Page:Progreso - 1a yaro.pdf/145

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
131
PENSOJ PRI LA REFORMO EN ESPERANTO

kaj kluboj disvastigas Esperanton en la mondo. Tamen estos utile diskuti la ŝancon de la disvastigo pri la estonto; ĉar nur tro facile oni blindiĝas en la lumradia suno de l’ gloro. Ni ekzamenu precize, kiom ni atingis, kaj kiom ni ne ankoraŭ atingis.

Certe ni povos diri, ke por tio, kion ni atingis, la lingvo Esperanto taŭgas. Ĉu la lingvo taŭgos por tio, kion ni ne ankoraŭ atingis, tion oni ne povas decidi nur per la analogio : tion oni devas ekzameni tute aparte. Se ni estos ekzamenintaj nian povon, eble ni trovos la gradon de nia malpovo. Nenio kreskas per si mem senfine; se la propra potenco cedus, la povo trovus sian limon. La germana poeto Schiller eldiris tre belan esprimon al la homaro : La homo kreskas kun siaj superaj celoj. — Tio signifas pri nia afero : Ju pli granda estos la movado de l’ Esperanto, des pli perfekta devas esti la lingvo — eble bezonos, ke ĝi mem kreskos kun siaj superaj celoj.

Eble oni respondos : Kial tiajn parolojn? Ĉu vi ne ĉiam sekvis la plej superajn celojn, ĉu vi ne batalis por « la dissalto de la obstinaj baroj, kiuj staras forte de miljaroj inter la popoloj dividataj. » — Jes, ni batalis por tio, sed tie ĉi ni volas ekzameni, kion ni atingis.

Bedaŭrinde statistiko ne ekzistas pri la proporcio inter la uzo de Esperanto kaj la maniero del uzo. Sed ecerte ont povas adopti la opinion, ke la ple} granda uzo de l’ Esperanto estas por interŝanĝo de ilustrataj poŝtkartoj. Sekve Esperanto taŭgas por skribi iajn korajn salutojn inter la diversnacioj. Sendube oni ankaŭ skribas multajn leterojn. Sed pri la amplekso de l’ uzo de l’ Esperanto ĉe gravaj aferoj de la komercpraktiko oni bedaŭrinde ne posedas statistikon. Sendube, Esperanto taŭgas por skribi simplajn (ne pro precizeco komplikatajn) komercajn kaj sciencajn leterojn. La gazetoj, la revuoj, la tradukaĵoj, la poezio! Sendube, Esperanto tie ĉi plenumis vere multon gravan. Estus maljuste rifuzi la konfeson de la povo de l’ Esperanto por tiuj aferoj! La plej grava sukceso de l’  Esperanto estas la uzo en la parolado, kiun montras la Esperantistaj kongresoj. Tie ĉiu skeptikulo povas lerni, ke la ideo de LI. vivas, ke estas eble, ĝin enkonduki