Progreso/Unesma Yaro/Numero 1/Nia programo

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
UNESMA YARO
PROGRESO No1
Marto 1908

Nia programo
da Louis Couturat e Léopold Leau

[ 1 ]

NIA PROGRAMO
Al ĉiuj amikoj de la Lingvo internacia.

La Lingvo internacia tute ne pretendas anstataŭi frue aŭ malfrue la naciajn lingvojn en ilia naturala kaj politika « domeno », sed nur helpi la internaciajn rilatojn en ĉiuj okazoj, en kiuj la naciaj lingvoj ne sufiĉas. Nu ili iĝas pli kaj pli nesufiĉantaj, pro la rapida multigo de l'internaciaj rilatoj ; kaj oni povas solvi la problemon, nek per alpreno de la lingvo de unu nacio (tio estas tute neebla pro la legitimaj rajtoj kaj pretendoj de ĉiuj ceteraj nacioj), nek per la revivigo de mortinta lingvo, ekz. de la latina : ĉar tiu lingvo estas tro malfacila, ne respondas al la bezonoj de la moderna spirito, ĝi estas nur privilegio de la instruitoj, kaj ĝiaj adeptoj fariĝas ĉiam pli malmultaj. Tiuj, kiuj provis « adapti » la latinan al la modernaj uzoj, faris el ĝi lingvon tute artifican. Tio sola pruvas, ke la vera kaj praktika solvo de la problemo povas nur esti lingvo artificala.

Aliflanke, la sciencoj bezonas ĉiam pli organon precizan [ 2 ]por esprimi siajn konceptojn, trovas nur neperfektan kontentigon en la naciaj vulgaraj lingvoj, kaj kreas al si laŭgrade artifican lingvon, jam grandaparte internacian. Tiel la lingvo internacia estas postulato, ne sole de la praktika vivo, sed ankaŭ de la sciencoj, kiel diris iam la fama filologo Prof. Hugo Schuchardt[1].

La konstruo de Lingvo internacia estas do, « ne fantaziaĵo, sed problemo scienca kaj teknika[2] » ; kaj, kiel ĉiuj problemoj de tiu speco, ĝi povas esti solvata nur per gradozaj proksimigoj al la celo, kaj per la kunlaborado de multaj samtempaj aŭ intersekvantaj pioniroj.

La unuaj revis pri filozofia lingvo, kiu estus pure logika instrumento kaj kvazaŭ resumo de la homa scienco ; sed ĉiu el tiuj projektoj estis ligita al filozofia koncepto, kaj valoris nur tiom kiom tiu ĉi ; ĝi estis persona verko, kiu devis perei kun sia kreinto.

Poste, inĝeniozaj inventistoj konstruis lingvojn vere artificajn, laŭ siaj propraj ideoj teoriaj, kreante arbitrajn vortojn kaj arbitrajn gramatikajn formojn : tiaj estis Volapük kaj ĝiaj imitantoj. Sed ili ankaŭ estis kreaĵoj de la persona fantazio de sia aŭtoro : kaj la imitantoj mem de Volapük montris klare, ke oni povas inventi tiom da Volapük-oj kiom oni volas, per simpla ŝanĝo de la arbitraj radikoj, afiksoj kaj fleksioj.

La demando pri Lingvo internacia fariĝis scienca nur kiam aperis la ideo, ke tiu lingvo ne devas esti inventata aŭ kreata, sed simple trovata aŭ malkovrata : ke ĝi ekzistas jam, « virtuale », en niaj eŭropaj lingvoj, kaj ke oni devas nur ĝin ekstrakti el ili, miksante al ĝi miniman parton de persona arbitro[3]. [ 3 ]Du grandaj faktoj ĝustigas tiun koncepton : unue, la fakto, ke ĉiuj eŭropaj lingvoj havas saman originon kaj multajn komunajn trajtojn, ĉu en ilia gramatiko, ĉu en ilia vortaro : due, la fakto ke, pro la multigo de l’internaciaj rilatoj, tiuj lingvoj havas ĉiam pli da vortoj komunaj. La simileco de ilia konstruo permesas koncepti gramatikon internacian ; la komuneco de multaj vortaj aŭ radikoj permesas formi vortaron internacian. La verkado de la lingvo internacia ne estas plu afero de persona fantazio, sed afero de scienco, nome, de lingvoscienco.

