Page:Progreso - 1a yaro.pdf/99

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
85
PENSOSPLITOJ PRI LA LINGVO INTERNACIA

Leibnitz’on kaj Descartes’on, kaj ĉiujn, kiuj helpis solvi la problemon de lingvo internacia. Ĝi anstataŭigos al vi la okullumon, kiun kruela sorto forrabis de vi. Vi ja estas jam tiel plenaj je la konado de la literaturo de via patrina lingvo, ke naŭzas vin legi kaj legigi antaŭ vi la verkojn de viaj Shakespeare’oj, Gœthe’oj, Racine’oj, Cervantes’oj, Dante’oj, ktp. Mankis jam al vi spirita nutrantaĵo. La lingvo internacia alproksimigos al vi la verkojn de Confucius kaj Brahma kaj de ĉiuj saĝuloj de ĉiuj tempoj kaj de la tuta terglobo. Kaj vi ne bezonos plu resti ĉiam ĉe viaj poetoj kaj verkistoj patrolandaj, kies verkoj, — por ree uzi germanan esprimmanieron, — kreskas al vi jam el via gorĝo. Kaj eĉ la ideoj entenataj en tiuj ĉi verkoj fariĝos pli bone ĝueblaj al vi, se vi ilin legos tradukilajn en lingvon, kiu superos vian patran lingvon precipe per la riĉeco de la esprimoj. Se vi, anglaj blinduloj, ekzamenos nur la verkojn de Dickens, vi trovos, ke lia mirinde riĉa esprimtrezoro estas puŝita en la ombron per la esprimriĉeco de la tradukilo, kiel pruvas la tradukoj de kelkaj el liaj plej belaj skribaĵoj.

Kaj kia gojo! Vi ne deyos plu resti hejme kaj interparoli ĉiam nur kun viaj enuigaj samlandanoj. Vi povos vojaĝi ĉien sur la tero, kion ĝis nun vi faris nur tre malofte, kaj renkonti alilandanojn kaj ensorbi iliajn ideojn. Mi estas certa, ke de nun vi komencos viajn vojaĝojn en fremdajn landojn, kaj la hoteloj de ĉiu mondurbo baldaŭ estos plenigilaj je blinduloj elirintaj por renkonti alilandanojn.

Vere, blinduloj, vi ne havos plu kaŭzon plendi pri via malĝoja, kruela sorto! Via okullumo baldaŭ estos restarigita al vi! Kaj mi kiel okulkuracisto havos bonegan konsolon por miaj pacientoj, kiujn mia arto ne povos liberigi de minacanta blindeco!

III. Pri laŭgramatika aŭ nelaŭgramatika uzo de la lingvo internacia.

Antaŭ nelonge eminenta internacilingvisto slarigis principon, kies enhavo estis proksimume la jena. En la lingvo internacia ia skribaĵo aŭ skribmaniero estas korekta, kies senco povas esti komprenata. Line diris : rapidege kaj facilege komprenata, eĉ ne : rapide kaj facile. Tial oni eble estus rajtigita aldoni : « kies senco povas esti komprenata aŭ divenata ». Ho, kiel mi estus dezirinta, ke liu principo kun ĝia — ne « sia »,