Progreso/Unesma Yaro/Numero 10/* Pri unikeco de la sistemo de devenigado

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
UNESMA YARO
PROGRESO No10
Decembro 1908

* Pri unikeco de la sistemo de devenigado
da W. PadfieldLinguala Questioni
Temo : Derivado

[ 558 ]

* Pri unikeco de la sistemo de devenigado.

En la oktobra numero de Progreso So Couturat argumentas, ke la sistemo de devenigado de Linguo Internaciona estas unika, ke ghi estas la sola ebla logika sistemo, kaj sekve, ke chiu flankigho de tiu sistemo nepre kondukas al mallogikeco kaj malreguleco. Mi petas la paciencon de la leganto, dum ni mallonge esploros tiun pretendon.

En la unua chapitro de Etude sur la Dérivation en Esperanto ni legas : « En général, quand une racine comporte un sens verbal,… le substantif immédiatement dérivé signifie l’action ou l’état exprimé par ce verbe… Par une extension naturelle et presque inévitable, dont nos langues donnent constamment l’exemple, le substantif immédiatement dérivé d’un verbe signifie aussi le résultat essentiel ou immédiat de l’action, dont l’idée est souvent [ 559 ]inséparable de celle de l’action elle-même. Exemples : difekto détérioration et défaut,… diro (le) dire (l’action, et ce qu’on dit) ; k.t.p. » Do ni vidas, tuj de la komenco, ke kelkaj vortoj farighas dusencaj, kaj tio ne estas postulata de la logiko, sed de la praktika neceseco kaj de la kutimo de niaj naciaj lingvoj. Lingvo Internacia ne povas esti konstruita nur sur teoriaj filozofiaj principoj : ghi devas esti a-posterioria, kaj ech che tia fundamenta punkto, kia estas la devenigado, la postuloj de la teorio devas kelkfoje cedi al la postuloj de la praktiko.

En kio, do, povas konsisti la logikeco kaj scienceco de Lingvo Internacia ? Chu ne en tio, ke, krom la internacieco de ghiaj elementoj, ghia gramatiko estas plene regula ? La devenigado kaj la uzado de la afiksoj ne devas esti senregulaj, sed tiaj, ke chiu inteligenta homo konanta la radikaron, la regularon, kaj iomete la normalan esprimmanieron, povu kun certeco uzi la lingvon senerare. Iu Lingvo Internacia, kiu postulas antauan konatighon kun « internacia kutimo », estas malscienca senutilajho.

Chu ni trovas tian regulecon en Linguo Internaciona ? Ni ankorau unu fojon ekzamenu la rilaton inter adjektivo kaj substantivo. En sia Étude, So Couturat skribis : « On substantifiera tous les adjectifs et participes par la simple substitution de la finale ‑o à la finale ‑a ; dans les cas où il y aurait incertitude, l’adjectif ainsi substantifié désignera une personne, et la chose sera désignée par l’adjectif muni du suffixe aj. » Chu efektive tiu regulo sufichas por solvi chiujn malfacilajhojn, kiel diras So Couturat ? Ekzemple, kion signifas lau la regulo la vortoj solo, uniko, raro, fermo, forto, malforto, k. t. p. ? Samo estas uzita en Progreso, p. 49, ne por persono, sed por ajho, kaj pasinto estas uzita, ne por homo, sed por tempo. Kie estas la reguleco, kaj kiel oni povas havi certecon, uzante la lingvon ? La regulo, kiu devus gvidi nin, shajnas en la praktiko nur miragho.

