Page:Progreso - 1a yaro.pdf/98

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
84
PROGRESO

kaprido, kaj la juna leono kaj la grasigita besto kune, kaj knabeto gvidos ilin. Kaj la bovino kaj laurso paŝtos sin kune, por ke ilaj idoj kuŝu kune. Kaj la leono manĝos fojnon kun la bovo. Kaj suĉinfano ĝojos je la truo de la vipero, kaj la infano jus dekutimigila suĉi streĉos sian manon en la kavaĵon de la drako. Ili ne difektos, kaj ili ne detruos, ĉar la mondo estos plena je la sciado de la lingvo internacia same, kiel la maro estas kovrita per akvo. »

Vere, interhoma kaj interbesta dia amo regos en la mondo!

Sed ĝi ekzistos nur por tiuj, kiuj akceptos plene kaj nekondiĉe la lingvon Kay promesos konsideri ĝin kiel dian kreitaĵon netuŝeblan. Kiel en la nuna tempo apenaŭ naŭdek naŭ el cent internacilingvistoj scias la lingvon sufiĉe por nur balbuti ĝin malmulte, kvankam ili ĉiam kaj ĉie krias, ke ili ĝin parolas perfekte, tiel ankaŭ la estontaj internacilingvistoj ne bezonos scii la lingvon tre multe por esti rajtigitaj partopreni tiun dian amon. Sed ve, se ia internacilingvisto, komprenanta la lingvon cent fojojn pli bone ol la centa el la supre cititaj cent, trovos kaj deklaracios, ke la lingvo entenas nur kelkajn bonajn trajtojn, sed cetere ĝi svarmas je absurdaĵoj, kaj postulos, ke ili estu forigataj kaj la lingvo estu perfektigata!! De tiu momento la dia amo ne ekzistas plu por li. Li estas « ribelulo » kaj « malamiko », por kiu la ordinara homa malamo ne sufiĉas. Dia malamo devos esti eltrovata por li. Oni kalumnios lin ĉiel, oni rakontos, ke li estas mensoginto, malhonestulo; oni provos detrui lian reputacion; oni sendos ĉien en la mondo deputatojn, kiuj havos la taskon pruvi al la fidelularo, ke li estas elĵetaĵo de la homa raso. Mallonge, oni penos mortigi lin morale kaj spirite, kaj ne estas granda certeco, ke oni ne faros ankaŭ realan korpan mortigon por la savo de la bona afero. Post la mortigo de ĉiuj « ribeluloj » kaj « malamikoj », ĉiun fojon, kiam nova ribelulo naskiĝos, oni mortigos lin morale aŭ korpe. Tiamaniere ekzistos nur fideluloj kaj amikoj malplejgrandparte parolantaj iomete la lingvon, plejgrandparte balbutantaj ĝin. Ili estos interligitaj per « sankta harmonio » kaj « faros en konsento unu grandan rondon familian. »

II. Pri la lingvo internacia kaj la blinduloj.

Feliĉegaj vi estas, blinduloj! La eterna nigra nokto estas forprenita de vi. Benu la patrojn de la ideo de lingvo internacia,