Page:Progreso - 1a yaro.pdf/574

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
560
PROGRESO

angla lingvo, the good tute ne povas signifi la bonulo. Se en Esperanto chio estus de vira au virina sekso, kiel en la franca lingvo, kaj se, kiel en la franca lingvo, la adjektivoj en Esperanto akordighus sekse kun la substantivoj, tiam eble estus konforme al la spirito de la lingvo, se ni imitus la francan lingvon en la devenigado de substantivoj el adjektivaj radikoj ; sed, char Esperanto havas neutran sekson, tial mi ne povas eviti la konkludon, ke So C., dirante ke adjektiva radiko enhavas en si ideon de persono, estas erarigita de la tro forta influo de sia propra lingvo.

Reirante al nia argumento, ni rimarku, ke la alia gvidilo donita, ke adjektivo estas ekvivalenta al substantivo en apozicio, — (ruina kastelo kastelo kiu estas ruino) — tiu chi gvidilo ankau ne solvas la problemon. Se unika sistemo estas sistemo kiu estas uniko, vershajne uniko ne estas homo ; sed lau la regulo, bona sistemo estas sistemo kiu estas bono, kaj egale vershajne bono ne estas homo. Do ni restas kun longa serio da adjektivaj radikoj, kaj sen ia efika regulo por ekscii, chu la rekte riceveblaj substantivoj nomas homojn au ne.

Che la afiksoj, chu ni trovas pli bonajn regulojn ? Kial oni diras « instruktiva libro » sed neniam « interesiva libro » ? Kiamaniere oni povas ekscii, chu tiu au alia verbo akceptas ‑iva au ‑anta por esprimi karakteron ? En Esperanto Zamenhofa, la afero estas multe pli simpla, char ambau vortoj estas traktataj lau unu sama maniero. Kial oni ne uzis la sufikson ‑al en la esprimo « religya doktrini » (p. 50) ? Chu efektive oni povas uzi chiun sufikson kun chiu radiko se ghi donas klaran sencon ? Ekz., chu mi nun artikolizas la revuon Progreso, au chu oni devas chiam esplori, kio estas la kutimo de la franca lingvo, kiel che instruktanta kaj interesiva ?

Sed mi esperas pruvi, ne sole, ke la logiko devas kelkfoje cedi al la praktiko, kaj ne sole, ke la teoriaj principoj de Linguo Internaciona ne ricevis bonan elmontrighon en la lingvo mem, sed ankau pruvi, ke aliaj sistemoj de devenigado estas elpenseblaj. La plej bona pruvo estus elpenso de plena sistemo, sed kompreneble tian grandan aferon mi ne povas trakti tie chi. Mi do nur proponos unu au du principojn kontrauajn al la principoj de Linguo Internaciona, sed logikajn kaj indajn de loko en la fundamento de regula kaj logika sistemo.

Unue, ni konstatos, ke radikoj tiaj, kiaj bon-, bel-, fidel-, k. t. p. estas esence adjektivaj, dum tabl-, patr-, lingv-, estas esence substantivaj. La senco de la substantivaj radikoj estas klara. Pri la adjektivaj radikoj mi proponas, ke la radiko mem havu