Tie chi ni flankighos unu momenton de nia argumento por proponi klarigon, kial So Couturat donas tian regulon. En la franca lingvo ne ekzistas neutra sekso : chio estas kvazau personigita. Krom tio, la adjektivoj akordighas sekse kun la substantivoj. La konsekvenca tendenco estas, ke la adjektivoj, havante sekson, ankau havu en si la ideon de persono : une bonne maison bonulina domo. Sed en la plimulto da lingvoj, trovighas neutra sekso, kaj la adjektivo tiam ne ricevas impreson pri persono. En la germana lingvo, Gutes Haus bonaja domo, kaj la ideo pri persono malaperis : das Gute ne estas persono. En la latina esprimo « pro bono publico », bono ne estas persono. Ankau en la [ 560 ]angla lingvo, the good tute ne povas signifi la bonulo. Se en Esperanto chio estus de vira au virina sekso, kiel en la franca lingvo, kaj se, kiel en la franca lingvo, la adjektivoj en Esperanto akordighus sekse kun la substantivoj, tiam eble estus konforme al la spirito de la lingvo, se ni imitus la francan lingvon en la devenigado de substantivoj el adjektivaj radikoj ; sed, char Esperanto havas neutran sekson, tial mi ne povas eviti la konkludon, ke So C., dirante ke adjektiva radiko enhavas en si ideon de persono, estas erarigita de la tro forta influo de sia propra lingvo.

Reirante al nia argumento, ni rimarku, ke la alia gvidilo donita, ke adjektivo estas ekvivalenta al substantivo en apozicio, — (ruina kastelo kastelo kiu estas ruino) — tiu chi gvidilo ankau ne solvas la problemon. Se unika sistemo estas sistemo kiu estas uniko, vershajne uniko ne estas homo ; sed lau la regulo, bona sistemo estas sistemo kiu estas bono, kaj egale vershajne bono ne estas homo. Do ni restas kun longa serio da adjektivaj radikoj, kaj sen ia efika regulo por ekscii, chu la rekte riceveblaj substantivoj nomas homojn au ne.

Che la afiksoj, chu ni trovas pli bonajn regulojn ? Kial oni diras « instruktiva libro » sed neniam « interesiva libro » ? Kiamaniere oni povas ekscii, chu tiu au alia verbo akceptas ‑iva au ‑anta por esprimi karakteron ? En Esperanto Zamenhofa, la afero estas multe pli simpla, char ambau vortoj estas traktataj lau unu sama maniero. Kial oni ne uzis la sufikson ‑al en la esprimo « religya doktrini » (p. 50) ? Chu efektive oni povas uzi chiun sufikson kun chiu radiko se ghi donas klaran sencon ? Ekz., chu mi nun artikolizas la revuon Progreso, au chu oni devas chiam esplori, kio estas la kutimo de la franca lingvo, kiel che instruktanta kaj interesiva ?

Sed mi esperas pruvi, ne sole, ke la logiko devas kelkfoje cedi al la praktiko, kaj ne sole, ke la teoriaj principoj de Linguo Internaciona ne ricevis bonan elmontrighon en la lingvo mem, sed ankau pruvi, ke aliaj sistemoj de devenigado estas elpenseblaj. La plej bona pruvo estus elpenso de plena sistemo, sed kompreneble tian grandan aferon mi ne povas trakti tie chi. Mi do nur proponos unu au du principojn kontrauajn al la principoj de Linguo Internaciona, sed logikajn kaj indajn de loko en la fundamento de regula kaj logika sistemo.

Unue, ni konstatos, ke radikoj tiaj, kiaj bon-, bel-, fidel-, k. t. p. estas esence adjektivaj, dum tabl-, patr-, lingv-, estas esence substantivaj. La senco de la substantivaj radikoj estas klara. Pri la adjektivaj radikoj mi proponas, ke la radiko mem havu [ 561 ]nur unu ideon — la ideon de la eco nomata, sen ia plua ideo pri objekto au persono posedanta tiun econ. La finigho ‑o montru nur, ke la ideo estas memstara, kaj ni parolas pri la eco mem. La finigho ‑a montru, ke la eco ne estas memstara, sed transdonata au atribuata al iu alia afero, kun kies nomo la tiel formita adjektivo gramatike akordighas. La finigho ‑e montru, ke la eco estas atribuata al la ideo esprimata de verbo, adjektivo, au alia adverbo. Sekve, la sufikso ‑ec estus logike necesa nur che substantivaj radikoj (ekz. patreco), char la vortoj bono, belo, k. s. per si mem esprimus la econ[1]. La nomoj de personoj posedantaj la ecojn estus formataj chiam per la sufikso ‑ul. Ni tiam havus plene regulan sistemon, kaj oni neniam havus dubojn, chu kurbo, neto, kalmo, kapablo, modero, bitro, estas homoj, chu ne.

