Page:Progreso - 1a yaro.pdf/138

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
124
PROGRESO

ĝin volos, nome kiuj ĝin bezonos prola « speco » de sia laboro. Oni povos eĉ uzi ĝin en la ĉiutaga lingvo sen ia malultilo. Efektive, la akuzativo prezentas ian malfacilecon, nur kiam oni devas ĝin uzi, kaj ĝin uzi ĝustatempe, sed tute ne kiam oni legas aŭ aŭskultas; en tiu ĉi lasta okazo, se ĝi ne estas utila, ĝi povas esti nur superflua : ĝi ne povas esti ĝenanta. Sed tiuj, kiuj ĝin malfacile uzas, estas tiuj, kiuj ne posedas ĝin en sia gepatra lingvo : sed tiam ilia lingvo kutimigas ilin aranĝi la vortojn laŭ ordo, kiu igas la akuzativon nenecesa. Tiuj, kontraŭe, kiuj estas, pro nacia kutimiĝo, inklinaj fari inversiojn, estas ankaŭ tiuj, kiuj kutimiĝis uzadi la akuzativon en sia lingvo : kaj ili uzados ĝin tute nature kaj senpene. Tiel propramove fariĝos la disiĝo de la okazoj, en kiuj la akuzativo estas utila, kaj de tiuj, en kiuj ĝi estas superflua; kaj la ebleco ĝin uzi ĝenos neniun, nek tiujn, kiuj uzados ĝin, nek tiujn, kiuj ne uzados ĝin [1].

Ĉiuokaze, oni devas lasi la akuzativon nur por la rekta komplemento, kaj ĝin devige forlasi ĉe ĉiuj aliaj komplementoj de mezuro, de kosto, de dato, de direkto, k. c.; ĉar, tiel trouzita, ĝi perdas sian ĉefan utilecon : konigi sen ia dubo la rektan komplementon. Por montri la « direkton al », estas pli logika kaj pli konforma al la analiza emo de la nuntempaj lingvoj uzi specialan prepozicion, kiel por montri la foriĝon aŭ la eliĝon.

VORTARO

Por formi la vortaron, unue estas necesa, ke la reguloj de la devenigado estu difinataj precize, kaj ke la signifo kaj la uzo de ĉiu afikso estu tre fiksaj; tio ne ankoraŭ estas farita en sistema maniero, ĉar ĉiuj aŭtoroj de lernolibroj estis devigataj respekti, ĉu la uzadon pli malpli seneraran kaj logikan, ĉu la Fundamenton, tio estas tekston verkitan kiel simpla ekzerco, kaj ne kiel neerarebla kaj « netuŝebla » modelo. Pri tiu punkto ni povas nur rekomendi al la Komitato la konkludojn de la Etude sur la Dérivation en Esperanto de Sro Couturat, tiom pli ke la ricevitaj aproboj pruvas, ke tiuj proponoj estus akceptataj volonte kaj eĉ plezure de la plimulto de la Esperantistoj; eĉ ili estas konformaj al la sekretaj deziroj de la

  1. Ni rekomendas al la amantoj de la tiuj, kiuj legi laŭte ca 7 lastajn liniojn, kiujn la tradukanto ne povis redakti alie por ĝuste traduki la francan originalon (N. D. L. R.).