Page:Progreso - 1a yaro.pdf/69

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
55
LINGUALA QUESTIONI

daŭras esprimi la junojn[1] de la bestoj. Oni estas tiel kondukata alpreni por tiu ĉi senco la procedon de la malbenita Ido, t. e. diri bovyuno (tute reguloze formita : juno de bovo) anstataŭ bovido : ĉar tiu ĉi vorto estos eble necesa por signifi F. bovides! Fakte, la sufikso -id estas uzata (laŭ internaciaj konsentitaj reguloj) por formi la nomojn de la zoologiaj familioj kaj de la botanikaj « subfamilioj », kaj tio estas eble sufiĉanta motivo por ne uzi ĝin en senco de juno, naskito.

Samtempe oni vidas, ke la starigo de la teknikaj vortaroj povas havi konsekvencojn tute neatenditajn sur la ordinara lingvo. Oni jam povas juĝi per tio la ĝustecon de tiu opinio (ofte esprimita), ke oni povas kaj devas provi la novan derivadon nur en la teknika fako, antaŭ ol enkonduki ĝin en la vulgaran lingvon. Tio estas neebla, se oni ne volas baldaŭ havi du lingvojn ne sole diversajn, sed reciproke kontraŭdirantajn.

Trie, ne sufiĉas alpreni novajn sufiksojn kaj eĉ uzi ilin reguloze. Oni devas ankaŭ zorgi, al kiuj radikoj oni aplikas ilin : ĉar se la radikoj estas malbone elektitaj, la rezultato povos esti nur malbona. Ekz. se oni konservas la radikon konus por signifi D. Konus, E. cone, F. cône, I. S. cono, ni ricevos per la sufikso -oid la vorton konusoido, dum la vorto konoido estas tute internacia. Oni do devas unue alpreni kon anstataŭ konus, kaj poste alian radikon anstataŭ la nuna kon; ĉar neniu scianta pri Esperanto, ke ĝi enhavas la plej internaciajn radikojn, povus suspekti, ke kono ne signifas alion el D. Konus, E. cone, F. cône, I. S. cono...!

Alia ekzemplo : se oni alprenas (tre ĝuste) la sufikson -if (tre internacia), oni estas devigata ŝanĝi kelkajn nunajn radikojn, kiuj finiĝas per tiu silabo; ekzemple, signifi... signifos fari signojn, ĝi do ne povas plu signifi... signifi. Oni devas ŝanĝi ĝin je signifiki, kion cetere postulas la internacieco, la etimologio kaj la derivado. Same edifiki, modifiki, k. t. p.

Oni vidas per tiuj malmultaj ekzemploj, ke oni ne povas diri : « Ni tuj alprenas kekajn novajn sufiksojn, kaj konservos ĉion ceteron; » aŭ : « Ni akceptas la ortografion kaj la derivadon de Ido, sed ni rifuzas ĉiun ŝanĝon en gramatiko » aŭ fine : « Oni povas ja ĉiam aldoni novajn vortajn elementojn, sed oni ne devas ŝanĝi ion en la Fundamento. » Tiuj, kiuj tiel parolas, ne komprenas, ke en lingvo ĉio estas ligita kun ĉio, kaj ke oni ne povas apartigi, kiel en skatoloj, ortografion, vortaron, derivadon kaj gramatikon. Ne, ĉiu ŝanĝo, ĉiu eĉ aldono havas necesajn kaj malproksimajn konsekvencojn, kiujn oni devas antaŭvidi kaj precize kalkuli. Tian kalkulon faris Ido, konstruante « sistemon » kompletan kaj «v koherantan »; tial ĉiu, kiu akceptas ian « plibonigon » en Esperanto, estos frue aŭ malfrue devigata akcepti la « sistemon » de Ido.

  1. Mi ne povas diri la junulojn, ĉar oni kredus, ke mi parolas pri personoj!