Page:Progreso - 1a yaro.pdf/48

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
34
PROGRESO

fundamento de la diskutado por la Komitato, kies konsiliĝojn ili tiamaniere povos plifaciligi.

Antaŭ ĉio, estas nedubebla, ke la L I. povas esti nur lingvo a posteriori, kiel ni jam montris en la konkludo de nia Historio. Por pliprecizigi tiun montron, la meza punkto, al kiu ŝajnas konverĝi la plej novaj kaj plej atentindaj projektoj, ŝajnas troviĝi inter Esperanto, Idiom Neutral kaj Novilatin : ĝi estus lingvo pli « natura » kaj pli a posteriori ol Esperanto, pli sendependa kaj pli regula ol Neutral, pli simpla kaj regula ol Novilatin. Oni scias ke, komence, Esperanto estis konsiderata kiel « artefarita », simila al Volapük, kaj, ankoraŭ hodiaŭ, oni riproĉas al ĝi iajn partojn arbitrajn kaj tro a priori, kiel la tabelo de l’ kunrilataj vortetoj, la finiĝoj konjugaciaj kaj eĉ la gramatikaj finiĝoj. Ĉar Dro Zamenhof ne klarigis sian kreitaĵon kaj ne formulis siajn principojn; kaj nur la longa kaj scienca laboro klariganta de Sro de Beaufront montris kaj lumigis la verajn principojn de Esperanto, kaj pruvis, ke ĝi estas vere lingvo a posteriori, fondita sur la principo de internacieco. Sed ĝiaj ĉefaj konkurantoj estas pli a posteriori ol ĝi, kaj fieriĝas pri tuja komprenebleco, kiun ĝi ne posedas samgrade. Sro de Beaufront montris, ke tio estas nur « tre bela tromplogilo », kaj ke oni ne povas oferi la regulecon kaj la sendependecon de la lingvo al troa « a posteriori » eco, kies rezulto estus kopii la L I. laŭ tia aŭ alia lingvo natura (la franca, la itala, la hispana, laŭ la gusto de l' aŭtoro), kaj ĝin igi tiel malfacila kaj malsimpla kiel ia lingvo vivanta. Sed Sro Rosenberger respondis, ke estas tute same facila atingi la regulecon per internaciaj elementoj ol per ne-internaciaj; kaj tio devigas esplori, ĉu ĉiuj elementoj de Esperanto estas kiel eble plej internaciaj. Ŝajnas ke tio ne estas, kiam oni komparas ĝin al ĝiaj ĉefaj konkurantoj, kaj tio devus esti ekzamenata detale. Sed ne ŝajnas neebla, kunigi la regulecon, la sendependecon kaj la riĉecon de Esperanto kun la pli granda internacieco, pri kiu fieriĝas Neutral, Universal kaj Novilatin.

Por realigi tiun idealan lingvon, kiun oni devas elekti kiel fundamenton aŭ deiran punkton? A priori, tio ŝajnas negrava; ĉar, kiel sprite diras Sro Rosenberger, la plej grava ne estas la deira punkto, sed la alvena punkto : kaj kiel ekzemplon li montras Neutral mem, ellaboritan de Volapükistoj deirintaj de Volapük. Sed, je praktika vidpunkto, oni ne povas dubi. Eĉ se la estonta L I. (kion ni tute ne certigas) estus pli