Page:Progreso - 1a yaro.pdf/71

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
57
KRONIKO
Reguloj[1]

1. — Por la ŭ la solvo trudiĝas : oni simple forjetas la supersignon.

2. — Por la h, oni skribos kh.

3. — Por la ŝ oni metos sh, laŭ la elparolo de la angla lingvo kaj de multaj geografiaj kaj aliaj vortoj, kiuj fariĝis internaciaj. Ekzemple : Shakespeare, Shanghai, shako, shilling, shrapnel, k. t. p.

4. — Por la ĉ, oni ne povas ŝanceliĝi, kaj oni devas meti ch, ne nur ĉar tio estas malnova propono de Dro Zamenhof, sed ĉar almenaŭ por Angloj kaj Hispanoj la ch estos tuj korekte elparolata.

5. — La ĵ kaj la ĝ estos ambaŭ anstataŭataj de la sola litero j, kiu estos elparolata dj. (Oni devas rimarki, ke por preskaŭ ĉiuj popoloj la sono ĵ estas tre malfacile elparolebla.)

6. — Tiu lasta propono devigas nin anstataŭigi la ordinaran j per y. Se oni petas de la Angloj ilian opinion pri la anstataŭigo de jes per yes, ili certe respondos : « yes! »

« El la 95 membroj de la Lingva Komitato nur 19 respondis al la dirita letero. La plimulto faris nenian kontraŭparolon; tamen tri el ili kontraŭstaris al la paragrafo 5a konsistanta fari nemlan distingon inter la sonoj ĵ kaj ĝ.

« Mi devas diri, ke en la opinio de miaj korespondantoj la demando pri la skribado de la telegramoj estis transirinta al flanka loko, kaj ke ili preskaŭ ekskluzive sin priokupis pri fonetika ortografio taŭga por faciligi enpresigojn en ne-esperantistaj gazetoj.

« Ĉar la temo de la demando estis tiel ŝangita, mi detenis min doni sekvon al mia unua intenco, kiu estis raporti pri ĝi antaŭ la Kongreso de Ĝenevo, kaj mi profitis tiun ĉi lastan kongreson por inspiri min per la plej aŭtoritataj opinioj pri la demando grande plilarĝigita, kiel montras la ĉi supra titolo[2].

Malgraŭ multaj konferencoj havitaj ekster la kunsidoj de la kongreso, nenia solvo sin trudis antaŭ la disiĝo de la Esperantistoj kunvenintaj en Svisujo, kaj nur post nova kunveno okazinta en Parizo la 2an de oktobro 1906, al kiu ĉeestis Dro Zamenhof, mi havis la eblecon skribi al kelkaj amikoj leteron, el kiu mi eltiras la sekvantajn liniojn… »

  1. Oni rimarkos, ke la sistemo difinita da ca reguli esas precize ta, quan adoptis nia Komitato segun la propozo di ldo, pos longa e zorga diskutado. Cetere, la sama (o preske sama) sistemo esis trovata e propozata sendepende da plura autori, quale pruvas la dokumenti kontenata en la 2a parto di nia Raporto.
  2. Oni rimarkos ca du lasta alinei, qui pruvas, ke Dro Javal vere vizis, ne nur la telegrafado, sed la libera imprimado di Esperanto en omna landi, jurnali, e c.