Sur tiu firma kaj larĝa bazo, liverita de niaj eŭropaj lingvoj, la konstruo de lingvo internacia iĝas problemo tute preciza kaj difinita, kies solvo dependas de sciencaj kaj objektaj konsideroj. Pro la sama motivo, tiu solvo estas atingebla, ne plu per persona genio aŭ invento, sed per pacienca kaj multa persona laboro, kaj per intersekvaj alproksimigoj al tute difinita celo. La antaŭaj provoj servis, parte por montri la bonan vojon, parte (kaj precipe) por montri la malbonajn ; ĉar ĝenerale, en ĉiuj homaj entreprenoj, oni konas la bonan vojon nur kiam oni provis multajn malbonajn.

Hodiaŭ (kaj nur de ĉirkaŭ 20 jaroj) la ideo de Lingvo internacia estas tute klara kaj preciza ; kaj ĉiuj lastaj « projektoj » estas nur alproksimigoj pli malpli feliĉaj al tiu idealo. Oni do ne devas diri, kiel la nekompetentoj, ke ekzistas multaj lingvoj internaciaj konkurantaj, inter kiuj la publiko ne scias, kiun ĝi devas elekti. Ne : ekzistas unu Lingvo internacia ideala, kies la nunaj projektoj estas realigoj pli malpli perfektaj. Ili ne estas vere konkurantaj, sed kun-kurantaj : ili pli kaj pli proksimiĝas al la idealo, kaj konsekve unu al la alia, tiamaniere ke jam nun oni povas konsideri ilin kiel dialektojn de unu sama lingvo.

Por realigi la veran Lingvon internacian, restis nur fari kvazaŭ kunfandaĵon el ili, ne per kruda miksado, sed per scienca elekto de la bonajoj de ĉiu el ili, kaj per scienca kritiko de iliaj respektivaj difektoj. Tia estis la tasko de nia [ 4 ]Komitato, kaj la celo de ĝia zorga esplorado. Nun, ĉar Esperanto ŝajnis al ĝi « relative » la plej perfekta el tiuj solvoj, kaj cetere ĉar ĝi sin rekomendas al la atento kaj simpatio per siaj sukcesoj, ĝi estis alprenata kiel bazo de tiu laboro. En tiu senco, kaj nur en tiu senco, ni estas Esperantistoj, nome, tial ke ni alprenis « principe » Esperanton, aŭ pli ĝuste, la principojn de Esperanto, kiel bazon por la estonta Lingvo Internacia.

Ĉar oni ne devas forgesi tion : la Lingvo internacia ne estas farita, ĝi eĉ neniam estos farita (ne pli ol ia ajn el niaj « vivantaj » lingvoj), ĝi fariĝas kaj devas konstante fariĝi, kompletiĝi, perfektiĝi per la kunlaborado de ĝiaj anoj. Nia Komitato opiniis, ke la plej bona fundamento por tiu senfina disvolvado estas nun liverita de Esperanto, kaj ke ĝiaj principoj povas kaj devas regi la estontan Lingvon internacian. Ĝi intencas nur purigi kaj precizigi tiujn principojn, kiuj pli malpli konscie gvidis la aŭtoron, kaj reguligi aŭ kompletigi ilian aplikadon, profitante ankaŭ la bonaĵojn de aliaj tre estimindaj sistemoj aŭ projektoj.

Tiuj principoj solaj estas la vera « fundamento de Esperanto, kaj ne kelkaj vortoj, frazoj aŭ reguloj skribitaj unufoje por ĉiam, kiel netuŝebla modelo. Oni faris grandan eraron, kredante ke la lingvo estas definitiva, kaj gravan kulpon, volante fiksi ĝin sub ĝia primitiva formo. Ĉiu homa invento povas, eĉ devas esti plibonigata kaj perfektigata, kaj ofte estas granda diferenco inter ĝia primitiva formo kaj ĝia definitiva realigo. Oni honoras en Stephenson la inventinton de la lokomotivo ; tamen oni ne uzas plu lian lokomotivon (kvankam ĝi bone funkciis, kaj sufiĉis en sia tempo), kaj se li estus dekretinta, ke oni neniam konstruos lokomotivojn de alia tipo aŭ grandeco, oni estus ridinta pri li. Same estas en ĉiu fako de l’ homa industrio. Ĉiu progreso estas benata kaj favore akceptata, nur se ĝi ne pretendas bari la vojon al pluaj progresoj. Nu, kiam oni volis starigi, kiel « netuŝeblan » modelon kaj regulon, libron kiu enhavas ekzemplojn aŭ ĝermojn de [ 5 ]gravaj difektoj, oni necese baris la vojon, ne sole al ĉiu korekto aŭ plibongo, sed al la « libera evolucio », kun oni ĉiuflanke deziras por la lingvo. Tial la plej utila ago, ne sole por la Lingvo internacia, sed por Esperanto mem, estis la forigo de tiu barilo.

