Page:Progreso - 1a yaro.pdf/107

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
93
KRONIKO

Bonvolu ricevi, Sinjoro, la esprimon de nia alta kaj respekta estimo.

Je nomo de la konstanta Komisiitaro,

La Sekretarioj,
L. Couturat
L. Leau. »

Al tiu letero Dro Zamenhof respondis, la 29. III. C8 : « … Responde al via letero de 23/III, mi petas vin, ke vi ne uzu por via lingvo la nomon «&spb;Esperanto ». Mian nunan respondon vi povas publikigi. »

Tiu « peto » sufiĉas, por ke ni ne uzu la nomon « Esperanto » (malgraŭ la deziroj esprimitaj al ni de multaj Esperantistoj), de l’ momento, kiam Dro Zamenhof konsideras tiun nomon kiel sian personan propraĵon kaj kvazaŭ komercan markon de fabriko (komparu la leteron de So René Lemaire, en L’ Espérantiste de aprilo, sube recenzita, p. 115).

Ni ne scias, kiel Dro Zamenhof « koncilias » tiun respondon kun la solena Deklaro de Boulogne : « Esperanto estas nenies propraĵo, nek en rilato materiala, nek en rilato morala ». Sed tio estas lia afero, ne la nia. Ĉiuokaze, ni devas diri, ke kelkaj Esperantistestroj (la samaj, kiuj « akuzis » Idon pri plagiato, pro ke li ne nomis Esperanton en sia ne publikigita libro), ne kaŝis sian intencon, fari al ni proceson, se mi uzus la nomon Esperanto, sub preteksto ke tio « lezus » iliajn komercajn rajtojn; kaj precipe pro tio ni petis de Dro Zamenhof mem la solvon de tiu « rajta » kaj « komerca » demando.

Al tiuj Esperantistoj, al kiuj tiu solvo malplaĉos, ni povas nur konsili, ke ili sin turnu al la Majstro mem kaj al la Esperantistaro.

Sed oni devas rimarki la konsekvencojn de tiu respondo. Tial ke Dro Zamenhof rifuzas rekoni en nia lingvo ian specon de « Esperanto » modifita, li konfesas, ke ĝi estas lingvo tute ne dependanta; konsekve, neniu havas la rajton « akuzi » nin pri plagiato; kiel diras So René Lemaire en la citita letero, parolante pri nia lingvo : « ĝi venkos sub sia propra nomo, kaj oni ne povos kulpigi ĝin pri plagiato« ». Tiel Dro Zamenhof samtempe senkulpigas Idon kaj kondamnas la Centran Oficejon, kiu tiel rapide kaj senpripense eldonis en la publiko maljustan akuzon pro « plagiato ».

Cetere, oni ne devas forgesi, ke tio estas nur demando pri nomo; la lingvo estos kaj restos la sama, kian ajn nomon ĝi portos. Kiel ni diris en la fino de nia letero, la publiko estas la definitiva decidanto en tiaj demandoj, per la « uzado », kiun la konservemuloj tiom ŝatas.

Aliflanke, ĉiu havas ja rajton kvalifiki nian lingvon, kiel plaĉas al li, kaj sekve ni ankaŭ havas rajton kvalifiki ĝin Esperanto reformita, plibonigita, simpligita, k. t. p.

De la publiko, kaj aparte de l’ Esperantistaro, dependas nun la demando, kian nomon portos la definitiva Lingvo internacia.