Page:Progreso - 1a yaro.pdf/97

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
83
PENSOSPLITOJ PRI LA LINGVO INTERNACIA

por la propagando. Kian erandegan superecon posedus Esperanto, ne sole kontrŭ ĝiaj konkurantoj, sed ankaŭ kontraŭ ĝi mem, se ĉiu instruita homo povus ĝin legi « unuavide » sen ia ŝlosilo! Kaj, por tio, eĉ ne estus necesa oferi tute la logikan interrilatecon, en la grado ĝis kiu ĝi estas utila kiel memoriga rimedo : sufiĉus alpreni, anstataŭ artefaritajn kaj arbitrajn vortojn, la vortetojn kiujn liveras la latina lingvo : tala, quala; tanta, quanta; k. c.

(Daŭrigota.)

★PENSOSPLITOJ

PRI LA LINGVO INTERNACIA

I. Pri la lingvo internacia kaj la amo inter la homoj.

Ho vi malriĉaj mizeraj lingvoj naturaj! Por kio vi taŭgas? Viaj ĉarmoj, kiujn eĉ la plej furiozigita internacilingvano ne kuraĝus nei, faris nenion por la reciproka amo inter la homoj. La profeto hebrea devis plendi pro lio, ke unu hebrea gento manĝegis la alian, kvankam ambaŭ parolis la sanktan lingvon de Jehovo. La grekaj popoloj, komprenantaj unu la alian per la mirinda lingvo de Homero, ĉiam kuŝis, — por uzi germanan dirmanieron, — en la haroj unu de la alia, kaj buĉis sin reciproke. La Irlandano amas la Anglon same kiel la muso amas la katon malgraŭ tio, ke ambaŭ parolas la lingvon de Shakespeare. La Aŭstrolandanoj kaj Prusoj havis sangajn batalojn spite la ĉarmega lingvo de Gœthe kaj Heine komuna al ambaŭ. La sudamerikaj respublikoj konstante havas fratajn, kvankam kruelajn, batalojn inter si malgraŭ la belega hispana lingvo, kiu interligas iliajn loĝantojn.

Konsideru, vi naturaj lingvoj, kontraŭe la bonfaraĵojn venontajn al ĉiuj nacioj el la internacia lingvo! Ĝi kaŭzos, ke la Japono ĉirkaŭprenos plenigite je homamo la Ruson, kaj ke la Kozako ne turmentos plu la Judon per la knuto, antaŭ ol sufoki lin. Kaj kiam la tempo estos veninta, en kiu eĉ la bestoj povos esti instruataj paroli, ili lernos la lingvon internacian, kaj la diro de la supredirita hebrea profeto estos plenumita, kiu parolis sekve :

« Kaj loĝos la lupo kun la ŝafido, kaj leopardo kuŝos ĉe la