Tion signifas la titolo mem elektita por nia revuo de nia estimata prezidanto, So Ostwald[4]. Laŭ liaj propraj vortoj, « ĝi esprimas, ke nia nuna laboro kaj agado neniel celas revolucion, sed naturan kaj logikan disvolvon de la principoj, kiuj regis la kreadon de Esperanto, kaj kiuj koincidas kun la principoj de la evolucio de la lingvoj indo-eŭropaj ». La bazo scienca kaj objekta, kiun aludas tiuj ĉi vortoj, garantias la lingvon kontraŭ ĉiuj « arbitraj » ŝanĝoj, kaj kontraŭ pluaj senfinaj reformoj, per kiuj oni penas terurigi Esperantistaron. Unue, ni faras aŭ faros nenian « arbitran » ŝanĝon, ĉar kontraŭe, ni povas kaj intencas ŝanĝi nur tion, kio estas « arbitra » en ĝi. Due, la reformo ne povas esti senfina, ĉar kiam oni estos atinginta la maksimumon de internacieco (kiu estas la idealo de la lingvo), oni povos plu nenion deziri, kaj oni povos plu ŝanĝi nenion. Se do oni faras tuj tiujn du agojn (forigo de arbitraĵoj kaj proksimigo al plej granda internacieco), neniu plua plibonigo estos utila, kaj eĉ ebla: tiam, kaj nur tiam, oni povos vere aserti, ke ĉiuj eblaj plibonigoj konsistos nur en aldonoj kaj riĉigoj. Sed por ke tiuj aldonoj kaj riĉigoj mem estu eblaj (ni pruvos tion), estas necesa unue starigi la lingvon sur ĝiaj veraj principoj, kaj purigi ĝin de ĝiaj difektoj. Neutila, eĉ malutila estas konstrui novajn etaĝojn aŭ aldoni pavilonojn al domo, kies la fundamentoj estas ne sufiĉe fortaj aŭ sanaj.

Al tiu gradoza kaj reguloza konstruado de la estonta Lingvo internacia, « neniam perfekta, sed ĉiam perfektigebla », ni alvokas kaj invitas ĉiujn amikojn de la komuna ideo, kaj aparte ĉiujn Esperantistojn. Ni malfermas en tiu ĉi revuo [ 6 ]liberan kaj amikan diskutadon pri ĉiuj demandoj, teoriaj aŭ praktikaj, rilataj al la Lingvo internacia. Ni forigas nur absolute la personajn diskutojn kaj la polemikojn ; kaj oni akceptos nenian artikolon, kiu havos tian karakteron. Por ke la diskutado estu tute libera, ĉiu aŭtoro estos responsiva[5] pri siaj artikoloj, kaj la redaktistaro responsos nur pri la artikoloj subskribitaj de si mem.

Por pruvi nian simpation rilate al la Esperantistoj, ni komencos uzante Esperanton primitivan (EP), kaj iom post iom ni enkondukos Esperanton simpligitan (ES), tiamaniere ke ĉiu leganto povos sen ia peno alkutimiĝi al la nova lingvo (kiu cetere estas facile legebla de ĉiu Esperantisto). Ni akceptos ĉiam artikolojn en EP ; sed per kompenso ni enpresas jam en tiu ĉi numero pecojn en ES. Ni povos laŭ okazo enpresi pecojn aŭ specimenojn, ĉu de aliaj lingvoj, ĉu de alia reforma projekto de Esperanto, por komparo kaj kritiko. Sed nia « oficiala » lingvo estas Esperanto sub ĝiaj du formoj, EP kaj ES, kiuj estas reale nur du dialektoj de la sama lingvo.

Tiamaniere la du lingvoj povos pace kaj amike konkuri sub la okuloj de la publiko, kiu cetere estas, ĉiuokaze, ilia superega juĝanto. Tiu metodo ne povas malplaĉi eĉ al la plej konservemaj Esperantistoj. Ĉar ili mem diras, ke ni prezentas al ili nur « teoriajn projektojn », kaj ke ili ne povas akcepti lingvon ne elprovitan per la praktiko. Tute ĝuste ! Sed tiam ili ne povas mallaŭdi, ke ni elprovu kaj praktiku la « novan » lingvon, ĉar ili mem invitas nin al tiu « praktiko ». Ni estus povintaj organizi tiun provon kun la Lingva Komitato, se ĝi estus konsentinta kun ni ; nun kiam ĝi rifuzas eĉ diskuti niajn proponojn, ni faros tiun provon publike, kaj ĝi estos nur pli pruvanta kaj efika.

