, kun pli granda energio, kaj ili senhalte komprometus la unuecon de la lingvo. Kiel oni diras kutime, « oni neniam ĝuos la pacon » kun tiaj malbonaĵoj (realaj aŭ ŝajnaj) : ili estos eterna kaŭzo de disputoj, kaj ilin senfine profitos la malamikoj de Esperanto kaj de ĉia L I. Kontraŭe, se oni jam nun korektos ilin, estas tre versimila, ke oni certigos la « pacon », plifortigos la unuecon, se nur oni ne refaros la eraron de la Deklaracio de Boulogne, se oni proklamos netuŝeblaj nur la verajn principojn de la lingvo, kaj ne