Page:Progreso - 1a yaro.pdf/94

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
80
PROGRESO

nacieco. Sed jen estas kritikoj pli ĝeneralaj kaj pli gravaj.

Unue, oni diras, ke tiu tabelo estas parto de lingvo a priori ŝovita en lingvon a posteriori : ne estas diskutebla, ke ĝi memorigas pri la procedoj de la lingvoj a priori : kaj en unu el tiuj lastaj, Perio, oni trovas similan tabelon, sed pli plenan kaj pli regulan. Sendube, kiel diras Sro Talmey por defendi la tabelon, ne estas « skribita ». ke la LI. devas esti tule a posteriori. Tamen, tio estas io nekonforma, io senharmonia, ne nur je beleca vidpunkto, sed ankaŭ je la vidpunkto de la praktikaj sekvoj. Efektive, kia estas la principo de la lingvoj a priori? Ĝi estas riprezenti per similaj aŭ proksimaj formoj la similajn aŭ samspecajn ideojn. Sed tiu principo eslas tute kontraŭa al la memoraj oportuneco kaj facileco : sekve de bonekonata psikologia leĝo, eslas necesa, kontraŭe, ke la formoj estu tiom pli malsamaj, ke ilia signifo estas malpli malsama. Tiun leĝon malrespektas la lingvoj a priori entute, kaj Esperanto en sia tabelo. Ĉi tio ne estas teoria certigo, sed fakto konstatita kaj bedaŭrata de multaj profesoroj de Esperanto : iliaj lernantoj tre malfacile lernas kaj rememoras la vortetojn tiel, tial, tiom, tiam, k. c. « ĉar ili tro intersimilas »; evidente, ne la formoj estas malfacile lerneblaj, sed iliaj signifoj, kiujn oni ĉiam riskas konfuzi, ĉar nenio en la formo ebligas ilin distingi kaj memori. Konstruante tiun tabelon, Dro Zamenhof estis trompata per la sama iluzio, kiu erarigis iun aŭtoron de lingvo a priori, kiam li diras ke li donas la rimedon lerni en unu horo 6 milionojn da vortoj (Sotos Ochando, p. 69 de nia Historio). Kaj tiu simetrio, tiel alloganta kaj tiel oportuna eĉ por la logikistoj kaj la spiritoj nepre kutimiĝintaj abstrakte pensadi, estas vera spirita turmentilo por la « meze instruitaj personoj », por kiuj la LI. estas precipe difinita. Ĉi tie, plibone ol ie ajn, oni povas montri ion teorie bonegan sed praktike malbonegan.

Due, iaj serioj de tiu tabelo estas neutile sintezaj, kaj sekve kontraŭaj al la ĝenerala emo de la lingvo, kiu estas analiza : nome, la serio tial kaj la serio ties : ĉar ambaŭ povus esti anstataŭataj de la konvenaj prepozicioj, por kaj de. Tiu sintezemo memorigas la antikvajn lingvojn, kiujn tiu tabelo imitas; sed tiam oni povus entute imiti la kvar latinajn seriojn de lokaj adverboj, rilatajn al la kvar demandoj : ubi, quo, unde, qua. Sed se, tute prave, oni anstataŭigas la du lastajn seriojn per la konvenaj prepozicioj (de, per), oni devas agi same por la serioj ties, tial. Ni aldiru, ke la serio