Se ni permesus lauvolan uzadon de la sufikso ‑ec ankau che adjektivaj radikoj, kiel boneco, beleco, chu tio kondukus al malkomprenigho ? Tute ne. Kvankam ghi ne estas logike necesa, tamen ghi nur igus klarecon pli klarega. Kaj se post iom da tempo, la plej bonaj autoroj diferencigus inter sagho kaj sagheco, fiero kaj fiereco, eble donante al unu la sencon de abstrakta principo kaj al la alia sencon de kvalito posedata, chu tio ne estus shatinda plirichigho de la lingvo ?

Tamen, sen la permeso de la lasta paragrafo, ni havus lingvon regulan kaj logikan, kaj tial la pretendo, ke la devenigado de Linguo Internaciona estas unika, estas pruvita malvera.

Pri la respondoj de la redaktisto al mia lasta artikolo, mi deziras fari nur unu rimarkon pri akcentata finigho ‑ar che infinitivo. Mi kredas ke la redaktisto malghuste komprenis la certigojn, ke la angloj « ne povas pronuncar la final ‑r pos silabo neacentizita ». La fakto estas, ke la Angloj chiam malbone elparolas la literon r, escepte kiam ghi staras antau vokalo. Petu al Anglo ke li diru karto, kaj atendinde li diros kato ; arbo, kaj li diros abo ; char, kaj li diros cha. Kontraue, che vortoj, kiaj araneo, en kiuj la r staras antau vokalo, la anglo elparolas la r, se ne tute bone, almenau sufiche audeble. Do, meti akcenton sur lastan silabon tute ne helpas al la Angloj : ghi nur aldonas unu malbonon al alia.

W. W. Padfield.
Ipswich (Anglujo).
[ 562 ]

Respondo. — La « klarigo » fondita sur la franca linguo esas tute erora : nam la nemediata substantivigo de l’adjektivo trovesas en lingui quale la greka e la latina, qui havas tri genri[2]. La kritiko de So Padfield tendencas simple a pruvar la neceseso di la tri genri : sed Esp. ne havas li plu kam Ido, e se So Padfield esas justa, on devus adoptar sistemo analoga a ta di So Jespersen ; kad to esas la opiniono di So Padfield ? — Il asertas, ke Esp. havas neutra genro : to ne esas exakta, nam on dicas tiu domo o tiu (pri domo) same kam tiu viro o tiu virino. La formo tio aplikesas nur a kozo nedeterminata, ol ne do esas vere neutro. Pri ta punto, Ido sequas exakte Esp., e konservis la distingo di la finali u ed o en la pronomi sole. E pro ke sama esas pronomo, samo signifikas necese sama kozo. Omna mallogikaleso, quan on riprochas ad Ido en ta kazo, apartenas anke od Esp.

La maniero interpretar « bona sistemo » per « sistemo qua esas bono » esas maljusta e ne serioza, nam l’adjektivo bona, esante primitiva, tute ne bezonas explikesar per perifrazo. So Padfield ipsa admisas tre juste la distingo di l’adjektivi primitiva e di la substantivi primitiva. Sed il ne sat atencas la principo di renversebleso, qua permisas nesavar od oblivyar la speco di la primitiva vorto. Il neglijas explikar pro quo on devas dicar vidva, vidvo, vidvino, e kontre virga, virgulino ; nobela, nobelo, e kontre nobla, noblulo. Tamen to esus explikenda, se il volus justigar la primitiva Esperanto, quan il volas konservar (nam fakte il konservas la max malbona e malklara derivaji : flankighi, elmontrigho, e. c.) .

