Page:Progreso - 1a yaro.pdf/146

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
132
PROGRESO

en la praktika vivo, ke ekzistas la ebleco konstrui lingvon artefaritan, kiun oni povas legi, skribi kaj paroli. Estas la nerifutebla gloro de Esperanto, ke ĝi montris la fakton de la ebleco de LI., estas la kulturhistoria gloro de Esperanto, ke ĝi montris ke la diversaj nacioj sin komprenas « unu la alian, sur neŭtrala lingva fundamento. »

Sed ĉu marŝos la afero, se la homaro malfrue ne bezonos tiajn montraĵojn, se ĝi lernos Esperanton ne pro entuziasmo, sed nur pro utileco? Se la homoj ne nur kunfluos en kongresojn por salulti sin, kaj doni al si la manojn entuziasmege por kunlaboro pri la granda ideo, — sed se ili diskutos pri seriozaj aferoj, eble eĉ neamikaj? — Ĉu marŝos la afero, se oni volos fiksi en Esperanto registarajn aŭ privatajn komerckontraktojn, sciencaĵojn, diplomatiajn aktojn, internaciajn leĝojn — se internacia tribunalo volos juĝi pri internacia malpacafero — se internacia seienca aŭ teknika kongreso volos fiksi la leĝojn pri internacia komunikilo, pezilo, mezurilo, mono —? Por la respondo de tiaj gravaj demandoj oni ne posedas spertojn. Ĉu estos eble respondi al ili sensperte, laŭ la analogio, dirante ke, se taŭgis Esperanto ĝis nun, ĝi taŭgos ĉiam? Tute ne, la analogio estas malbona, ne permesata, ĉar ni montris klare la diferenco de l’ uzo de l’ Esperanto en la estinteco kaj en la estonteco. Oni povas alceli respondon tiamaniere : La superaj celoj de la uzado de l’ Esperanto en la estonteco postulas lingvan sistemon tutperfektan, precizan, logikan, liberan de eraroj. Ni scias, ke Esperanto ne tute estas tia sistemo. Ni scias tion, ĉar praktikaj Esperantistoj, sciencistoj, kaj la Delegacio ekzamenis ĝin eĉ laŭ tiu vidpunkto. Oni ne trovis Esperanton tute konforman kun tiaj seriozaj principoj. La Delegacio trovis ĝin nur taŭgan por fundamento, por la bazo de la estonta L I. La Delegacio trovis, ke oni povas facile enkonduki reformojn en tin ĉi lingvo, kaj « Esperanto reformita » estos la plej bona, la plej perfekta sistemo kiu ekzistas ĝis nun. Per la reformo Esperanto « kreskos kun siaj superaj celoj! »

Richard Lorenz,
Profesoro en la Federacia Politeknika Lernejo en Zurich.
(Daŭrigota.)