Page:Progreso - 1a yaro.pdf/70

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
56
PROGRESO

Atendante, ni povas konkludi jene : antaŭ ol entrepreni tiel grandan kaj gravan laboradon, la kunlaborantoj di la Scienca Ofico devas nepre decidi, kian lingvon ili akceptos kiel fundamenton. Se ili alprenas Esperanton primitivan kun ĝia maloportuna ortografio kaj ĝia senregula derivado, la tuta laboro estos vana, kaj iliaj penoj riskas perdiĝi. Se kontraŭe ili alprenas Esperanton reformitan, ilia laboro estos vere utila kaj havos definitivan valoron. Tio meritas pripenson!


KRONIKO
Dro Javal e la supersigni

Nia kroniko esos cafoye poke retrospektiva, nam ni deziras prezentar ad la publiko kelka dokumenti, qui koncernas la historyo di la ortografiala reformo, la max grava ek omna reformi, e la fonto di omna ceteri. La questiono di la reformo di l’ alfabeto esas la unesma, quan on propozis ad la Lingva Komitato, quik pos sa fondo (provizora) da la kongreso di Boulogne. Ni extraktas la sequanta citajo ek broshuro da Dro Javal, titolizata Fonetika skribado por enpresigoj en ne-esperantistaj gazetoj, datizata la 5a januaro 1907 kaj distonita ad la membri di la Lingva Komitato.

« En februaro 1906, per la helpo de la Centra Oficejo, mi sendigis al ĉiuj membroj de la Lingva Komitato la sekvantan leteron pri la sensupersigna skribado de la telegramoj :

« Dum la Kongreso de Boulogne-sur-Mer oni tre aplaŭdis la ideon, ke estas necese anstataŭigi, kiel eble plej frue, la supersignitajn literojn per ordinaraj literoj por la skribado de telegramoj. Tiuj aplaŭdoj estus tute nekompreneblaj, se la sperto ne estus montrinta la malfacilecon de la provizora sistemo jam proponita de Dro Zamenhof. En tiu sistemo oni anstataŭigas la supersignitajn literojn per ordinaraj respondaj kun aldono de h. Efektive, tiu sistemo estas tute ne fonetika. Telegrafisto ne sciante Esperanton, kia aj esta lia nacio, ne povas sen antaŭa klarigo legi kun preskaŭ ĝusta elparolo skribaĵon laŭ tiu sistemo.

« Sed por la telegrafado, precipe inter diverslingvaj landoj, la fonetika sistemo estas treege dezirinda.

« La fonetismo estas necesega, kiam la sendanto uzas la telefonon por dikti la telegramon al la oficisto, kiu devas ĝin sendi, aŭ kiam la telegrafisto de la ricevanta oficejo telefonas la telegramon al la ricevonta persono. Tiu lasta uzado de la telefono fariĝas pli kaj pli ofta ĉe komercistoj.

« Post atento pri tiuj konsideroj kaj interparolado pri tiu afero kun amikoj, kiuj kutimas telegrafi en Esperanto, la raportanto[1] estis devige alkondukata prezenti la jenajn proponojn.

  1. Nam Dro Javal esis ja komisita da la prezidanto di Lingva Komitato por raportar pri ca questiono, e la raporto suprecilita portas la titolo : Esperantista Lingva Komitato. Anstataŭigo de la supersignitaj literoj per ordinaraj literoj en la skribado de la telegramoj, kun la marko di Esperantista Centra Oficejo.