Page:Progreso - 1a yaro.pdf/95

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
81
KONKLUDOJ DE LA RAPORTO

ties, en realeco, prezentas genitivon esceptan en la lingvo; kaj ke tiu genitivo (kies) okazigas esceptan frazkonstruadon (forigo de la artikolo), kiu estas nur germana idiotismo.

Aliparte, oni povas opinii, ke tiu tabelo ne estas plena : unue, ĝi povus kaj devus enhavi, kiel sendependajn seriojn, du seriojn, kiujn oni formas per du aldonaj vortetoj : ĉi kaj ajn. Ofte okazas, ke aŭtoroj uzas ĉi izolite, kio ŝajnas pruvi, ke ili taksas tro longaj la kunmetitajn esprimojn tiu ĉi, tie ĉi, k. c. Same, la esprimoj kunmetitaj per ajn estas longaj kaj pezaj, kaj formus pli bone sendependan serion, kiel iu kaj ĉiu (ŝajnas, ke ajn estas inspirita de la latina cumque, per kiu Dro Zamenhof ĝin anstataŭigis en 1894). Fine, povus ekzisti aliaj serioj, kiujn la analogio ŝajnas elvoki, kiel tiu de alia, kiun iaj aŭtoroj, pro tiu analogio, uzadas en la formo de aliu, aliel, k. c. Kaj tiu analogio estas preskaŭ nekontraŭstarebla ĉe la logikemaj spiritoj (ĝusle ĉe tiuj, por kiuj la tabelo ŝajnas esti difinita) : ili ne komprenas, kial oni diras aliloke, alitempe, dum la korespondantaj vortoj estas tie, tiam, ĉie, ĉiam, nenie, neniam, kaj instinkte ili diras : alie, aliam. Ne la ŝatantoj de la tabelo havus la rajton ilin malaprobi.

Je tiu okazo, ni atentigu al anomalio de la tabelo : dum ĉie aliloke la finiĝo -e montras la manierajn adverbojn, en la tabelo ĝi difinas la lokajn adverbojn : tie, kie, ĉie, ie, nenie; kaj la manieraj adverboj estas montrataj per la finiĝo -el : tiel, kiel, k. c. Sendube, ekzistas ia motivo de tio : oni intencis povi almeti la akuzativan n al la lokaj adverboj. Sed, ne ekzamenante ĉ1 tie, ĉu tiu akuzativo estas nepre necesa, ni diras, ke certe kuŝas tie ĝenanta neregulaĵo por la novico, kiu sentas emon, aŭ por konsideri tie, kie kiel adverbojn manierajn, rilatantajn al tia, kia, aŭ por diri alie analogie, anstataŭ aliloke.

Sed jen estas pli grava anomalio : la serio tia, kia principe estas kvalita, kaj la serio tiu, kiu devas servi samlempe kiel adjektivoj kaj kiel pronomoj. Tamen, la uzado (tiu uzado, kiun iuj aŭtoroj de lernolibroj alvokas kiel neerareman kaj sanktan aŭtoritaton) donas la kvalitan signifon nur al ia, tia, kia, kaj uzas ĉia kaj nenia kiel adjektivojn rilatantajn al la pronomoj ĉiu, neniu (Tiu anomalio estas montrata en la Grammaire complète de Sro Aymonier, § 193). Sed ĝi ŝajnas deveni de psikologia kaŭzo, kiun montras aliaj eraroj de la uzado. Efektive, ekzistas ĝenerala emo por uzi tiela, tiele, anstataŭ tia, tiel; kaj Dro Zamenhof aprobas tiujn neregulajn aŭ almenaŭ superfluajn formojn, kiam oni volas plifortigi la