Page:Progreso - 1a yaro.pdf/106

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
92
PROGRESO

malgrava! Quale ES. povos tradukar F. bêcher, c. e. movar e turnar la surfaco di la tero, e tute ne « fosi eskavar »? Ni povas dicar : spad-agar (agar per spado); dum ke ES. povas, per sa fosilo, nur fosi! Sa devizo esas : « Ni fosu nian sulkon ». Sed on fosas sulko per plugilo, ne per fosilo! Konkludez, amika lektanto, e videz, qua fosilo esas plu bona, la lia od la nia!


KRONIKO
* Dro Zamenhof e la nomo di Esperanto.

Antaŭ la apero de I’ 1-a numero de Progreso ni sendis al Dro Zamenhof la sekvantan leteron (france skribitan) :

« Paris, 23a Marto 1908.

Sinjoro,

Ni havas la honoron sendi al vi kiel homaĵo la unuan numeron de nia revuo « Progreso »; vi ricevos regule la sekvantajn. Vi rimarkos, ke ni intencas nomi « Esperanto simpligita » la lingvon, kiun la konstanta Komisiitaro ellaboris kaj alprenis, laŭ la komisio, kiun ĝi ricevis, per unuvoĉa decido, de la Komitato de la Delegitaro. Ni volas tiel kontentigi la deziron de la progresemaj Esperantistoj, kiuj deziras montri la filan rilaton, kiu ligas la « novan » Esperanton al la malnova, kaj la kontinuecon de l’&bsp;evolucio, kiu devas laŭ ili konduki de unu al la alia. Ni deziras precipe, kun ili, pagi tiel homaĵon al la unua kaj ĉefa aŭtoro de la lingvo; kaj ni estus feliĉaj, ke la definitiva Lingvo internacia havu la nomon Esperanto, t. e. efektive la vian.

Sed ni ne povas forgesi, ke tiu nomo estas nur, laŭ origino, via persona pseŭdonimo; kaj, kvankam vi deklaris solene kaj multfoje, ke vi « renuncas » por ĉiam al ĉiu rajto sur la lingvo, kiun vi fondis, ni ne volas uzi tiun nomon sen via konsento. Ni do demandas vin, ĉu vi trovas ian malutilaĵon en tio, ke la lingvo de la Delegitaro portos la nomon Esperanto simpligita. Ŝajnas al ni, ke tia nomo montras bone, samtempe, la devenon de la lingvo, kaj ĝian diferencon rilate al la Esperanto de l’ Fundamento, kaj sekve « koncilias » la dankemecon, kiun ni ŝuldas al vi, kun la sincereco, kiun ni ŝuldas al la publiko. Sed, se vi juĝas alie, la lingvo havos nenian alian nomon ol « Linguo internaciona ». Kompreneble, la demando estas nur pri ĝia oficiala kaj komerca nomo, kiun portos la lernolibroj kaj vortaroj; kaj la publiko estos ĉiam libera, doni al ĝi la nomon, kiu plaĉos al ĝi, ĉar tie, kiel aliloke, nur la praktiko kaj l’ uzado decidos.