Cetere, multaj Esperantistoj diras, ke ili konsentas akcepti plibonigojn, sed nur « iom post iom » kaj post zorga provado. [ 7 ]Nu, ili devos esti kontentaj, ĉar ni faros tiun provadon por ili, kaj, se ili volas, kun ili. Ili deziras, ke la reformo de Esperanto okazu gradoze, ne senteble, per malrapida transiro. Sed ili estas tute liberaj efektivigi la reformon tiamaniere, se ili volas… kaj povas. Kelkaj eĉ anoncas jam sian intencon, alpreni de nun kelkajn el la plibonigoj, kiujn ni proponas al ili. Sed per tio mem ili realigos tiun nesenteblan transiron de la malnova Esperanto al la nova. Ili do ne povas plendi, ke ni alportas al ili sistemon bone studitan kaj tute pretan, kiu difinas klare al ĉiuj okuloj la celon, al kiu ĉiu proksimiĝos pli malpli rapide, laŭ sia propra gusto. Ili parolas ĉiam pri « natura evolucio », kaj ŝatas nur la rezultatojn tiel akiritajn. Nu, ili mem faros la « naturan evolucion », kaj la lasta decido apartenos al tiu « uzado », al tiu « Vivo », pri kiuj ili tiel respekte paroladas.

Kompreneble, se ni ne akceptas la malnovan Fundamenton, ni neniel intencas starigi alian, novan Fundamenton, t. e. netuŝeblan libron aŭ modelon. Certe, la principoj kaj ĉefaj reguloj de « nia » lingvo estas firmaj kaj zorge pripensitaj, ĉar ili estas fonditaj, unue sur la principoj mem de Esperanto, due sur la dudek-jara sperto, kiun oni faris pri tiu lingvo. Tamen, ES estos submetata, same kiel EP., al la kritiko en nia revuo ; kaj ni ne rifuzos ŝanĝi en ĝi tiun ĉi aŭ tiun detalon, se la diskuto aŭ la sperto pruvas decidige, ke ĝi estas maloportuna.

Cetere, ni ne bezonas diri, ke nia Komitato neniam intencis altrudi ion al iu. Elektita de la Delegitaro por montri al la Societoj aliĝintaj la plej bonan lingvon internacian alprenindan, ĝi plenumis sian taskon en plena senpartieco kaj nedependeco. Ĝi liveras nun la rezultaton de siaj laboroj al la Delegitaro kaj al la publiko, ne kiel dekreton, sed kiel konsilon. Certe ĝiaj decidoj havas nur moralan aŭtoritaton, eĉ por tiuj, kiuj akceptis antaŭe ĝian arbitracion kaj partoprenis al ĝia elekto. Sed tio sufiĉas, des pli ke en lingvaj demandoj ekzistas nenia alia aŭtoritato. Ke tia estis ĉiam kaj ankoraŭ estas [ 8 ]la pensmaniero de nia Komitato, pruvas la sekvanta Deklaro de So Jespersen, kiu estis enprenita en la Protokoloj de la kunsidoj en Paris, kaj kiun ni publikigas tie ĉi laŭ deziro de la konstanta Komisio, por montri al ĉiuj, en kia spirito la Komitato faris sian laboron kaj decidon, kaj por difini laŭte la spiriton mem de nia revuo.

En nomo de la Konstanta Komisio :

La Sekretarioj,
L. Couturat
L. Leau.
  1. « Unu mondlingvo estas tute en la direkto de niaj praktikaj bezonoj ; ĝi aperas kiel la kompletigo, kiel la krono de niaj internaciaj institucioj. Sed mondlingvo estas ankaŭ — anstataŭ meriti la ŝercon de la instruitoj — scienca dezirindaĵo ». Auf Anlass des Volapüks (1888).
  2. Prof. W. Ostwald, Vorlesugen über Naturphilosophie (1901).
  3. Opinio esprimita precipe de Julius Lott kaj So Liptay (1890).
  4. Kun la afabla konsento de So Rosenberger, eldonanto de la ĵurnalo Progres, kiu bonvole deklaris al ni (18. XII. 07), ke la sameco de titolo montras la samecon de celo.
  5. D. verantwortlich ; E. responsible ; F. responsable ; I. responsabile ; S. responsable.