Page:Progreso - 1a yaro.pdf/137

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
123
KONKLUDOJ DE LA RAPORTO

finiĝojn kun -r : vidu nian Resuman Tabelon[1]). Kaj tiu finiĝo naskus nenian konfuziĝon kun la sufikso ar, kiu estas ĉiam akcentata kaj sekvata de fina vokalo.

La demando pri la akuzativo estas pli delikata kaj pli diskutata. Ĝiaj kontraŭuloj (Sro Leskien) rimarkigas, ke ĝi ne ekzistas en la angla, franca kaj romanidaj lingvoj, krom ĉe la pronomoj, kaj ke en la germana ĝi ekzistas nur ĉe la ununombro de la virseksaj substantivoj, tiamaniere, ke fakte la plimulto de la substantivoj ne posedas ĝin. Do la ekzemplo de la tri ĉefaj eŭropaj lingvoj ŝajnas pruvi, ke tiu finiĝo estas neutila, almenaŭ ĉe la substantivoj; kaj, eĉ ke ĝia foresto ne trudas rigidan frazordon, kiel certigas la defendantoj de la akuzativo, ĉar ĝi ne malhelpas, ke la Germanoj uzas multajn « inversiojn ». Cetere, tiel opiniis Dro Zamenhof en 1894, ĉar, kvankam forigante la akuzativon, li ne opiniis necesa altrudi rigidan kaj devigan ordon, kaj li nur konsilis al la komencantoj, ke ili kiel eble plej multe observu la ordon naturan : subjekto, verbo, rekta komplemento. Ŝajnas, ke tia solvo estas tre saĝa, ĉar, ĉiuokaze, la natura ordo estas konsilinda pro sia supera klareco, kaj cetere ĝi fariĝas pli kaj pli natura en la eŭropaj lingvoj. La akuzativo ne estas necesa eĉ ĉe la personaj pronomoj, kiam oni alprenas ĉi tiun tre simplan kaj malmulte ĝenantan regulon : kiam unu propozicio enhavas pli ol unu pronomon, la unua estas la subjekto. Fine, nur ĉe la rilataj pronomoj la akuzativo montriĝas utila, ĉar tiuj pronomoj vere kunportas necesan inversion. Oni povus do, praktike, uzi la akuzativon nur por la rilataj pronomoj, kaj en okazo de « inversioj » (rilate al la natura ordo).

Tie ĉi estas necesa fari distingon. Oni diris, ke iam ekzistos du lingvoj Esperanto : tiu de la praktika uzado kaj tiu de la literaturo kaj dela tradukoj (Dr Vallienne, en Lingvo internacia, 1906, p. 596). Ne trograndigante tiun tre ĝustan ideon, oni devas konsenti, ke estas nek racia nek oportuna altrudi al la ĉiutaga lingvo, tiu de la interparolado, de la korespondado kaj de la komerco, la elegantecon kaj la delikatecon, kiujn postulas la lingvo literatura kaj precipe la tradukado de ĉiulingvaj literaturaj verkoj. Sed precipe ĉe tiu lasta lingvo, aŭ por tiu lasta uzado, la akuzativo montriĝas utila, eĉ necesa. La plej saĝa kaj liberama solvo ŝajnas do esti la konservado de la akuzativo kun laŭvola uzado : ĝin uzos tiuj, kiuj

  1. En Les Nouvelles Langues internationales (1907).