Page:Progreso - 1a yaro.pdf/573

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
559
LINGUALA QUESTIONI

parable de celle de l’action elle-même. Exemples : difekto détérioration et défaut,… diro (le) dire (l’action, et ce qu’on dit) ; k.t.p. » Do ni vidas, tuj de la komenco, ke kelkaj vortoj farighas dusencaj, kaj tio ne estas postulata de la logiko, sed de la praktika neceseco kaj de la kutimo de niaj naciaj lingvoj. Lingvo Internacia ne povas esti konstruita nur sur teoriaj filozofiaj principoj : ghi devas esti a-posterioria, kaj ech che tia fundamenta punkto, kia estas la devenigado, la postuloj de la teorio devas kelkfoje cedi al la postuloj de la praktiko.

En kio, do, povas konsisti la logikeco kaj scienceco de Lingvo Internacia ? Chu ne en tio, ke, krom la internacieco de ghiaj elementoj, ghia gramatiko estas plene regula ? La devenigado kaj la uzado de la afiksoj ne devas esti senregulaj, sed tiaj, ke chiu inteligenta homo konanta la radikaron, la regularon, kaj iomete la normalan esprimmanieron, povu kun certeco uzi la lingvon senerare. Iu Lingvo Internacia, kiu postulas antauan konatighon kun « internacia kutimo », estas malscienca senutilajho.

Chu ni trovas tian regulecon en Linguo Internaciona ? Ni ankorau unu fojon ekzamenu la rilaton inter adjektivo kaj substantivo. En sia Étude, So Couturat skribis : « On substantifiera tous les adjectifs et participes par la simple substitution de la finale ‑o à la finale ‑a ; dans les cas où il y aurait incertitude, l’adjectif ainsi substantifié désignera une personne, et la chose sera désignée par l’adjectif muni du suffixe aj. » Chu efektive tiu regulo sufichas por solvi chiujn malfacilajhojn, kiel diras So Couturat ? Ekzemple, kion signifas lau la regulo la vortoj solo, uniko, raro, fermo, forto, malforto, k. t. p. ? Samo estas uzita en Progreso, p. 49, ne por persono, sed por ajho, kaj pasinto estas uzita, ne por homo, sed por tempo. Kie estas la reguleco, kaj kiel oni povas havi certecon, uzante la lingvon ? La regulo, kiu devus gvidi nin, shajnas en la praktiko nur miragho.

Tie chi ni flankighos unu momenton de nia argumento por proponi klarigon, kial So Couturat donas tian regulon. En la franca lingvo ne ekzistas neutra sekso : chio estas kvazau personigita. Krom tio, la adjektivoj akordighas sekse kun la substantivoj. La konsekvenca tendenco estas, ke la adjektivoj, havante sekson, ankau havu en si la ideon de persono : une bonne maison bonulina domo. Sed en la plimulto da lingvoj, trovighas neutra sekso, kaj la adjektivo tiam ne ricevas impreson pri persono. En la germana lingvo, Gutes Haus bonaja domo, kaj la ideo pri persono malaperis : das Gute ne estas persono. En la latina esprimo « pro bono publico », bono ne estas persono. Ankau en la