La principi, quin il propozas ed opozas a la nii, esas simple la reguli o prefere nekoncia kustumi, quin Esperanto sequas blinde e hazarde. So Padfield ne respondas a la kritiko, quan So Couturat facis pri li, e ni povus kontentesar per ta rimarko. Sed ni konstatas fakta eroro : la adjektivi ne expresas, exakte, l’ideo di qualeso, sed l’ideo di individuo (persono o kozo) havanta la qualeso : nam altre la sufixo ec (es) esus tute neutila : avar ne esas avares, blind ne esas blindes, do bel ne esas beles, e c. (Rimarkez ke nia adversi rezonas sempre pri du vorti, bono e belo, e tute neglijas la centi de derivadi, quin ni regulizis ; to suficas por pruvar, ke ta kazi esas nur ecepti e quaze idiotismi). A ta argumento So P. respondas per analogajo : « Se bon bonul, la sufixo ul esas tute neutila ». Certe ! ol esas tute neutila en ica kazo, e So P. konfirmas nur nia propra opiniono. Sed to ne impedas, ke ol povas esar utila en tute diferanta kazi, quale en gibulo, rentulo, kurasulo ; nam lor on ne povas asertar, ke [ 563 ]gibgibul, rentrentul ; e to ipsa montras, ke ol esas neutila e maljusta en bonul, belul, blindul. Rezume, So P. ne vidas la utileso di la sufixo es en la kazi, ube ol esas absolute necesa, e kontre admisas subtila e kimeratra distingo inter sagho e sagheco, fiero e fiereco, quale se la « abstrakta principo » esus altro kam « la qualeso posedata » ! Tala « plirichighoj » esas nur mallogikaji, ed on vere richigas la linguo, kande on purigas ol de ta neutila komplikaji. Praktike, la min inteligenta homi komprenas ke beleso fakto esar bela, tute same kam vireso fakto esar viro ; dum ke nulu komprenos la difero inter sagho e sagheco, nek pro quo la qualeso di viro esas vireso, sed la qualeso di belabelo. On vidas ye qua latero esas samtempe la logiko, la regulozeso, e la simpleso e facileso por omni[3].

  1. So Couturat argumentis, ke se san sanes, « la sufixo ‑es esus tute neutila e sensenca. » Ne esus pli malracie, se mi argumentus : Se bon bonul, la sufikso ‑ul estus tute neutila kaj sensenca, kaj tamen ghi trovighas en la sufiksaro de Linguo Internaciona.
  2. So Padfield same eroras, kredante ke en F. la bonne maison, bonne implikas per sa feminal formo ula ideo di persono (virino). E ni nultempe asertis, ke adjektivo implikas per su ipsa ideo di persono.
  3. Ni neglijas tute laterala diskuteti, quale la questiono pri interesiva. Yes, on povas dicar interesiva same kam interesanta, ed existas nula regulo, qua atribuas singla sufixo a singla verbo : en Ido same kam en Esp., omna afixi povas aplikesar ad omna radiko, se nur la generala reguli e la senco permisas. So P. laudas « Esp. Zamenhofa », qua traktas « plu simple » la adjektiva derivaji. Sed il neglijas montrar, quale instrua povas signifikar instruktiva : nam « instrua » libri (t. e. en Ido, instruktala) povas ne esar instruktiva. Same il devus donar moyeno por distingar la kazi, en qui spaca signifikas spacala, e ti en qui ol signifikas spacoza. Yes, tala derivado esas vere tro simpla ! Ni dicas religya doktrino pri doktrino, qua esas religyo ; e So Padfield povas tre bone dicar, ke il artiklizas Progreso, se to plezas ad il. Nulu eroros pri la senco di ta verbo, quale on eroras pri la senco di la verbi maljuste derivata, quale dokumenti.