Page:Progreso - 1a yaro.pdf/100

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
86
PROGRESO

kiel diras famaj skribistoj en famaj ĵurnaloj, kiuj sekvas tiun ĉi principon, ne vidante aŭ ne zorgante pri tio, ke la « kun » estas egala je « kaj » — aldono estu sekvata en la germana gimnazio, en kiu mi ricevis mian edukon ! Kiom da animĉagreno kaj teruro estus forprenita de mi ĉiufoje, kiam mi memoris, ke mi estis skribinta en mia temo latina « duobus rebus » anstataŭ « duabus », aŭ en la angla « childs, gooses » anstataŭ « children, geese », aŭ « œils » anstataŭ « yeux » en la franca temo, ktp. Mi estus konsolinta min, ke mi ne estos riproĉata kaj punata de miaj instruistoj per malbona nombro, ĉar mi ne faris la sencon de miaj temoj nekomprenebla.

Vere, la eltrovo de tiu ĉi principo faciligas la lingvon internacian mirige ! Oni ne bezonas scii ion plu ol la signifojn de kelkaj centoj da vortoj. Oni eĉ ne bezonas scii dekses gramatikajn regulojn, por ne diri ion pri la multaj aliaj reguloj, kiujn laŭgramatikaj skribantoj juĝas necesaj. Ĉar la senco de skribaĵo aŭ parolajo grandparte povus esti komprenata aŭ divenata per la signifoj de la vortoj, kaj tio estas sufiĉa.

Ŝajnas, ke tiu ĉi principo plaĉas al multaj ĵurnaloj internacilingvaj. En kelkaj oni trovas ĝin eĉ trouzita ; kaj se laŭgramatika skribisto akceptus alian principon, nome ne doni siajn skribaĵojn al ĵurnaloj sekvantaj la unuan principon, li havus nur malmultajn por sia dispono.

IV. Pri la lingvo internacia kaj la principo :
« maximo de internacieco ».

El la multaj bonegaj ecoj de la lingvo internacia unu precipe superas ĉiujn aliajn. Ĝi konsistas en la uzo de literoj ne entenataj en ia ajn lingvo, havantaj malagrablan sonon por multaj nacioj kaj okazantaj tiel ofte, ke se ne per io alia ili fariĝas naŭzaj sole per tiu ĉi tro granda ofteco. Tiu ĉi eco estas la konsekvenco de la principo : « maximo de internacieco », je kies eltrovo la plej nova lingvo internacia rajte estas fiera. La principo fiksas, ke tiuj trajtoj, kiuj estas komunaj al multaj naturaj lingvoj, fariĝis sen io alia proprajo de la lingvo internacia. Nu, la manko de la cititaj literoj estas komuna al ĉiuj lingvoj sen escepto, kaj tial ili estas internaciaj en la plej alta grado kaj propraĵo senduba de la lingvo internacia.

Dro Max Talmey,
eks-prezidanto de la Grupo Esperantista
en New-York.